Centjara jubileo de la revuo “Bulgara esperantisto”

Georgi Mihalkov

Revuo “Bulgara Esperantisto” estas unu el la plej malnovaj Esperantaj revuoj en la mondo. Dum 100 jaroj la revuo aperis regule. Ĉi-jare ĝi festas 100-jaran jubileon.
Estas interese relegi la unuajn numerojn, enrigardi en ilian enhavon, provi kompreni la emocion kaj ĝojon de ĝiaj unuaj redaktoroj, de ĝiaj unuaj kunlaborantoj. Unu el la pioniroj de Bulgara Esperanto-movado Atanas D. Atanasov rememoras la tagojn, kiam oni iniciatis la aperigon de “Bulgara Esperantisto”.
“La jarkunveno elektis novan komitaton kun prezidanto Simeon Petkov kaj sekretario Ivan Nenov. Ni jam estis sukcesintaj altiri al ni ankaŭ la homojn de la dua esperantista generacio ĉe ni, kiuj ĝis nun staris ekster la movado. La unua tasko de nova komitato estis komenci la eldonon de presorgano kaj garantii ĝian ekziston. Ni decidis komenci la eldonon de monata dulingva propaganda gazeto “Bulgara Esperantisto”. (tiu ĉi decido povis realiĝi apenaŭ en 1919 post la monda milito). Por garantii ĝian vivon, ni organizis specialan fondon: ĉiu el ni promesis pagi monate 5 aŭ 10 levojn por tiu ĉi celo (tiam 60-90 levoj sufiĉis por presigo de unu gazetnumero).
Ĉio estis preta. Ni traktis kun presisto kaj preparadis jam la materialon por la unua numero de la gazeto. La afero marŝis plenvapore. Ni estis sur la sojlo de nova epoko, en kiu ni estis alpaŝintaj kun granda kredo kaj kuraĝo…” (la libro “Rememoroj de Esperantisto” – Sofio, 1925)

Komenciĝis la milito kaj “Bulgara Esperantisto” aperis en julio1919, kvankam la tempo post la kruela milito tute ne favoris similan iniciaton. Spite al ĉiuj malfacilaĵoj la unua numero aperis. Ĝin preparis la membroj de la Centra Propaganda Komitato (tiama Estraro de BEA) Simeon N. Petkov, Stefan Minkov, Georgi Atanasov kaj aliaj. Ili kunsidis la 20-an de junio 1919 kaj decidis ekde julio komenci aperigi la asocian organon.
La unua numero aperis en tre modesta formo – 8-paĝa, sen supersignitaj literoj, en bulgara kaj Esperanto, ĉirkaŭ 400 ekzempleroj.
En aŭgusto 1919 estis nacia Esperanto-kongreso (tiam oni nomis ĝin kunveno) kaj la Kongreso elektis kvinmembran redaktan komitaton: Simeon N. Petkov, Georgi Atanasov, Panajot Kolev, Rale Bojaĝiev kaj Georgi Gaŝevski.
“Bulgara Esperantisto” ne estis la unua Esperanto-revuo en Bulgario. Antaŭ ĝi estis la riĉe ilustrita gazeto “Rondiranto” (1901-1904), eldonita en Plovdiv, kiu en sia lasta tria jarkolekto fariĝis organo de tutlanda Bulgara Propaganda Societo por disvastigo de Esperanto. Post ĝi aperis la gazeto “Balgarski esperantist” (1907) , kiu devis unuigi la esperantistojn en Bulgario, sed ĝi aperis nur en tri numeroj. Gazeto “Lumo” (1907-1910), eldonita en Veliko Tarnovo, fariĝis organo de la fondita tiam Bulgara Esperantista Ligo. Revuo “Danubo” (1910-1912), riĉenhava ampleksa revuo, estis organo de bulgaraj kaj rumanaj esperantistoj.
Dum la jaroj redaktoroj de “Bulgara Esperantisto” estis elstaraj bulgaraj esperantistoj kiel Atanas D. Atanasov (ADA) profesoro Stojan Ĝuĝev, Asen Grigorov, Kunĉo Valev, Donĉo Hitrov, Venelin Mitev kaj aliaj. En la revuo aperis artikoloj de famaj bulgaraj sciencistoj kaj lingvistoj kiel profesoro Ivan Ŝiŝmanov – literaturisto, profesoro Stefan Mladenov – lingvisto, profesoro Petar Dinekov – esperantisto kaj literaturisto kaj aliaj.
De 1960 “Bulgara Esperantisto” aperis ĉiumonate. Dum 1970-1980 la revuo aperis 3 000 ekzemplere. Tiam en Bulgario oni amase lernis Esperanton. La lingvo estis instruata en la lernejoj, en la universitatoj kaj en multaj kursoj en preskaŭ ĉiuj bulgaraj urboj kaj en la pli grandaj vilaĝoj. Tiam multaj rusaj geesperantistoj abonis “Bulgaran Esperantiston”, ĉar en la tiama Sovetunio ne estis Esperanto-revuo.
Nun "Bulgara Esperantisto" aperas kvarfoje jare. La revuo detale informas pri la aktiva agado de Bulgara Esperanto-movado. Ĝi havas kunlaborantojn el la tuta lando, kiuj artikolas pri la riĉaj Esperanto-aranĝoj en diversaj bulgaraj urboj. En la revuo aperas multaj informoj pri la monda Esperanto-movado, pri internaciaj Esperanto-aranĝoj, artikoloj de konataj, elstaraj esperantistoj, recenzoj pri novaj libroj, originalaj poemoj en Esperanto, noveloj, artikoloj pri diversaj lingvaj kaj sociaj problemoj. La legantoj ne nur apogas la revuon per siaj konsiloj kaj proponoj, sed regule abonas ĝin.
Nuna ĉefredaktoro de “Bulgara Esperantisto” estas la konata Esperanto-verkisto Georgi Mihalkov, universitata lektoro, kiu jam de 1985 estas en la redakta komitato de la revuo kaj de 2000 estas la ĉefredaktoro.