La Eŭropa Parlamento aperigis raporton pri multlingvismo, kiu citas Esperanton kiel logikan, vivantan lingvon. Gazetara Komuniko 1080

La klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj. La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo "La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio" (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj).

La studo taksas la lingvan politikon de Eŭropa Unio surbaze de profunda jura analizo kaj la uzon de la oficialaj lingvoj en 1,5 milionoj da retpaĝoj de 13 EU-instituciaj retejoj, kaj la lingvokapablojn de eŭropaj plenkreskaj loĝantoj. La studo estas elŝutebla ĉe:

http://www.europarl.europa.eu/RegData/etudes/STUD/2022/699648/IPOL_STU(2022)699648_EN.pdf

Ne oficialaj tradukoj en ĉiuj eŭropaj lingvoj estas haveblaj ĉi tie:

http://www.europokune.eu/index.php?article9/multlingvismo-de-europa-unio...

En la paĝo 76-a la raporto konstatas, ke "Ne ekzistas komuna lingvo en EU parolata je tre bona nivelo (t.e. denaska aŭ scipova) de la plimulto de la loĝantaro" kaj en la paĝoj 84-85 estas emfazata la graveco de la lernado de duaj lingvoj, kaj estas citita kiel ekzemplo la programo "Multilingva Akcelilo", la plej voĉdonita inter la proponoj en la eduka sektoro en la Cifereca Plurlingva Platformo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo en 2022. La programo Plurlingva Akcelilo montris signifan kaj rapidan plibonigon de la lingvokapabloj de 8 ĝis 9-jaraj lernejanoj, kiuj akiris tiujn kapablojn unue lernante zorge elektitan, limigitan kvanton de vivanta, logika lingvo kiel Esperanto.

La Komisiono de UEA por Agado en Eŭropo kaj la Eŭropa Esperanto-Unio dankas ĉiujn eŭropajn esperantistojn, kiuj subtenis niajn prponojn por Esperanto kaj aparte doktoron Michele Gazzola, kiu partprenis la redaktadon de la nun aperigita raporto kaj invitas ĉiujn partopreni la estontan kampanjon por utiligi tiun mencion en nia informa laboro.

El la Gazetaraj Komunikoj