Donacu librojn por Afriko okaze de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto en Senegalo. Gazetara Komuniko 1084

De la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022 okazos la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Tieso, Senegalo, sub la temo "Esperanto - ŝanco kaj ne minaco por Afriko": https://eventaservo.org/e/8-ake.

UEA finance subtenas la kongreson kaj aldone kunlaboras kun esperantistoj el la tuta mondo por okaze de la 8-a AKE venigi librojn al Senegalo - de kie la libroj atingos aliajn afrikajn landojn pere de la diversaj kongresanoj. Tre bonvena kaj dankata estas ĉiu mondonaco al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio “AKE-8”: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. Ni strebas atingi minimume 1000 EUR, do se 10 esperantistoj donacos po 100 EUR, ni atingos la minimuman celon. Antaŭdankon al ĉiuj donacantoj!
El la Gazetaraj Komunikoj