UEA

Ĵaŭdo, Novembro 24, 2022 - 01:46


La Redakcio
Aperis la unua numero de Facila Vento. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Ĵaŭdo, Novembro 17, 2022 - 13:04

La 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (http://retoso2022.tejo.org), Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO povas aliĝi senpage ĝis dimanĉo, la 20-a de novembro. La antaŭa limdato estis plilongigita specilae por ebligi al retaj legantoj de Esperanto (kiu aperas ĉi foje la 18-an de novembro) aliĝi antaŭ la limdato. Eblas aliĝi ĉe: http://vk.esperanto.net/2022, kaj ne-membroj povas samtempe aliĝi al UEA.

Pliaj informoj pri la programo, la nova scienca konkurso de TEJO okazonta dum la VK kaj la nova senpaga reta IKU-libro troviĝas en la komuniko: https://uea.org/gk/1076a1.

Vendredo, Novembro 11, 2022 - 21:48

Kiel en la du antaŭaj Virtualaj Kongresoj, en 2020 kaj 2021, ankaŭ en la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK3) okazonta de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (http://retoso2022.tejo.org), estos riĉa scienca kaj faka programo. Estos prezentitaj ĉiuj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de la Scienca Kafejo (SK) okazintaj en Montrealo (vidu Esperanto 2022:9 p. 186-187), iuj eĉ en plibonigitaj versioj, eventuale eblos diskuti kun la prelegantoj kaj fari demandojn realtempe. Notu ke VK3 provizas senpagan aliĝon por Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO, sed nur ĝis la 18.11. Eblas aliĝi ĉe: http://vk.esperanto.net/2022.

Kadre de Retoso kaj VK3, TEJO kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj: KonSciU, la Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj. Ĝi celas individuajn membrojn de TEJO kiuj esploris pri iu fako (ekde la bakalaŭra ĝis la doktora nivelo). Ne necesas esti sciencisto aŭ esploristo laŭ profesio. Oni prezentos dum tri minutoj sian esploron kaj ricevos diplomon kaj eventuale premiojn. La finalo okazos dimanĉon, la 27-an de novembro, je 14:00 UTC. Pliajn detalojn ĉe http://tejo.org/partoprenu-en-konsciu/. Eblas aliĝi ĝis dimanĉo, la 20-a de novembro ĉe: http://bit.ly/konsciu22.

Vendredo, Novembro 4, 2022 - 21:50

Dum sia kunsido de la 15-a de oktobro 2022, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2022-2025.

La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post konsultiĝo kun TEJO, ILEI kaj plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj estas novaj en la komisiono sed ĉirkaŭ ili estas multaj spertaj esperantistoj. La unua prioritato de la novelektita komisiono estos subteni la okazigon de la unua afrika UK laŭeble en 2024. Ĝi havas ankaŭ prioritaton plifortigi la movadon en Afriko, inter alie per revivigo de la dormantaj Landaj Asocioj. En la nuna rapide moviĝanta mondo, la komisiono havos taskon adaptigi la movadon al la nunaj ŝanĝoj.

La komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto. Ĝi ankaŭ strebos starigi retradion kaj plifortigi retan instruadon de Esperanto.

Ĵaŭdo, Novembro 3, 2022 - 14:57

Proponu programerojn por la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) https://vk.esperanto.net/2022/! La VK okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO: https://retoso2022.tejo.org/.

Proponojn pri prelegoj, paneloj, debatoj, aŭtoraj momentoj, artaj kaj kulturaj prezentoj ks. oni sendu per la formularo por la kerna programo de la 3-a VK, kiu ĉiutage etendiĝos de la 12h00 ĝis la 18h00 UTC. Kontribuoj rilataj al la kongresa temo, "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj", estas speciale bonvenaj.

