Antiaro

Aleksandr Puŝkin,
traduko de Mikaelo Bronŝtejn


En inkandeska grunda ard’,
En ter’ avara de l’ dezerto.
Minace staras antiar’-
kiel vaĉant’ en Universo.

Ĝin iam naskis kun malben’
De l’ seka step’ natur’ severa,
Kaj estis plenaj je venen’
L’ radikoj kaj branĉaro verda.

Tra ĝian ŝelon la venen’
Gutadas, likas el la sino,
kaj restas ĉe l’vespera ven’
surtrunke dense la rezino.

Ne tuŝas l’morto-arbon spur’
de flugo birda, paŝo tigra.
Venenon ĝian sorbas nur
preterfluganta vento nigra.

Se foje iu vaga nub’
Aspergos ĝian foliaron,
Pluv’ jam venena gutas sub
Ensable mornan antiaron.

Rigardpotence homon hom’
Al antiar’ ordone sendis,
Kaj iris li kun obeem’
Kaj kun venen’ matene venis.

Alportis velkan branĉon nur
Kun la rezino mortavida,
Kaj ŝvit’ malvarma fluis sur
La frunto, kiel rojo frida.

Liberiĝinta de la pred’
Li sur tapiŝon falis febla
Kaj mortis tuj ĉe la pied’
De la reganto nevenkebla.

Sed la regant’ per la venen’
Aspergis sagojn obeemajn,
Kaj pereigon sendis en
La apudlimajn landojn fremdajn.