10 jaroj de “Belarta rikolto”: premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Gazetara Komuniko 1086

Ekde novembro disponeblas en la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) la libro “Belarta rikolto 2022”, kun premiitaj verkoj de la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj ĉi-jare en la 107-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo. La libro estas parto de la eldona agado de UEA kunlabore kun la eldonejo Mondial el Novjorko. Kun 121 paĝoj ĝi enhavas poezion, prozon, mikronovelojn, teatraĵojn, monologojn/skeĉojn, eseojn kaj kantotekstojn. Eblas ĝin aĉeti rekte en la Libroservo: https://katalogo.uea.org?inf=8614.

Laŭ la regularo de la Belartaj Konkursoj la premiitaj verkoj estas aperigitaj en eldonaĵo subtenata de UEA. Ekde 2013 Mondial publikigas ilin sub la titolo “Belarta rikolto”: https://mallonge.net/belarta. Tio signifas, ke la “Belarta rikolto 2022” estas la deka en la serio. Aldone, en 2021 Mondial aperigis la libron “Ne ekzistas verdaj steloj”, kun 60 mikronoveloj rikoltitaj el la Belartaj: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8783. UEA forte rekomendas akiri kaj legi ĉiujn tiujn eldonaĵojn por kultura riĉiĝo kaj subteno al la kulturo en Esperanto.

En 2023 la premiceremonio de la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj okazos dum la 108-a UK en Torino. Eblas plej favorpreze aliĝi al la 108-a UK ĝis la 31-a de decembro 2022: https://uk.esperanto.net/2023. Interesatoj povas sendi kandidatajn verkojn ĝis la 31-a de marto 2023. La alvoko kun ĉiuj detaloj legeblas ĉe https://uea.org/gk/1063. Ĉefrespondecas pri tiu agado la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj, kiu ankaŭ tenas specialan paĝon pri la konkursoj ĉe Facebook: https://www.facebook.com/belartajkonkursoj.

El la Gazetaraj Komunikoj