Per aparta formularo oni akceptas proponojn por la Virtuala Movada Foiro (ViMF), kiu, kiel kutime, estos bunta aranĝo, okazo por ekkoni diversajn Esperantajn organizojn kaj agadojn (kaj konatigi la vian). Ĝi disvolviĝos dum la 3-a VK ĉiutage, antaŭ kaj post la kerna programo: de la 08h00 ĝis la 12h00 UTC kaj de la 18h00 ĝis la 22h00 UTC.

Vendredo, Oktobro 28, 2022 - 22:37

Kiel parto de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 3-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 18-a de novembro: vk.esperanto.net.

La Oratora Konkurso okazos la 25-an de novembro je la 15:00 (UTC).

La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo (malpli ol 36 jarojn), kiuj aliĝis al la 3-a VK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkursa sesio al la Komisiono de UEA pri Oratora Konkurso pere de la membroj Marc Giraud kaj Leandro Abrahão .

Partoprenantoj devas elekti unu el la jenaj temoj:

Kiam indiĝena lingvo mortas...
Indiĝenaj lingvoj pluvivus, se...
Mi aparte ŝatas mian indiĝenan lingvon, ĉar...

Lundo, Oktobro 24, 2022 - 21:58

Kadre de la 108-a UK en Torino okazos la 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario .amri@huji.ac.il plej laste la 31-an de januaro 2023. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto.Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Kiel en Montrealo, ankaŭ en Torino la IKU-prelegoj povas esti virtualaj, nome eblos prelegi per Zoom.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo - estas facila fareble per la reta liĝilo: http://uk.esperanto.net/2023

Sabato, Oktobro 22, 2022 - 19:04

Sekve de la du sukcesaj Virtualaj Kongresoj okazintaj en 2020 kaj 2021, ĉi-jare UEA organizas la 3-an Virtualan Kongreson kvartage fine de novembro, inter la datoj 24-27.11.2022: https://vk.esperanto.net. Se tiu ĉi modelo sukcesos, ĝi eventuale fariĝos konstanta aranĝo, suplemente al la UK. Kaj alia novaĵo estas, ke ĝi okazos samtempe kun Retoso 2022 (https://retoso2022.tejo.org/), la reta evento de TEJO.

La 3-a VK havos kiel temon la saman temon de la 107-a Universala Kongreso, okazinta en Montrealo: "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". Unu el la celoj nun okazigi la VK-n pli proksime de la fino de la jaro estas elstare doni al la temo de la UK pluan traktadon dum la jaro. Do la 3-a VK devos havi specialan atenton al indiĝenaj lingvoj, kun prelegoj kaj kursetoj.

Mardo, Oktobro 18, 2022 - 23:48

Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun Kosmo Strategio, invitas ĉiujn interesitojn, kaj aparte reprezentantojn de Landaj kaj Fakaj Asocioj, partopreni en reta informseminario pri la nuntempa eduka sepjara programo Erasmus+, subvenciata de Eŭropa Unio dum la periodo 2021-2027.

Atendante la lanĉon de la programgvidlibro 2023 kaj de la koncernaj limdatoj por forsendi novajn projektproponojn, dum tiu ĉi seminario eblos ricevi enkondukajn informojn pri la rolo kaj la funkciado de la eduka programo Erasmus+, pri la bazaj kaj nepraj antaŭkondiĉoj por partopreno, pri la avantaĝoj kiujn organizaĵoj povas ricevi danke al la partopreno en ĝiaj ĉefaj subkadroj.

La formo de la aranĝo ne estos nur prelegeca kaj statika: oni antaŭvidas ankaŭ interagajn, dinamikajn momentojn, specife strukturitajn por engaĝi la partoprenantojn, respondi iliajn demandojn kaj aŭskulti iliajn spertojn.

Mardo, Oktobro 4, 2022 - 23:51

La 29-an de oktobro 1897 naskiĝis Jakobo Ŝapiro (m. 1941). Okaze de la 127-jariĝo de lia naskiĝo dum la tuta oktobro ni ofertas lian spritan verkon Babiladoj de bonhumora Zamenhofano kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=8220

Paĝoj