![]() Dimanĉo, Januaro 22, 2023 - 23:28
La enhavlisto de la februara numero: |
![]() Sabato, Januaro 21, 2023 - 19:01
La homaj rajtoj estas interdependaj: la rajto aliri al edukado postulas observon de ĉiuj homaj rajtoj. Universala haveblo de edukado estas esenca por la individua digno kaj la kolektiva evoluo: ĝi estas ŝlosilo por la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni bezonas inkluzivan, altkvalitan, justan kaj dumvivan edukadon. Fronte al tutmonda ekonomia krizo, pligrandigo de malegalecoj kaj klimataj ŝanĝoj, edukado estas akcelilo por progreso kaj problemosolvado. "Por investi en homoj, antaŭenigu edukadon” – jen la temo de la ĉi-jara Tago. Pasintjare, en 2022, dum la Pintkunveno por Transformi Edukadon, membroŝtatoj de UN decidis investi pli forte kaj efike por antaŭenigi edukadon. Nuntempe, bedaŭrinde, pli ol duono de la infanoj de la mondo ne kapablas bone legi nek kompreni simplan rakonton, kaj pli ol 240 milionoj da infanoj kaj junuloj ne ĉeestas klasojn. Inter la baroj por plena edukado por ĉiuj estas lingvaj problemoj. Lingva diskriminacio malebligas al multaj homoj ricevi edukadon en siaj denaskaj lingvoj aŭ eĉ en lingvoj kiujn ili komprenas. Ĝi ankaŭ malhelpas diskonigon de scioj akumulitaj de indiĝenaj popoloj kaj tradiciaj komunumoj. Egaleco en edukado devas rekoni ĉiujn formojn de scioj kaj ĉiujn lingvojn. |
![]() Lundo, Januaro 16, 2023 - 13:08
|
![]() Lundo, Januaro 9, 2023 - 22:13
En la januara numero de la revuo Esperanto bonvolu legi la novjaran mesaĝojn de la prezidanto de UEA, Duncan Charters (ankaŭ legeblan en la Reta revuo) kaj de la dua vicprezidanto Amri Wandel. La nuna mesaĝo celas doni pliajn informojn kaj bondeziri al vi feliĉan novan jaron 2023. En 2023 estu sana kaj sukcesa! La jaro 2023 denove estos defia kaj eventoriĉa por nia Universala Esperanto-Asocio. Pluraj aferoj ŝanĝiĝos, sed la Asocio daŭre liveros la kutimajn servojn al la membroj. La Libroservo seninterrompe funkcios. Nia libroservisto konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn. La domo kie dum ses jardekoj estis la Centra Oficejo – en Nieuwe Binnenweg 176 – estas ofertata por vendo, sed ankoraŭ ne estas trovita aĉetanto por la prezo postulata. Jen via ŝanco, se vi deziras aĉeti ĝin aŭ konas potencialan aĉetanton! UEA plu funkcios jure en Roterdamo, el sia alia domo samstrata. La Arkivo de UEA nun funkcias laŭkontrakte en Vieno, prizorgata de la teamo laboranta por la Internacia Esperanto-Muzeo. |
![]() Dimanĉo, Januaro 8, 2023 - 18:23
• Duncan Charters Printempe ni kune ellaboros dokumenton por la trijara periodo de la nuna mandato de la Estraro de UEA, periodo kiu koincidas kun planoj de aliaj organizaĵoj, aparte en Eŭropo. Pro tio ne necesas ripeti kion ni jam raportis en nia revuo, en Gazetaraj Komunikoj kaj tra la diversaj sociaj retejoj kaj en plej diversaj ĉeestaj kaj virtualaj renkontiĝoj, kiuj karakterizis la evoluon de niaj novaj komunik-rimedoj. Tamen mi prenos la okazon por resumi la plej gravajn taskojn surbaze de niaj pasintjaraj diskutoj kaj spertoj. Turni nin eksteren estu la ĉefa fokuso de nia laboroKiam ni planas nian plej gravan “eksteran” agadon, ĉu la jenaj estas, aŭ estu, niaj celoj? |
![]() Sabato, Januaro 7, 2023 - 19:54
|
![]() Dimanĉo, Decembro 25, 2022 - 22:45
• D-ro BAK Giwan (prof. de Esperanto-Fako de Zaozhuang Univ. kaj membro de AdE)
1. Unue mi volas analizi la onidiron “Esperanto estas eŭropa lingvo”. Kio do vere estas eŭropa lingvo? Ĉu tio signifas la lingvon por eŭropanoj kaj ankaŭ por nordamerikanoj? Kaj ĉu miaj esperantistoj-amikoj, ĉefe orientaziaj, diras tiel, ĉar ĝi ne estas azieca lingvo? Sen paroli pri la nocio de azieca lingvo, unue ni pensu pri la esprimo “eŭropa lingvo”. Ĉu vere ekzistas tiu lingvo? Oni klasifikas la lingvojn de la mondo laŭ la morfologia vidpunkto en jenajn 4 lingvotipojn: fleksia, aglutina, izola kaj polisinteza. Inter ili la polisinteza lingvo estas tre malmulta, kaj ofte oni ne kalkulas ĝin. Kaj en Eŭropo troviĝas diversaj lingvotipoj. Ne nur fleksia, kiel ni antaŭvidas, sed ankaŭ aglutina kaj izola. Oni diras, ke nuna angla lingvo estas izola lingvo, kiel la ĉina. Kaj tial la nocio “eŭropa lingvo” ne povas ekzisti. |
![]() Dimanĉo, Decembro 18, 2022 - 12:04
|
![]() Ĵaŭdo, Decembro 15, 2022 - 16:40
3 | Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA |