|
Vendredo, Junio 27, 2025 - 18:08
147 | Abundaj sciencaj aktivaĵoj en Esperantujo ĉi-somere kaj nova lernolibro de Wandel |
|
Ĵaŭdo, Junio 26, 2025 - 19:50
Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en San Feliu de Codines. Tie, li eklernis la internacian lingvon kiel adoleskulo. Profesie, li iĝis entreprenisto. Li havis longan komercan karieron sur multaj kampoj, ekzemple pri kokinbredado, varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu kariero, li disvolvis aktivan kaj longdaŭran praktikon pri aplikado de Esperanto en komerco, precipe por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Li aktive agis en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Por rakonti lian duonjarcentan agadon pri Esperanto kaj komerco, li verkis la eseon Malgranda estas bela, grava kaj interesa (2003). |
|
Merkredo, Junio 25, 2025 - 12:39
En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam tri verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265); en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819); kaj en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912). En 2024 la Akademio decidis ne aljuĝi la premion. |
|
Merkredo, Majo 21, 2025 - 16:19
123 | Strategia laborplanado por Universala Esperanto-Asocio |
|
Sabato, Majo 10, 2025 - 19:27
Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al novaj generacioj. Tiel, ni bezonas ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, naturan konservadon, klimatan ekvilibron, kaj aliajn gravajn elementojn por nia komuna estonteco. Al tiu, ni aldonu, ke en sia eduka rolo, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn kaj inspiras ilin al siaj infanoj. Ekonomia evoluigo devas akompani tian socian evoluigon, tiel ke ni vere elradikigu malriĉecon, kaj antaŭenigu decan laboron kaj egalajn ŝancojn. Justeco kaj inkluzivo estas la ŝlosiloj por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj. En tiu vojo, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti. |
|
Mardo, Aprilo 29, 2025 - 22:18
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 09-a ĝis la 12-a de majo 2025: http://retoso2025.tejo.org La evento enhavos diverstipajn programerojn inkluzive la koncertojn, atelierojn, prelegojn kaj interagajn programerojn. La programtabulo baldaŭ aperos en la retejo de Retoso. Partopreni estas tute senkosta por ĉiuj. Vi povas aliĝi ĉi tie por aperi en la listo de aliĝintoj kaj ricevi ĉiujn gravajn informojn pri la evento. Alikaze, unuopaj programeroj libere alireblos de la programtabulo. La programtabelon kaj pliajn informojn oni povas ankaŭ trovi en la Eventa servo (http://eventaservo.org/e/retoso2025) Oni povas kontribui al la programeroj per ĉi tiu ligilo : http://mallonge.net/kontribuu-al-retoso2025 |
|
Merkredo, Aprilo 23, 2025 - 12:06
En la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, Ĉeĥio, denove okazos la populara programo Kleriga Lundo, la 28-an de julio 2025. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al interagaj sesioj kaj al metiejoj. La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado. Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, plenigu la formularon “Proponu programeron”, ankaŭ troveblan en la retejo de la UK (https://uk.esperanto.net) ĝis la 30-a de aprilo 2025. |
|
Dimanĉo, Aprilo 20, 2025 - 21:15
99 | Artefarita Intelekto desegnas gible*: jen dilemo por la uzantoj |
|
Vendredo, Aprilo 18, 2025 - 11:28
La 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio, sub la temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Ĉiuj estas invitataj aliĝi antaŭ la fino de la tria aliĝperiodo (la 30-an de junio 2025): https://uk.esperanto.net. La reĝisoro de la kongresa temo de 2025 estas Prof. Bengt-Arne Wickström. La temo estis prezentita de la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., estrarano respondeca ankaŭ pri kongresoj, en la Dua Bulteno. Resume Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris 2025 Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, celante instigi la homaron unuiĝi kaj alfronti la mondajn krizojn. António Guterres, Ĝenerala Sekretario de UN, emfazis la gravecon de homaj rajtoj kaj solidareco por solvi konfliktojn, redukti malegalecojn kaj antaŭenigi financan kaj klimatan justecon. Esperanto estas neŭtrala, facila kaj malmultekosta internacia lingvo ligita al kultura interkompreniĝo, justa komunikado kaj internaciismo. Tio kombinita al la modernaj teknologioj kiel ciferecaj platformoj, virtualaj komunumoj kaj artefarita intelekto, se trafe kaj konscie uzataj, povas plifaciligi mondskalan kunlaboron kaj edukadon por konstrui pacon kaj kontraŭstari diskonigon de malveraĵoj aŭ nutradon de malamo. La kongresa temo intencas esplori kiel teknologioj povas subteni pacon kaj konfidon, la instruon de Esperanton kaj valorigi kulturan diversecon, samtempe atente al etikaj defioj (ekz-e falsaj novaĵoj) kaj la bezono por socia inkluziveco. |
Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Kun profunda bedaŭro, UEA informas pri la forpaso de Josep Franquesa i Solé (1936-2025) la 23-an de junio 2025, en la aĝo de 88 jaroj. Li estis Honora Membro de UEA, pro siaj gravaj kontribuoj al la movado en Katalunio, Hispanio kaj al la komerca aplikado de Esperanto kiel labor- kaj faklingvo.
Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas "Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo". Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon.
Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: