Dimanĉo, Augusto 14, 2022 - 21:24

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023 en Torino, Italio. Jam eblas rete aliĝi: http://uk.esperanto.net/2023 - aliĝoj dum la unua aliĝperiodo (ĝis la 31-a de decembro 2022) ĝuas la plej bonajn rabatojn, do ĉiuj estas kuraĝigataj frue aliĝi. Individuaj membroj de UEA kalkulas je specialaj kotizoj, do oni ankaŭ konsideru (re)membriĝi: http://uea.org/alighoj/alighilo.

La 108-a UK okazos sub la temo “Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj” kaj la reĝisoro de la kongresa temo estos Thomas Bormann.

Merkredo, Augusto 10, 2022 - 19:11

Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj.

La lingvo estas unu el la ŝlosilaj rimedoj, per kiuj indiĝenaj popoloj strukturas siajn kulturojn, sciojn, valorojn kaj vivmanierojn. Lingvoj estas esencaj por konservado, evoluigo kaj diskonigo de indiĝenaj tradiciaj scioj.

Pro tio, ni forte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032). La Jardeko estas temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, nun okazanta en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022), kie oni diskutas pri la rilatoj inter lingvo, vivmaniero, ekologia scio, indiĝenaj rajtoj kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Mardo, Augusto 9, 2022 - 13:31

Mardon la 9-an de aŭgusto 2022 je 17:00 okazos vive elsendata koncerto kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La koncerto estos plia hibrida programero de la UK, aldone al jam menciitaj programeroj (IKU, Scienca Kafejo, Faka Forumo, Scienca Forumo, komitataj kunsidoj kaj forumoj, Esperantologia Konferenco https://uea.org/gk/1052)

La kebekia pianisto Stefano (Étienne Laflamme) kaj la rusa soprana kantistino Kristina Miroshkina renkontiĝis kiam ili samtempe studis ĉe la Muzika Akademio Gnessin’, en Moskvo. Ĉi-kongrese, ili ludos barokan muzikon de Händel, post-romantikan rusan muzikon kaj ĵazecan muzikon de la 20-a jarcento. La programo inkluzivas pecojn tradukitajn en Esperanto, kaj ankaŭ originalan Esperantan musikon komponitan en la 2021-a jaro de la usona komponisto David Gaines. Informojn pri la koncerto legu en https://www.facebook.com/events/1198948910896564?ref=newsfeed

Mardo, Augusto 9, 2022 - 02:34

En Montrealo okazis la disdono de premioj.
Jen filmeto en kiu la BK-Prezidanto, Miguel Fernández, legas la liston de premiitaj verkoj kaj verkistoj.

Lundo, Augusto 8, 2022 - 22:16


Sabate la 6-an de aŭgusto 2022 komenciĝis la 107-a Universala Kongreso en Montrealo kun 837 aliĝintoj el 56 landoj. La unua programero estis la kunsido de la Komitato, kiu unuafoje okazis hibride, kun preskaŭ 40 komitatanoj, ĉ. duono surloke kaj duono defore. La Komitato elektis ok-kapan novan estraron de UEA, kun prezidanto Duncan Charters, unua vicprezidanto Fernando Maja, dua vicprezidanto Amri Wandel kaj Ĝenerala Sekretario Aleks Kadar. La ceteraj estraranoj estas Aurora Bute, François Lo Jacomo, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu.

La tuta scienca programo estas hibrida, do oni povas ankaŭ defore sekvi la sciencajn parton de la kongreso per Zoom. La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca Kafejo estos vive elsendataj, same kiel la komitataj kunsidoj de UEA. Laŭplane la prelegoj ankaŭ estos registrataj. Detala programo de IKU troviĝas en la kongresa libro http://uea.org/kongresoj/UK/2022.

Dimanĉo, Augusto 7, 2022 - 20:20

Temas pri muzikpeco, kiu prezentas surbaze de bildoj enkontinentan kongresan kronikon kun bela sono kaj alvokas ajnajn esperantistojn kaj simpatianojn tra la mondo aliĝi kaj partopreni la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto ĉi-jarfine en Senegalo.

Lundo, Augusto 1, 2022 - 15:29


La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako.

Sabato, Julio 30, 2022 - 16:30

La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas malhelpi konfliktojn per alfronto de iliaj kaŭzaj radikoj.” La Internacia Tago de Amikeco memorigas nin, kiel grave estas, ke ni forte laboru por kultivi amikecon je tutmonda skalo – por engaĝi la problemojn kiujn la mondo frontas kaj kapti okazojn kiuj povas plibonigi la staton de la terglobo kaj ĉiuj ĝiaj enloĝantoj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas ol konflikto, ke rekoni la bonon en aliaj plibonas ol batalado pri la malbono, kaj ke veraj internaciaj harmonio kaj kunlaboro postulas fidon.

Estas feliĉa koincido, ke la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago okazas ene de kelkaj tagoj unu de la alia.

Merkredo, Julio 27, 2022 - 11:13


Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo! INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista), faka asocio de UEA, organizos ekskurson al la belega naturista centro nur unu horon for de Montrealo, merkredon, 10 aŭgusto: foriro je la 10-a matene (akurate) kaj reveturo al la kongresejo. Ĉu vi pretas sperti naturismon en amika #Esperanto-etoso? Venu kun INOE al La Pommerie! Ĉiuj detaloj ĉe
https://www.esperanto-naturismo.org

Paĝoj