Zamenhof-festoj tutmonde: superrigardo en Eventa Servo. Gazetara Komuniko 1079

Baldaŭ okazos en la tuta mondo diversaj eventoj, renkontiĝoj kaj festoj lige kun la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro. Por montri la viglecon de tiuj okazoj, la retejo Eventa Servo ekdisponigis specialan paĝon: https://zamenhof.eventaservo.org. Ĝi ligas al la serĉilo de Eventa Servo, ĉe kiu jam aperas pli ol 30 rilataj eventoj!

La paĝo estas rezulto de kunlaboro inter Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado kaj kunordiganto de la Fonduso Instigo, Fernando Ŝajani, kreinto de Eventa Servo, kaj Lode Van de Velde, eldonisto (Eldonejo Libera).

UEA invitas la Esperanto-komunumon kapti la okazon aldoni al la listo ankaŭ sian eventon aŭ feston ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Ĉu mankas via festo? Aldonu ĝin! Instrukcian filmeton pri kiel registriĝi oni vidu ĉe: https://mallonge.net/es1. Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org.

Ĉu vi ne bone scias, kio estas Eventa Servo kaj kial uzi ĝin por diskonigi viajn eventojn? Legu kaj spektu:

• Ĉu viaj eventoj estas diskonigindaj? Artikolo, kiu aperis en la februara numero de 2020 de la revuo Esperanto: https://eventaservo.org/ES-RevuoEsperanto-februaro2020.pdf
• Eventa Servo: evoluoj kaj planoj: Artikolo, kiu aperis en la oktobra numero de 2022 de la revuo Esperanto: https://eventaservo.org/ES-RevuoEsperanto-oktobro2022.pdf
• Prezento pri Eventa Servo kun trejnado dum la 3-a Virtuala Kongreso (spektebla ĝis 31-a/12/2022): https://vk.retevent.com/programo?s=Eventa%20Servo%3A%20evoluoj%20kaj%20p...

Se vi ne aliĝis al la 3-a Virtuala Kongreso, vi ankoraŭ povas tion fari por ĝui ĝian enhavon: http://vk.esperanto.net. Por konstante legi la enhavon de la revuo Esperanto, aliĝu al UEA: https://uea.org/alighoj/alighilo (aliĝoj kiel MA aŭ DMA estas aparte bonvenaj). La retejon Eventa Servo kaj aliaj retaj agadoj vi subtenas per donacoj al la Fonduso Instigo, sub la aŭspicioj de UEA: https://instigo.be.

Al ĉiuj UEA deziras belajn festojn!

El la Gazetaraj Komunikoj