UEA
![]() Vendredo, Julio 21, 2023 - 14:16
Partoprenu en la Internacia Arta Vespero (IAV) kaj la Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ)! En ĉi-tiu formularo - http://www.mallonge.net/iav23 - eblas enskribiĝi por kontribui al la Internacia Arta Vespero (IAV) aŭ partopreni en la Internacia Koruso, dum la baldaŭa 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Torino. Post plenigo de la formularo oni kontaktos vin por pli da detaloj, se necese. Internacia Arta Vespero (IAV) Internacia Esperanto-Ĥoro Torino atendas nin kun brilaj eventoj, renkontiĝoj kun samideanoj el la tuta mondo, kaj novaĵoj pri la progreso de Esperanto. Estas granda ŝanco esti parto de tiu ĉi spektakla okazaĵo. Ĝis la revido dum la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino! |
![]() Mardo, Julio 18, 2023 - 17:39
Kiel parto de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La Oratora Konkurso celas evoluigi la Esperantan parolarton inter la junularo. Rajtas partopreni gejunuloj en TEJO-aĝo (ĝis-35-jaraj), kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estas senpaga, sed la kandidatoj devos anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la Komisiono de UEA pri la Oratora Konkurso pere de Marc Giraud - marc.giraud@orange.fr (KN 95). La Oratora Konkurso okazos en ĵaŭdo 3-a de aŭgusto, je 10:45-11:30, en la salono Fighiera-Sikorska La junaj oratoroj povas elekti unu el la jenaj temoj: • Enmigrado en mian nunan loĝlandon lernigis al mi tiujn homajn valorojn: • Mi ŝatas renkonti enmigrantojn kaj interŝanĝi kun ili ĉar… • Kiel en/el-migrado povas plibonigi la mondon kaj disvastigi homajn valorojn? |
![]() Mardo, Junio 20, 2023 - 18:42
Ĉu via scipovo de Esperanto jam estas preskaŭ perfekta? Ĉu vi kuraĝus tion aserti? Ni komunikiĝas, jes, sed ĉu senprobleme en ĉiuj situacioj kaj pri ĉiuj temoj? Kion fari pri tio? Sekvu kurson pri Esperanto kun sperta instruisto por plibonigi vian regon de la lingvo. Tuj poste ekzameniĝu por konstati ke via lingvonivelo vere pliboniĝis! Dum la UK en Torino vi povos prezentiĝi je ĉiuj niveloj de niaj KER-ekzamenoj, inkluzive la novan C2-nivelon. Konstante okazas tra la mondo retaj kursoj kiuj preparas la lernantojn por pli alta ŝtupo de lingvoposedo, kaj aparte atentu en http://edukado.net tiujn kiuj estas specife provizitaj por la KER-ekzamenoj. Vidu ĉe: edukado.net/ekzamenoj/ker/preparkurso. Tiuj, kiuj ne povos ĉeesti la UK, atentu anoncojn pri la retaj ekzamenoj. KER-ekzamenojNiaj Universalaj Kongresoj kutime provizas specifan okazon por ekzameniĝi pri Esperanto. Bazaj informoj por prepariĝo troviĝas per la jenaj ligiloj: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/uk; http://edukado.net/ekzamenoj/ker/priskribo; http://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj/c2 |
![]() Lundo, Junio 19, 2023 - 12:30
• Humphrey Tonkin Alproksimiĝas la 26-a de julio, la Internacia Tago de Esperanto. Necesas plani nun! Kion vi faros okaze de tiu tago? Mi nepre informos miajn neesperantistajn geamikojn, ke temas pri speciala tago en la esperantista kalendaro – la tago kiam en 1887 Zamenhof publikigis etan broŝuron kiu unue prezentis Esperanton al la mondo. Mi ne trudos Esperanton al ili, kvazaŭ ĝi prezentas solvon de ĉiuj mondaj problemoj, sed mi ja mencios kelkajn lastatempajn evoluojn. Ekzemple: eble la fakton, ke venontjare ni kongresos en Afriko, kie Esperanto iom post iom akumulas siajn subtenantojn kaj utiligantojn. Aŭ eble la fakton, ke miloj da homoj utiligas Esperanton en sociaj medioj; aŭ kantas per la lingvo, eĉ en internaciaj korusoj; aŭ legas en la lingvo; aŭ instruas ĝin al aliaj homoj. Mi sendos al ili ligojn al prezentoj eble interesaj al ili, ĉe jutubo ekzemple. Inter miaj amikoj estos espereble unu-du lokaj politikistoj, aŭ instruistoj, aŭ homoj kiuj internacie vojaĝas. |
![]() Dimanĉo, Junio 18, 2023 - 12:17
