“Esperanto: Ĉu eŭropa lingvo? Ĉu ankaŭ gramatike?”
• D-ro BAK Giwan (prof. de Esperanto-Fako de Zaozhuang Univ. kaj membro de AdE)
( La artikolo estas skriba versio de la prelegoj ĉe la 10a AOK (3~6 Nov. 2022, Busano, Koreujo) kaj ĉe la Konferenco de AdE 2022 (14~15 Dec. 2022, per Zomo, mallongigite))

Mi ofte aŭdas de miaj esperantistoj-amikoj, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Jen mi do volas analizi du demandojn rilate al tio : “Kio estas eŭropa lingvo?” kaj “Kia estas Esperanto gramatike?”. Por la analizo mi konsultis la libron “Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto” de d-ro John C. Wells. Kaj mi persone kontaktiĝis kun li kaj ankaŭ kun d-ro Probal Dasgupta, nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj mi ricevis kelkajn tre valorajn konsilojn kaj sugestojn de ili.
1. Unue mi volas analizi la onidiron “Esperanto estas eŭropa lingvo”. Kio do vere estas eŭropa lingvo? Ĉu tio signifas la lingvon por eŭropanoj kaj ankaŭ por nordamerikanoj? Kaj ĉu miaj esperantistoj-amikoj, ĉefe orientaziaj, diras tiel, ĉar ĝi ne estas azieca lingvo? Sen paroli pri la nocio de azieca lingvo, unue ni pensu pri la esprimo “eŭropa lingvo”. Ĉu vere ekzistas tiu lingvo? Oni klasifikas la lingvojn de la mondo laŭ la morfologia vidpunkto en jenajn 4 lingvotipojn: fleksia, aglutina, izola kaj polisinteza. Inter ili la polisinteza lingvo estas tre malmulta, kaj ofte oni ne kalkulas ĝin. Kaj en Eŭropo troviĝas diversaj lingvotipoj. Ne nur fleksia, kiel ni antaŭvidas, sed ankaŭ aglutina kaj izola. Oni diras, ke nuna angla lingvo estas izola lingvo, kiel la ĉina. Kaj tial la nocio “eŭropa lingvo” ne povas ekzisti.
En Eŭropo troviĝas diversaj lingvoj. Jen ni vidu. Genealogie troviĝas tiel multaj lingvofamilioj, kaj tipologie jenaj tri lingvotipoj: fleksiaj, aglutinaj kaj izola. Ni do ne povas facile uzi la esprimon “eŭropa lingvo”.
Kaj ni vidu la trajtojn de hindeŭropaj lingvoj kaj Esperanto. Unue ni devas scii, ke hindeŭropaj lingvoj estas parolataj de ĉirkaŭ duono de la tuta homaro. Kaj tial se iu internacia lingvo volas kontentigi plej multajn homojn en la mondo, ĝi devas deveni de la grupo de hindeŭropaj lingvoj.
Jen ni vidu. La ĉefaj trajtoj de hindeŭropaj lingvoj estas jenaj tri punktoj: fleksiado, vortordo “SVO” kaj la ekzisto de kopulo. Kaj tion ni komparu kun Esperanto. En Esperanto ne troviĝas la trajto de fleksiado, tute ne. Kaj ĝi havas relative liberan vortordon, ne nur la ordon SVO, sed ankaŭ SOV kaj eĉ VOS, ktp. Tre libere ni povas paroli en Esperanto. Kaj unu sola komunaĵo inter la trajtoj de hindeŭropaj lingvoj kaj Esperanto estas la ekzisto de kopulo, t.e. “esti”. El inter la 3 ĉefaj trajtoj nur 1 estas komuna. En tia situacio, ĉu ni povas diri, ke Esperanto estas hindeŭropa lingvo? Ne.
Kial oni do diras, ke Esperanto estas eŭropa lingvo?
Unue, ĉu oni diras tiel pro la literoj kaj la prononcoj? Kiel vi scias, la latinliteroj estas uzataj en la mondo tre vaste. Se iu lingvo volas esti internacia lingvo, ĝi nepre devas porti la veston de latinaj literoj.
