|
Lundo, Marto 20, 2023 - 22:52
La enhavlisto de la aprila numero: 75 | Tri reprezentantoj de UEA eklaboris, partoprenante en la 52-a sesio de la Homrajta Konsilio |
|
Sabato, Marto 4, 2023 - 18:12
La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) revenas kun la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj. La tria eldono de la konkurso estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Krom la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj, du novaĵoj atendas la partoprenantojn en la ĉi jara Interkultura Novelo-Konkurso: nun eblas konkursi per ses lingvoj kaj estas dek monpremioj por gajni. Krom Esperanto, la itala, la rusa kaj la ukraina kiuj estis akceptitaj en la dua eldono, aldoniĝas ĉi-jare la kataluna kaj la persa. Tamen tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas. Noveloj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 2000 vortojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado, ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo. Konkursi eblas per du noveloj. |
|
Vendredo, Marto 3, 2023 - 18:50
Okaze de la Internacia Virina Tago 2023, Universala Esperanto-Asocio salutas virinojn ĉie en la mondo. Ni daŭrigos kaj intensigos nian laboron por virinaj rajtoj kaj por plibonigo de la situacio de virinoj kaj knabinoj tra la mondo, kunlabore kun aliaj civilsociaj organizoj. Jam de la jaro 1946, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN starigis la Komisionon pri la Statuso de Virinoj, kiu celas sekvi kaj dokumenti la staton de virinaj rajtoj tutmonde. UN ankaŭ starigis la organizon UN-Virinoj, kiu laboras por genra egaleco kaj plenpovigo de virinoj. Genra egaleco kaj plena partopreno de virinoj en ĉiuj sferoj de la vivo estas esencaj. Ni devas antaŭenigi tiun egalecon ĉie. La ĉi-jara temo de la observo-tago -- Novigo kaj teknologio por genra egaleco -- atentigas pri efikoj de la "cifereca divido" sur ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj. Virinoj kaj knabinoj povu sekure kaj libere aliri ciferecajn spacojn por plena disvolviĝo kaj socia partoprenado. Perforto per Interreto ja estas perforto, kaj netolerebla. |
|
Ĵaŭdo, Marto 2, 2023 - 12:07
Por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la Estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo, Aruŝo, estas internacia turisma destino, sed ne nur: ĝi ankaŭ estas grava diplomatia urbo, la sidejo de la Orient-Afrika Komunumo kaj de la Afrika Kortumo de Afrika Unio. La regiono de Aruŝo loĝigas pli ol 2 milionojn da homoj. Ĝi troviĝas je la orienta branĉo de la Granda Rift-Valo, sub modera klimato. La grandurbo estas proksima al la Nacia Parko Serengeti, la Konservada Areo Ngorongoro, la Nacia Parko Lago Manyara, la Gorĝo Olduvai, la Nacia Parko Tarangire, la Monto Kilimanĝaro kaj la Monto Meru en la Nacia Parko Aruŝo mem. La Esperanto Asocio de Tanzanio (EATA) invitis kongresi en Aruŝo post multjara laboro de la Afrika Komisiono de UEA, kiu plenumis la taskon kunordigi la landajn asociojn en la kontinento por difini la invitanton de la unua UK en Afriko. La kunlaboro estis multhoma kaj internacia. Per tiu decido ankaŭ la Estraro de UEA plenumas devon de la Asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA. |
|
Vendredo, Februaro 17, 2023 - 11:38
La enhavlisto de la marta numero: |
|
Merkredo, Februaro 15, 2023 - 21:16
Lige kun la 108-a UK en Torino okazos samtempe, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023, ankaŭ la 51-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) meze de la Parko La Mandria, apud Torino, Piemonto, Italio. Bonvenon viziti la retejon de IIK: http://iik.uea.org. La temo de la kongreseto estas “Sporto kaj Naturo”. La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto en natura medio. Okazos ludoj kaj sporto, natursciencaj atelieroj kaj biciklado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe Esperanto-kursoj. Vesperaj ludoj kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Eksciu pli pri la programo. IIK bonvenigas partoprenantojn de diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minimume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto): • infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj |
|
Ĵaŭdo, Februaro 9, 2023 - 12:04
Per respekto al ĉiuj lingvoj, oni akcelas unuecon inter diverseco kaj internacian kompreniĝon. Krome, kultura kaj lingva diverseco estas fundamentoj por daŭripovaj socioj. Lingvoj ludas gravan rolon en evoluigo, se uzataj por progresigi kulturan diversecon kaj interkulturan dialogon. Per lingvoj oni povas plifortigi kunlaboron, edukadon, inkluzivecon, kulturan heredaĵon, sciencon kaj politikan partoprenon. Toleremo kaj respekto estas la vojoj por tiuspeca evoluigo. Plej grave: per utiligo de lingvoj efike kaj kompreneme oni antaŭenigas edukadon, kulturan partoprenon kaj ekonomian prosperon. |
|
Sabato, Januaro 28, 2023 - 20:49
La holokaŭsta memoro kaj klerigo pri viktimoj kaj supervivintoj de naziismo estas ne nur momentoj de funebro kaj honorigo. Ili estas ankaŭ gravaj atentigoj pri nuntempaj viktimoj de persekutado kaj misinformado. Pli ol ĉiam, ni bezonas kontraŭbatali malaman paroladon, antisemitismon kaj aliajn antaŭjuĝojn, kaj preventi genocidon. Ni aparte memoras la familianojn de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la multajn aliajn persekutitajn esperantistojn, kiuj perdis siajn vivojn. Preskaŭ ĉiuj rektaj familianoj de Zamenhof pereis: nur unu lia nepo transvivis tiujn terurajn jarojn. La Nazia Germanio kontraŭstaris Esperanton ĉar ĝia kreinto estis judo kaj pro la tutmondistaj kaj homrajtaj idealoj de la Esperanto-movado. |
|
Ĵaŭdo, Januaro 26, 2023 - 20:54
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 108-a Universala Kongreso, kiu okazos en Torino (de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://mallonge.net/volontuloj2023. Subvencio por ĉeesti la UK-on estas havebla danke al la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio. Jen la kondiĉoj por kandidatiĝi: 1) Esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK; 2) Plenigi la formularon (http://mallonge.net/volontuloj2023) ĝis la LIMDATO: 19.02.2023 |
Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de utiligo de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en iu alia lingvo kiun ili pli malbone komprenas, se entute. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri kleriĝo, kaj ne povas bone navigi en la moderna ekonomio. Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37 procentoj de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas nedisigeble ligitaj.