Vendredo, Marto 20, 2026 - 22:47

Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la aprila numero:

75 | Bonvenon al Graco!
77 | 10-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo: por puŝi la ĉaron
77 | Scienca agado: AIS invitas prelegi en SUS kaj al Premio Pirlot

Sabato, Marto 14, 2026 - 20:57

Ekde la 1980-aj jaroj la 14-a de marto estas festata en multaj landoj kiel la “Pi-Tago” omaĝe al la nombro π, la kvociento de la perimetro de cirklo per ĝia diametro, kies unuaj ciferoj estas 3,14 – kun kio kongruas la dato (laŭ la formato monato-tago). En novembro 2019 UNESKO proklamis ĝin la Internacia Tago de Matematiko, festata ĉiujare ekde 2020. La tagon kunordigas la Internacia Programo por Fundamentaj Sciencoj (IPFS) de UNESKO kaj la Internacia Matematika Unuiĝo (IMU) kun subteno de multaj internaciaj kaj regionaj organizaĵoj. Ĝi celas kreskigi tutmondan konscion pri la esenca rolo de matematiko kaj matematika edukado – ekde scienco kaj teknologio ĝis la socia bonfarto – kaj pri ilia graveco por la realigo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj ĝis 2030. Laŭ UNESKO pli granda konscio pri la matematika scienco estas nepra por trakti defiojn en kampoj kiel artefarita intelekto, klimatŝanĝiĝo, energio kaj daŭripova evoluigo kaj por plibonigi vivkvaliton en ĉiuj partoj de la mondo.

Vendredo, Februaro 20, 2026 - 21:40

Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la marta numero:

51 | Esperanto en Graz
52 | Faka agado | Lingvo: Nova libro pri astrobiologio tradukota en Esperanton
53 | Eventoj: Akademia Simpozio pri Esperanto-Instruado kaj Internacia Interŝanĝo

Merkredo, Februaro 4, 2026 - 22:01

Civitana iniciato celas per reta petskribo renomi la monton Vaalserberg al Monto Zamenhof, honore al la iniciatinto de Esperanto. La monto situanta sur la tripunkto de Nederlando, Belgio kaj Germanio historie situis sur kvarpunkto pro la iama Amikejo, Neŭtrala Moresnet. La regiono estas do historie ligita al Esperanto, precipe pro la rolo de D-ro Wilhelm Molly, firmakuracisto de la zinkminejo Vieille Montagne. Esperantisto, li aktive subtenis, ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Tial UEA invitas ĉiujn simpatiantojn de internacia amikeco subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo:

https://www.change.org/p/rename-vaalserberg-to-monto-zamenhof-zamenhofbe...

Mardo, Januaro 20, 2026 - 12:43

Abonantoj jam povas elŝuti la februaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la februara numero:

27 | Zamenhof-Tago
30 | IJK venos en Katalunion
31 | Oficiala informilo

Dimanĉo, Januaro 18, 2026 - 16:26

La Estraro de UEA nomumis kiel rektoron de la 79-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la 111-a UK en Graz (Graco), 1-8 aŭgusto 2026, Prof. Amri Wandel, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu ĝis la pasinta jaro estis dum multaj jaroj sekretario de IKU kaj estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado.

Iom pli da tempo vi disponos por proponi prelegojn por tiu IKU , ĉar la limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2026-02-28 al la sekretario de IKU, José Antonio Vergara, rete (iku@uea.org).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj Scienca Kafejo (SK). Tiu lasta programero konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, eventuale pli konversaciaj ol kutima universitata lekcio.

Ĵaŭdo, Januaro 1, 2026 - 03:23

Je la jarŝanĝo Universala Esperanto-Asocio (UEA) sendas al la tuta esperantista komunumo kaj al ĉiuj amikoj de la internacia lingvo siajn plej sincerajn bondezirojn por paca, sana kaj esperoplena 2026. En mondo plena je defioj UEA restas firme dediĉita al sia misio: labori por interkompreniĝo, lingva justeco, internacia kunlaboro kaj solidareco inter homoj kaj popoloj.

La jaro 2025 estis por UEA periodo de intensa laboro kaj renovigo. Kun nova Estraro kaj klaraj strategiaj gvidlinioj la Asocio plifortigis sian agadon en edukado, informado, kultura kaj scienca kunlaboro kaj en la internacia sfero. Speciale rimarkinda estis la aktiva kaj videbla rolo de UEA en Unesko, la kreskanta universitata agado, la evoluo de la biblioteka reto kaj la daŭra subteno al landaj asocioj, junularo kaj virtualaj iniciatoj. Tio ĉio realiĝis danke al la engaĝiĝo de membroj, volontuloj, mecenatoj kaj kunlaborantoj tra la tuta mondo. Tio estas la reto de UEA.

Okaze de la jarŝanĝo UEA atentigas, ke la januara numero de la revuo Esperanto (n-ro 1/2026) nun estas libere elŝutebla por ĉiuj ĉe https://uea.org/revuoj/esperanto. Ĉiuj bonvenas legi kaj diskonigi.

Lundo, Decembro 15, 2025 - 11:09

Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la januara numero:

3 | Se nur 365… Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
5 | Multlingvismo progresas en Unesko!
6 | Sep-persona delegacio de UEA en la 43-a Ĝenerala Konferenco de Unesko

Vendredo, Decembro 5, 2025 - 21:44

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio, de la 1-a ĝis la 8-a de julio 2027. Post la sukcesaj kongresoj en Montrealo (2022), Torino (2023, Aruŝo (2024), Brno (2025) kaj Graz (2026), la movado denove transpaŝas kontinentojn por festi sian plej gravan jaran renkontiĝon.

La UK en Melburno havos apartan signifon: ĝi estos nur la duan fojon en Oceanio post la memorinda kongreso en Adelajdo en 1997, tiel ĝuste 30 jarojn poste la Esperanto-movado revenos al la kontinento! Tiu reveno simbolas la forton kaj daŭripovon de la internacia lingvo kaj montras la engaĝiĝon de UEA por certigi, ke la UK estu vere tutmonda.

Melburno, ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj kultura centro de Aŭstralio, konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan Royal Exhibition Building kun Carlton Gardens.

Paĝoj