Due, ĉu oni diras tiel pro la vortoj kaj iliaj sencoj? Mi pensas, kaj ankaŭ d-ro John Wells pensas, ke jes. La vortoj kaj iliaj sencoj estas tre eŭropecaj. Mi ne parolas pri lingvotipoj, sed nur pri geografio, nacioj, historioj, kulturoj, ktp. Esperanto naskiĝis tie, en Eŭropo, kaj tial estas tute natura afero, ke ĝi havas geografiajn influojn. Ni devas agnoski tion.
Kaj ni vidu la sintaksan flankon. Esperanto estas lingvo kun prepozicio, rilativo kaj kopulo. Kaj pro la ekzisto de rilativo ĝi estas dekstrobranĉa lingvo. Sed oni ne povas diri, ke ĝuste pro tio Esperanto estas eŭropa lingvo, ĉar ne nur en lingvoj de Eŭropo sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj en la mondo ekzistas tiuj gramatikaĵoj. Kaj rilate al la branĉado, la korea kaj la japana kaj ankaŭ la ĉina estas maldekstrobranĉaj (livobranĉaj).
Kaj kvare, ĉu oni diras tiel, ĉar eŭropanoj pli facile lernas Esperanton ol azianoj? Verŝajne jes. Kredeble tio estas la plej okulfrapa kialo de la onidiro, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Estas vero, ke eŭropanoj lernas kaj parolas ĝin multe pli facile ol azianoj, almenaŭ ol orientazianoj. Mi pensas, ke tio estas pro la fakto, ke la vortoj de Esperanto devenis de iliaj kulturoj. Sed ni devas scii, ke ili ankaŭ havas malfacilon je la lernado de Esperanto. Tio estas la ekzisto de akuzativo. Mi ofte trovas eŭropajn kaj amerikajn esperantistojn, kiuj malbone regas la akuzativon. Sed koreoj kaj japanoj tute ne, ĉar iliaj lingvoj mem havas ĝin.
2. Nun ni pensu pri la gramatiko de Esperanto. Kia do estas Esperanto gramatike?
(1) Unue, ni pripensu sonon kaj literon, t.e. fonologio. Esperanto havas 28 latinliterojn. Sed tio ne povas esti la kialo de ĝia eŭroplingveco, kiel mi jam diris antaŭe. Ĉirkaŭ duono de la mondo uzas ilin.
Kaj ni pensu ankaŭ pri la supersignoj de Esperanto. Fakte ili estas tre maloportunaj, sed kompare kun aliaj diversaj alfabetoj en la mondo tio ne estas tiel granda maloportunaĵo. Laŭ mia scio en multaj eŭropaj lingvoj uziĝas tre multaj diversaj supersignoj kaj eĉ subsignoj. Tio estas fakto. En tia vidpunkto la supersignoj de Esperanto ne estas tiel granda maloportunaĵo. Sed se temas pri internacia lingvo artefarita, estus pli bone, se ĝi ne havus ilin, kompreneble. Des pli bone, ĉar nuna mondo ne estas manskriba mondo, sed maŝinskriba mondo, tajpa mondo. Je tajpado, ol je skribado, tio estas multe pli maloportuna afero.
Kaj jen ni vidu la vokalojn. Esperanto havas nur 5 simplajn vokalojn. Tio estas tre bonvena afero por preskaŭ ĉiuj homoj en la mondo.
Kaj unu el la plej bonaj aspektoj de Esperanto estas tio, ke unu litero havas nur unu sonon. Tio estas mirinde bonega aspekto de Esperanto. Zamenhof donis al ni tre bonan donacon. Sed mi persone opinias, ke en Esperanto mankas la litero por la velara nazsono [ŋ]. Oni ofte skribas ĝin per la 2 literoj “n” kaj “g”, sed ne tiel kontentige. Tio estas unu el la praktikaj problemoj de Esperanto.
