Vendredo, Februaro 1, 2019 - 18:30

Revuo Esperanto: Vi esperantistiĝis en 1999. Kio instigis vin lerni la lingvon kaj ekaktivi en la movado?

A.K.: Tiam mi estis interŝanĝa stu­den­to en Berlino, malkovris la ling­von en lingvofoiro Expolingua. Mi ek­ler­nis la lingvon ĝenerale pro ling­vo-amo, spe­cife ĉar la budo en la foiro sukcesis kon­vinki min. Mi restis en la komunu­mo pro intereso al la asocia kaj komu­nu­ma vivo: la junularaj kaj nejunularaj kon­gresoj. Mi ekaktivis en la movado ĉar tuj sentis, ke la belan aferon indas dividi kun la mondo. Mi ne aktivis en iu ajn asocio. Aktivi en Esperantio estis maniero por kaj praktiki Esperanton, ĝui ĝin, kaj (a)socie aktivi por kontribui al ĝia dis­vastigo.

Ĵaŭdo, Januaro 31, 2019 - 17:04

Dima Ŝevĉenko,
Anna Striganova


Lahtio, kie okazos la 104-a Uni­ver­sala Kongreso de Esperanto, estas ur­bo en Finnlando, kiu havas ĉirkaŭ cent mil loĝantojn kaj estas la ĉefurbo de la regiono kun ĉirkaŭ ducent mil loĝantoj. Ĝi estas facile kaj oportune atingebla per oftaj trajnoj kaj busoj el Helsinki (inkluzive la rektan traj­non el la flughaveno de Helsinki) kaj Sankt-Peterburgo. La trajno estas reko­mendinda maniero por atingi la ur­bon pro tio, ke la trajnoj estas sufiĉe kom­fortaj kaj rapidaj. Tiel, depende de la tempo, el la flughaveno de Helsinki eblas atingi Lahtion ene de malpli ol horo aŭ 1 h. 21 min. maksimume.

Merkredo, Januaro 30, 2019 - 15:03

Valentin Melnikov
Emilija Rapka: Apud Balta Maro. Vilnius, 2005, 55 p. ISBN 9955539275.
Prezo ĉe UEA: € 4,50

Ĉi tiun libreton mi elektis ĉefe pro scivolemo. La ĉioscia retejo de Sten Johansson “Originala Litera­turo Espe­ranta” listigas ĝin, sed do­nas neniajn informojn pri ĝi, nek pri la aŭtorino Emilija Rapka (la ve­ra familinomo Rapkevičiūtė tro malfa­cilas por neli­tovoj).

Mardo, Januaro 29, 2019 - 19:34

Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de nere­gistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO (pron. “kongo”).
Pli formale “La Konferenco de NRO-j en Konsultaj Rilatoj kun UN”, CoNGO funkcias kiel tegmenta aso­cio por pli ol 500 organizoj, kiuj tenas konsultajn rilatojn kun ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unu­iĝintaj Nacioj. La celo de CoNGO estas faciligi la partoprenon de NRO-j en la UN-sistemo kaj kunlabori kun UN por komunaj celoj, ekzemple la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Lundo, Januaro 28, 2019 - 17:05

Stefan MacGill,
Jérémie Sabiyumva


AMO-45 okazis sinergie kun la Mez­orienta Kunveno (MK), kiu pasis de la 30-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2018 (inkluzive de postkunvenaj ek­s­kursoj). MK tipe altiras kvardekon da partoprenantoj – ege fidelaj kaj re­venemaj, grandparte el Eŭropo. Simile okazis por la ĵusa MK en Marakeŝo, Maroko, fascina lando kien iris MK kaj AMO unuafoje. Jen lando kun lernantoj kaj plurrilate favoraj kon­diĉoj, kiu meritas de UEA plian aten­ton.

Dimanĉo, Januaro 27, 2019 - 15:46

Fernando Pita
Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Es­peranto-kulturo. Div. Red. Michela Li­pari kaj Humphrey Tonkin.
UEA: Rotterdam, 2012. 143 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 9,00 €

Oni povas sendube aserti, ke ĉiu esperantisto, kiu kutime legas Espe­rantajn gazetojn kaj revuojn, kaj iel ajn sekvas la novaĵojn de la Esperanta kulturo, scias pri la famaj Belartaj Kon­kursoj de UEA. Okazantaj ekde 1950, la Belartaj Konkursoj iom post iom fa­riĝis bunta montrilo de la plej gravaj produktoj de niaj artistoj, des pli, ke la premiitaj verkoj estas publikigataj, fa­re de UEA mem, en specialaj libroj, ki­uj disvastigas nian “belartan rikol­ton”. La graveco de la Konkursoj eten­diĝis eĉ al artoj, en kiuj Esperanto po­vus havi nenian rolon; ekzemple: dum la jaroj 1976-95 estis eĉ premio pri Fo­to­grafio!

Sabato, Januaro 26, 2019 - 16:23

L. P.

La esperantistoj ne forgesis Ada Sikorska, Honoran Membrinon de UEA, unu el la plej grandaj figuroj de nia Movado, kies datreveno de la morto falis la 7-an de la pasinta aŭgusto.
Ada famiĝis i.a. pro tio, ke ŝi transprenis de Teo Jung la tiaman sendependan gazeton Heroldo de Esperanto (fondita en 1920) kaj redaktis ĝin honorofice dum 34 jaroj (1962-1996) en Bruselo, Madrido kaj Torino ĝis sia morto: memorindaj estas la specialaj duoblaj aŭ trioblaj numeroj pri la universalaj kongresoj kaj pri kulturaj temoj sugestitaj de Unesko. Entute ŝi redaktis pli ol 500 numerojn. En tiu periodo Ada kun granda volstreĉo trifoje adaptiĝis al la radikalaj ŝanĝoj de la prestekniko, transiranta de frua mankompostado de la tekstoj al linotipa metodo, ĝis la nuna komputila sistemo.

Vendredo, Januaro 25, 2019 - 14:30

Xavier Alcalde

Lins, Ulrich. La danĝera lingvo .
Rotterdam: UEA, 2016. 375+24 p.
Prezo ĉe UEA: € 18,00

Kiom da fojoj oni demandis nin kial Esperanto ne atingis la finan ven­kon? Ulrich Lins majstre rakontas grandan parton de tial kaj tiel. Neniam ni forgesu la amasan persekutadon
pro politikaj-ideologiaj motivoj sufe­ritan de la esperantistoj. Ne eblas scii ki­el evoluintus la movado sen ĝi. Kro­­me, ĝi montras kiom serioze la kon­traŭ­u­loj traktis la potencialon de Es­peranto. Tamen, transvivante la te­ru­ran epokon la zamenhofa lingvo ja ven­kis la to­talismojn.

Ĵaŭdo, Januaro 24, 2019 - 13:18


En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 11-a en la jarkolekto 2018.

Paĝoj