La 12-an de junio 2023, la Komitato de Neregistaraj Organizoj (NROj) pri Lingvoj, tema komitato de la Konferenco de NROj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (konata kiel CoNGO) kaj la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, fakula reto de esploristoj kiuj specialiĝas pri multlingvismo, kune kun la Konstantaj Misioj de Andoro, Burundo, Ekvatora Gvineo, Ĝibutio, Hispanio kaj Kanado, kaj la Konstanta Observa Misio de la Frankofonio (francparolantaj landoj), kunvokis specialan kunvenon kun gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj pri la temo Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo. La kunsido mem estis multlingva, kun simultana interpretado en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). Krome, Universala Esperanto-Asocio kunordigis provizon de interpretado en Esperanto, fare de la teamo Duncan Charters, István Ertl, Edmund Grimley Evans, kaj Adrian Tanner. La Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj, kies prezidanto kaj vicprezidanto estas respektive la reprezentantoj de UEA al Unuiĝintaj Nacioj prof. Francis Hult kaj prof. Humphrey Tonkin, estis la ĉeforganizanto de la kunveno. Prof. Hult rolis kiel kunordiganto kaj gvidanto. |
![]() Merkredo, Majo 10, 2023 - 21:25
Kiam en la jaro 1994 UN festis Internacian Jaron de la Familio, nia Asocio ludis signifan rolon, organizante konferencon en Graz, Aŭstrio, parte financitan de UN, pri internaciaj familioj. Sekvis ĝin, en Maribor, Slovenio, renkontiĝo de Esperanto-parolantaj familioj. |
![]() Vendredo, Aprilo 21, 2023 - 11:25
La enhavlisto de la maja numero: 99 | Artefarita intelekto, neŭroretoj kaj Esperanto |
![]() Merkredo, Aprilo 12, 2023 - 20:41
“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. En 2022 ĝia regularo estis reviziita kaj nun la programo funkcias sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA (AK) kun fokuso al Esperanto-projektoj en Afriko. Kadre de la programo la AK de UEA anoncas konkurson pri subvenciotaj projektoj en la kontinento. Interesatoj partopreni devas koni la regularon kaj preferinde uzi la konkursan petilon, elŝuteblan en PDF-formato aŭ rekte plenigeblan komputile (http://mallonge.net/Ni-Semas-Reta-Petilo). La subvencipetoj povas temi pri: Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; trejnseminarioj por instruistoj; ekzamenpreparoj kaj ekzamenoj; aperigado de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj adaptitaj al afrikaj bezonoj (afriklingvaj kaj afrikec-enhavaj); kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; financado por sendo de skrib- kaj lern-materialoj por lernantoj; informa agado en superaj lernomedioj ktp. |
![]() Dimanĉo, Marto 26, 2023 - 19:13
La 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kune kun la ligita Scienca Kafejo (SK) okazontaj dum la UK en Torino ofertos pli ol 20 prelegojn, preskaŭ same kiel la rekorda IKU en Lillo. Kiel en Montrealo, ankaŭ la IKU- kaj SK-prelegoj en Torino estos hibridaj kaj registritaj. Post pluraj magraj jaroj pro la pandemio, la ĉi-jara rikolto de la Internacia Kongresa Universitato denove superis dudekon da altkvalitaj proponoj, el kiuj la 5-persona IKU-komisiono (Sabine Fiedler, Jingen Wen, Hans Michael Maitzen, Jose Antonio Vergara kaj Amri Wandel) rekomendis naŭ por IKU (el ili 3 AIS-kursoj) kaj dek por Scienca Kafejo. La Estraro de UEA aprobis la proponon kaj tiuokaze akceptis sesan membron en la IKU-komisiono: prof. Grant Goodall, lingvisto en la universitato de Kalifornio en San Diego, Usono. Li anstataŭos Humphrey Tonkin kiu finis sian multjaran deĵoron en la IKU-komisiono antaŭ kelkaj jaroj. |
![]() Sabato, Marto 4, 2023 - 18:12
La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) revenas kun la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj. La tria eldono de la konkurso estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Krom la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj, du novaĵoj atendas la partoprenantojn en la ĉi jara Interkultura Novelo-Konkurso: nun eblas konkursi per ses lingvoj kaj estas dek monpremioj por gajni. Krom Esperanto, la itala, la rusa kaj la ukraina kiuj estis akceptitaj en la dua eldono, aldoniĝas ĉi-jare la kataluna kaj la persa. Tamen tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas. Noveloj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 2000 vortojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado, ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo. Konkursi eblas per du noveloj. |