En la libro “Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto” la aŭtoro, d-ro John Wells, proponas 4 kriteriojn de bona prononco kaj malbona prononco de Esperanto.
La unua estas la praktika kriterio. Ĝi estas la komprenebleco inter parolantoj. Tie li diras, ke iuj angloj prononcas /r/ kiel nefrikativa [v] (= [ʋ]), tiel ke oni konfuzus ekzemple ‘oro’ kaj ‘ovo’. Mi persone spertis en Ĉinio, ke multaj ĉinaj esperantistoj ne bone distingas inter /r/ kaj /ĵ/. Tiaj prononcoj estas malbonaj prononcoj praktike.
La dua kriterio estas lingvistika kriterio. Tio estas, ke oni devas prononci ekzakte laŭ la fonetikaj reguloj. Oni devas distingi inter /b/ kaj /v/, /p/ kaj /f/, /l/ kaj /r/, /c/ kaj /ĉ/. Pri tiuj sonoj devas singardi precipe orientaziaj esperantistoj.
La tria kriterio estas geografia kriterio. Se vi povas diveni la naciecon de la parolanto per lia aŭ ŝia prononco, la prononco estas malbona. Per miaj oreloj mi povas rekoni la Esperanto-prononcojn de koreaj, ĉinaj, japanaj kaj francaj esperantistoj. Se mi povas rekoni, la parolanto havas malbonan prononcon. Ni ĉiuj devas singardi pri tiu afero.
La kvara kriterio estas sociologia kriterio. Tio estas, ke la komunumo de tutmondaj esperantistoj ĝenerale havas ian inklinon je prononcado de iuj sonoj. Ekzemple la sono de “r”. En la mondo troviĝas diversaj prononcmanieroj de tiu sono. Mi povas distingi 5 manierojn: ‘r’ de usonanoj, ‘r’ de francoj kaj germanoj, ‘r’ de hispanoj, ‘r’ de ĉinoj kaj ‘r’ de koreoj. Kaj mi pensas, ke inter ili la korea maniero estas la plej simila al la bona prononco de Esperanto. Ĝi estas la prononco farata per la 1, 2-foja vibrado de langopinto. Multaj esperantistoj en la mondo ŝatas tian prononcon de ‘r’ ol iujn aliajn. Kaj ankaŭ pri la sono de ‘i’. En tutmonda esperantujo e-tembra speco de ‘i’ estas preferata al speco o- aŭ u-tembra. Tio estas, ke multaj esperantistoj ŝatas prononci ĝin ĉe la antaŭa parto de la buŝo ol en la malantaŭa parto.
(2) Kaj due, ni pensu pri vorto, t.e. morfologio. La vortoj de Esperanto havas grandparte 2 karakterojn. Etimologie ili estas eŭropecaj, ĉar ili devenis de Eŭropo. Tio estas kultura kaj natura influo. Sed strukture ili havas 100-procente tipan karakteron de aglutina lingvo. Kaj multaj lingvoj de Azio havas la saman karakteron. Tio estas la influo de homa, artefara laboro, nome la genia laboro de Zamenhof.
Ĉiuj vortoj, krom radikaj vortoj, havas tute aglutinan konstruon, t.e.
La ordinara frazstrukturo de Esperanto estas “S -- V -- O -- Adv”, sama kiel la hindeŭropaj lingvoj ĝenerale, sed ĝia efektiva vortordo estas relative libera malsame ol la aliaj multaj hindeŭropaj lingvoj. Kaj tiu de la ĉina estas “S -- Adv -- V -- O”, kaj ĝia vortordo estas rigore fiksita. Se vi ŝanĝas la ordon, la signifo de la frazo tute ŝanĝiĝas. Kaj tiu de la korea aŭ la japana estas “S -- Adv -- O -- V”, kaj ĝia vortordo estas relative libera samkiel en Esperanto.
Ni vidas, ke frazstrukture ĉina lingvo staras meze inter Esperanto kaj la korea aŭ la japana.
Jen mi finas, konkludante, ke Esperanto estas gramatike internacieca, sed imprese eŭropeca!!