Uzi saĝe la tempon

Hori Jasuo
Ie pri io. Memoraĵaro. Tereza Kapista. Beograd: La aŭtoro, 2012. 160p. 20cm. Kolorilus.
ISBN: 9788691552701.
Prezo: € 13,50.

Mendi en la katalogo de UEA

La titolo de tiu ĉi libro Ie pri io estas vere ne klara, kaj la enhavo estas vere “ie pri io”. Mi estas japano, kaj japanoj ĝenerale ŝatas ĉion en preciza ordo, tial “ie pri io” tre konfuzis min. En la antaŭparolo la aŭtoro skribas nur pri sia vojaĝo al Brazilo, kaj la unuaj 15 ĉapitroj temas pri Brazilo, do mi opiniis, ke tiu ĉi libro temos tute pri Brazilo, sed subite la temoj iras al Ĉinio kaj poste al Nov-Zelando. Tiamaniere la aŭtoro flugas ien kaj tien kun diversaj temoj, tamen mi povus dividi la eseojn en tri grupojn: Vojaĝo al Brazilo, vojaĝo al Burundo kaj eseoj pri la familio kaj konatoj de la aŭtorino. Mi rekomendas, ke vi komencu la legadon per Uzi tempon saĝe (p. 144) por scii pri la aŭtoro kaj havi ĝeneralan bildon pri tiu ĉi libro.
La aŭtoro Tereza Kapista naskiĝis en Serbio en 1930. Ĝis sia pensiiĝo en la aĝo de 55 jaroj, ŝi havis ordinaran vivon: laboro, hejmo, infanoj, kuirado. Tiam ŝia amiko Tibor Sekelj (li estas ŝia amiko!!!) diris al ŝi: “Nun vi havos tempon kaj uzu ĝin saĝe!”. Tamen ŝi ne sciis, kion signifas tiu “saĝa” afero. Tiutempe Tibor estis ekironta al Ĉinio por partopreni en la 71-a UK en Pekino en 1986, kaj sekvante lin la aŭtoro sukcesis viziti Ĉinion, kio ŝanĝis ŝian vivon. Komenciĝis vivo plena de vojaĝoj kaj renkontiĝoj.
La komenca parto temas pri la vojaĝo en Brazilo en 1991. Ŝi longe restis en tiu lando, vizitante diversajn lokojn, eĉ la profundon de Amazonio. Al mi ŝajnas, ke tiuj eseoj estas verkitaj per okuloj de simpla vojaĝanto, ne per tiuj de esperantisto. Ŝi trovis diversajn surprizajn, nekonatajn aferojn, kiuj ja estas interesaj, sed ne aparte kortuŝaj. Sed la lastaj 8 eseoj temantaj pri Burundo, Afriko, kie ŝi instruis Esperanton antaŭ nelonge, estas vere esperantistaj. Kiam ŝi vidis malsanajn infanojn, ŝi aĉetis medikamenton por ili, donacis kaprinon por financi la movadon tie kaj kompatis la sorton de la 19-jara junulo Assumani, kiu prizorgis ŝin dum ŝia restado tie. Kaj en Brazilo kaj en Burundo ŝi same vizitis malriĉajn kvartalojn kaj same verkis pri malriĉaj infanoj, sed la tonoj estas tute aliaj. Tio montras ŝian evoluon kiel esperantisto.
Inter la du esearoj pri du vojaĝoj troviĝas kelkaj alispecaj eseoj pri la familianoj kaj konatoj de la aŭtoro. El tiuj la plej kortuŝaj estas jenaj tri: Mia avo temas pri avo de Tereza, kiu estis vokita al la armeo en la Unua Mondmilito kaj “mortis”. Lia juna edzino, kun du filinoj, sen alia elekto, edziniĝis al alia viro, sed en 1924 ŝia “mortinta” edzo revenis. Mia avino temas pri ŝia avino de la patrina flanko, kiu perdis sian edzon en la Unua Mondmilito. Ŝi estis 26-jara kaj ĉiel prizorgis siajn kvar infanojn. Okazis la Dua Mondmilito kaj venis al ŝia hejmo sovetaj soldatoj. Iluŝka estas la nomo de juda knabino. Kiam ŝi kreskis, ŝi enamiĝis al juna serbo; tiam okazis la Dua Mondmilito kaj Iluŝka estis kaptita kaj sendita en la nazian koncentrejon Bergen Belsen.
En tiu mondoparto, kie Tereza vivas, oni suferis multe pro la du mondmilitoj, poste la falo de Sovetunio kaj la intercivitana milito. Certe okazis multege da tragedioj tie. Certe ĉiuj familioj havis similajn suferojn. Mi estas tre kortuŝita de la eseoj de Tereza, do mi volus plu legi pri la historio de tiuj familioj.
Lastatempe mi ekopiniis, ke nur malmultaj “esperantistoj” uzas saĝe sian tempon kiel esperantistoj. Multaj legas librojn, sendas mesaĝojn per reto kaj vojaĝas al eksterlando okaze de UK-oj, sed ĉu ili vere kaj ankaŭ saĝe uzas Esperanton? Ni lernu de ŝi kaj ŝia libro, kion ni povos fari per Esperanto por la mondo. Ŝi bedaŭras pro tio, ke ŝi ne lernis Esperanton pli frue, kaj nun energie laboras por la movado. Ni jam estas esperantistoj, do ni ne bedaŭru pro tio, ke ni ne agadis pli frue.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2013. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.