Olavi Lanu: Arto kaj Naturo en skulptaĵoj



Fernando Maia Jr.
Olavi Lanu estas inter la plej rimarkindaj postmodernismaj artistoj de Finnlando. Aparte konata pro sia skulptarta stilo doni al materialoj kiel ligno, betono kaj kupro naturecajn surfacojn imitantajn efemerajn aspektojn de musko, sablo kaj ŝelo, liaj unikaj verkoj transiras la landartan skolon, kunigante naturon kaj urbon pere de arto.

Kanto [Trunkero] (1989) kaj Keko [Monteto] (1989). (Olavi Lanu/fi.wikipedia.org)

Naskiĝinta la 10-an de julio 1925, Lennart Olavi Lanu, en la distrikto Viipurin (finne Viipurin maalaiskunta, svede Viborgs landskommun), antaŭe finna municipo, nuntempe apartenanta al Rusio, Olavi Lanu estas finna artisto, kiu fariĝis internacie aklamita post sia partopreno en la Venecia Bienalo de 1978. Tiam li furoris pro sia propono uzi naturajn materialojn por skulptaĵoj.
 
Belartoj ja estis parto de la vivo de la artisto ekde junaĝo. Li unue studis pentrarton ĉe la Libera Arta Lernejo (Vapaa taidekoulu) de Helsinko kaj poste ĉe la Ateneo (1947-1950), en la Finna Akademio de Arto. Inter 1952 kaj 1953 li studis ĉe du malsamaj fakultatoj en Parizo. Fine de la 1950-aj jaroj li moviĝis al la urbo Lahtio.
 

Lehmus (1985) kaj (Istuva) Paju [(Sidiĝinta) Saliko] (1991), du el pluraj artaĵoj de Olavi Lanu troveblaj en la urbocentro de Lahtio. (Olavi Lanu/fi.wikipedia.org)
 
Pro tiu kialo Lahtio fariĝis la centra akso por admiro de la verkoj de Lanu. En la urbo oni povas rigardi liajn artaĵojn sur Radiomäki, unu el la montoj de la montoĉeno Salpausselkä, kie troviĝas la radioturoj de la urbo, viziteblaj per padumado; en la laga parko Pikku-Vesijärvi; kaj ankaŭ tra la urbocentro, ekzemple sur la placo Lanu kaj antaŭ la Urba Teatro. Sed sendube la plej elstara sperto por interkonatiĝi kun la artisto estas vizito al Lanu-puisto, parko konstruita inter 1988 kaj 1992, situanta sur Kariniemenmäki, monto ĉe la lago Versijärvi. Tiu protektita bosko enhavas 12 enormajn naturmediajn artaĵojn de Lanu. La plej famaj el ĉi tiuj verkoj estas sufiĉe grandaj statuoj el materialoj uzataj en la konstruindustrio, kiel ligno, kupro, aluminio, oksidita fero, glaso kaj betono, sed kun surfaca rezulto imitanta la naturajn aspektojn de musko, saliko, sablo kaj ŝelo. La artisto desegnis la verkojn por perfekta fandiĝo kun la ĉirkaŭanta naturo en fina ĉarmoplena efekto, kiu ja donas al Lahtio la titolon de urbo por naturo kaj kulturo. Tiu skulptura parko estas unika en la mondo, kaj oni povas ĝui viziton al ĝi, ĉu dum somero, ĉu dum vintro, kiam la figuroj de Lanu kovritaj de musko aŭ neĝo gajnas ĉiam malsamajn nuancojn tra la jaroj.
 

Hellä kivi [Gxentila ŝtono] (1992) kaj Harmaa tammikuu [Griza januaro] (1990). (Olavi Lanu/fi.wikipedia.org)
 
Tiu stilo prilabori la materialojn foje donis al la verkoj de Lanu la klasifikon de landarto (aŭ terarto). Tiu skolo aperinta inter la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam kreskiĝis la ekologiaj movadoj, uzis naturajn materialojn kaj la situon de la verkoj kiel parton de la arta propono. La uzitaj materialoj, ekzemple la grundo, rokoj, vegetaĵaro kaj akvo ĝenerale troviĝas surloke, kaj la situo de la verkoj ofte estas malproksima de loĝantaraj centroj. Pro tio, ke foje la artaĵo povas fariĝi neatingebla al la publiko aŭ esti efemera kaj konsumebla de la naturaj procezoj, foto-dokumentado estas kutime uzata rimedo por konservi la registron de la artaĵo kaj ankaŭ maniero alporti ĝin al urbaj artgalerioj. Lanu tamen transiris tiujn konceptojn per enirigo de siaj verkoj en la urban medion kaj per konstruo de neefemeraj kreaĵoj, kvankam tute agordaj al siaj medioj, kio ja povas esti dezirinda el la ekologia vidpunkto.
 

Kaksi kiveä [Du ŝtonoj] (1991). (Olavi Lanu/fi.wikipedia.org)
 
La Lahtia Urba Konsilio donis la Medalon Lahti Nombro 24 la 1-an de novembro 1987 al Olavi Lanu, unu jaron antaŭ la konstruo de Lanu-puisto kaj en la jubilea jaro por la lingvo Esperanto. La artisto mortis en Lahtio en 2015, unu monaton antaŭ sia 90-jariĝo.

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK en Lahtio, Finnlando? Uzu do nian retaliĝilon – https://uea.org/kongresoj/alighilo – kaj bonvenon al la plej grava Esperanto-evento de la jaro!