![]() Ĵaŭdo, Decembro 8, 2022 - 23:39
Danke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), en la 10-a de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al la fama pola esperantisto Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”. En sia propono PEA emfazis la signifan kontribuon de Dobrzyński por popularigado de kulturo ĝenerale kaj liajn meritojn kiel prezidanto de PEA, kiam en 1987 li ĉeforganizis la plej grandan Universalan Kongreson, en Varsovio; kaj kiel televida raportisto, pro kio li atestis gravajn historiajn eventojn kaj realigis ĉ. 300 dokument-filmojn. Roman Dobrzyński naskiĝis en 1937 kaj esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-68) kaj redaktoro de Kontakto (1968-70). De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz-e “Bona Espero” (1984). Jam en 1980 la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj elektis lin la plej bona publicisto pri internaciaj aferoj. En 1995 li cetere iniciatis la esperantigon de “Mazi en Gondolando”, de BBC. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA (! 1989-92). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2003 aperis lia libro La Zamenhof-strato, pri interparoloj kun D-ro L. C. Zaleski-Zamenhof, sekve tradukita en multajn lingvojn. En 2005 li estis elektita Honora Membro de UEA kaj ricevis la unuan premion de la Fondaĵo Grabowski pro siaj esperantlingvaj filmoj kaj la verko La Zamenhof-strato. |
![]() Lundo, Decembro 5, 2022 - 15:00
La klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj. La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo "La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio" (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj). La studo taksas la lingvan politikon de Eŭropa Unio surbaze de profunda jura analizo kaj la uzon de la oficialaj lingvoj en 1,5 milionoj da retpaĝoj de 13 EU-instituciaj retejoj, kaj la lingvokapablojn de eŭropaj plenkreskaj loĝantoj. La studo estas elŝutebla ĉe: http://www.europarl.europa.eu/RegData/etudes/STUD/2022/699648/IPOL_STU(2022)699648_EN.pdf |
![]() Ĵaŭdo, Decembro 1, 2022 - 17:40
La paĝo estas rezulto de kunlaboro inter Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado kaj kunordiganto de la Fonduso Instigo, Fernando Ŝajani, kreinto de Eventa Servo, kaj Lode Van de Velde, eldonisto (Eldonejo Libera). UEA invitas la Esperanto-komunumon kapti la okazon aldoni al la listo ankaŭ sian eventon aŭ feston ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Ĉu mankas via festo? Aldonu ĝin! Instrukcian filmeton pri kiel registriĝi oni vidu ĉe: https://mallonge.net/es1. Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org. |
![]() Dimanĉo, Novembro 27, 2022 - 23:21
|
![]() Dimanĉo, Novembro 27, 2022 - 11:45
|
![]() Vendredo, Novembro 25, 2022 - 23:31
|
![]() Vendredo, Novembro 25, 2022 - 00:21
|
![]() Ĵaŭdo, Novembro 24, 2022 - 01:46
|
![]() Sabato, Novembro 19, 2022 - 17:01
243 | Survoje al Strategia Planado. Kio plej gravas? |