|
Mardo, Oktobro 4, 2022 - 23:51
|
|
Vendredo, Septembro 30, 2022 - 12:41
La Epizodo 20 de EsKu estas publikigita! Tiu ĉi epizodo enhavas intervjuon de Orlando Raola, de UEA, kiu parolas pri la biblioteko Holder, radio elsendoj kaj potenca estonta Universala Kongreso en Afriko. Vi povas spekti la filmeton ĉe https://www.youtube.com/watch?v=yK6emWfn6gU Kaj ne hezitu aboni la EsKu kanalon por nenion maltrafi. |
|
Mardo, Septembro 27, 2022 - 20:42
Kiel esenca perilo de ideoj, tradukado estas, super ĉio, rimedo por aliri la alion, la malsamon, kaj kultivi diversecon surbaze de kompreno. En multlingva mondo ni bezonas tradukadon por trakti diferencojn kaj malkovri la unikajn mondrigardojn ligitajn al malsamaj lingvoj kaj popoloj. Per tradukado ni povas antaŭenigi malfermitecon por paco kaj konfido, kontraŭ maljusteco, maltoleremo kaj cenzuro. Per tradukado ni kreas la rimedojn por tutmonda dialogo. Sed ofte tradukado kaj interpretado okazas en situacioj de granda danĝero: ni urĝe bezonas internaciajn interkonsentojn por ankoraŭ pli forte garantii la sekurecon kaj esprimliberecon de interpretistoj kaj tradukistoj. |
|
Dimanĉo, Septembro 18, 2022 - 15:40
• Mikaelo Bronŝtejn Bedaŭrinde, spite sincerajn kaj daŭrajn klopodojn de la organizantoj, neniu el la rusiaj aliĝintoj ricevis enirvizon por partopreni en la ĉi-jara BET en Klaipėda. Ankaŭ mi. |
|
Sabato, Septembro 17, 2022 - 12:42
|
|
Vendredo, Septembro 16, 2022 - 14:25
La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti civilulojn, kaj kunlabori por la ĝenerala bonfarto de la homaro. Inter multaj iniciatoj, ni kune kun Unuiĝintaj Nacioj alvokas al tutmonda batalhalto. Estas tempo por komuna klopodo por repacigo, novaj vojoj al diplomatio, kaj novaj ŝancoj por helpi la plej vundeblajn. Universala Esperanto-Asocio daŭre kaj insiste laboras por paco. La internacia lingvo Esperanto estas parolata tra la tuta mondo, kreante amikecon kaj komprenemon inter homoj el diversaj sociaj sistemoj kaj ofte el konfliktantaj landoj. Ni kunlaboras kun civilsociaj organizoj kiuj celas pacon. Niaj landaj asocioj, niaj lokaj kaj rete bazitaj grupoj, niaj profesiaj organizoj aranĝas specialajn programojn kaj interparolojn kiuj celas pacon – ekzemple la Internacia Esperanto-Koruso, kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo, kiu ĉi-jare kantos en la festado de la Internacia Tago de Paco organizita de la Eŭska Registaro en oficiala partnereco kun Unesko en Tolosa. |
|
Ĵaŭdo, Septembro 15, 2022 - 17:16
La saluto de la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz, por la BK-Festo (Ceremonio de disdono de premioj), en la UK 2022 en Montrealo. |
|
Ĵaŭdo, Septembro 8, 2022 - 00:41
|
|
Merkredo, Septembro 7, 2022 - 01:57
• Liba Gabalda |
La 29-an de oktobro 1897 naskiĝis Jakobo Ŝapiro (m. 1941). Okaze de la 127-jariĝo de lia naskiĝo dum la tuta oktobro ni ofertas lian spritan verkon Babiladoj de bonhumora Zamenhofano kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto:
En la Internacia Tradukada Tago, ni salutas ĉiujn lingvajn profesiulojn kaj ĉiujn kiuj klopodas faciligi lingvan interkompreniĝon kaj interhoman komunikadon. Tradukado helpas alproksimigi la homojn kaj ebligas la interŝanĝon de humanaj kaj kulturaj valoroj inter lingvoj kaj kulturoj tra la tuta mondo.
Inter la 9-a kaj 17-a de julio 2022 en Klaipėda, Litovio, okazis la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La redakcio de Esperanto turnis sin al Saŝa Pilipoviĉ, Mikaelo Bronŝtejn kaj Ulrich Brandenburg por ekscii pri iliaj impresoj pri la aranĝo, kie ĉi-foje esperantistoj povis kunveni ĉeeste.
Abonantoj jam povas elŝuti la oktobran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Antaŭ 50 jaroj, la 10 de septembro 1972, forpasis la majstra tradukanto el la ĉeĥa en Esperanton