UEA
|
Ĵaŭdo, Augusto 8, 2024 - 13:21
Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 75-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la BK-ceremonion en la 109-a Universala Kongreso de Esperanto Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de Francisco Javier Moleón, plurfoje premiita en la BK, kiu voĉlegis la mikronovelon gajnintan la unuan premion – premion Paula Adúriz – “Enamiĝinto”, de Jorge Rafael Nogueras. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández (kiu registris videon). Okaze de la 75-a eldono de la BK estis ricevitaj entute 110 verkaĵoj. La agnoskoj estis: BRANĈO POEZIO Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu. |
|
Lundo, Julio 29, 2024 - 18:26
Rezervu la daton! La 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2024 (de ĵaŭdo al dimanĉo). La VK estas organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo. Kaj gvidas la laborojn la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. Aliĝilo por la VK devos aperi maksimume ĝis septembro: ĝi alireblos per https://vk.esperanto.net. La 5-a VK estos senpaga por aktualaj individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 11-a de novembro 2024. Tial ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al UEA (aŭ TEJO) por 2024, bonvenas anticipi tion fari per https://uea.org/alighoj/alighilo. |
|
Mardo, Julio 9, 2024 - 08:57
La svahila (aŭ sŭahila, aŭ simple suahila) estas la plej parolata lingvo ne nur en Aruŝo kaj pli ĝenerale en Tanzanio, kie okazos la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), sed ankaŭ en granda parto de Orient-Afriko. Oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj Ruando, ĝi estas vaste parolata krome en Demokratia Respubliko Kongo – kaj depost 2004 ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Afrika Unio. En Tanzanio ekzistas pli ol cent lokaj lingvoj, sed la svahila ludas unuigan rolon kaj estas oficiala lingvo ankaŭ de Orient-Afrika Komunumo kaj de la Komunumo por Evoluigo de la Sudo de Afriko. Kun pli ol 230 milionoj da parolantoj, ĝi estas unu el la dek plej parolataj lingvoj en la mondo. Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko solenas mondajn tagojn de kelkaj lingvoj, unuavice la ses oficialaj lingvoj de UN kaj Unesko, sed ankaŭ kelkaj pliaj: en 2021, Unesko proklamis la 7-an de julio Monda Tago de la lingvo “Kiswahili”. La prefikso ki- estas gramatika prefikso uzata (en la svahila lingvo) por ĉiuj nomoj de lingvoj. La 7-a de julio estis elektita memore al la dato, kiam en 1954 la partio de la unua prezidento de Tanzanio akceptis la svahilan kiel unuigan lingvon de la bataloj por sendependeco. |
|
Ĵaŭdo, Julio 4, 2024 - 14:46
La kongresa temo estas “Virinoj: leviloj de daŭrigebla disvolviĝado”. Tiu ĉi temo fokusiĝos al la potencigo de virinoj. Ĝi emfazas la fakton, ke investado en la subteno kaj trejnado de virinoj estas disvolviĝa levilo por landoj kaj kontinentoj. Estas planataj multaj aktivaĵoj, inter ili prelegoj, kundivido de spertoj, artaj atelieroj, instruado de Esperanto kaj komunaj vizitoj. |
|
Mardo, Majo 14, 2024 - 20:37
Ĉar familioj konsistigas la fundamenton de socio kaj provizas ekonomie kaj emocie la venontan generacion, famili-celaj politikoj necesas, precipe por la plej vundeblaj. Politikoj devas rekoni familian strukturon kaj aliajn trajtojn, kaj subteni kaj plibonigi la materialan, interrilatan kaj subjektivan bonfarton de familioj. |
|
Sabato, Marto 23, 2024 - 17:16
Oni povas diri, ke la UK okazos en Ĉeĥio efektive la unuan fojon! Antaŭe dufoje ĝi okazis en Prago (1921 kaj 1996), sed tiam estante la urbo ankoraŭ ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio. La gastiga urbo de 2024 tamen estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono. La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj. |
|
Merkredo, Marto 20, 2024 - 22:41
Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto troviĝas en ĉiuj partoj de la mondo, inter homoj apartenantaj al multaj popoloj, kulturoj kaj vivmanieroj. Ili estimas la komunajn trajtojn kiuj ebligas la komunan vivadon sur nia planedo kaj ili montras tiun ligitecon per la uzado de aldona, internacia lingvo por ĉiuj homoj. Ili uzas Esperanton ankaŭ por esplori la riĉecon de la diversaj kulturoj de la mondo. Okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio la 21-an de marto 2024, la parolantoj de Esperanto, solidare kun Unuiĝintaj Nacioj, atentigas, ke klopodoj disdividi la homojn laŭ ekskludaj, nesciencaj kaj falsaj kategorioj konsistigas la radikojn de militoj kaj aliaj formoj de maljusto: tiuj klopodoj semas miskomprenojn, suspektojn kaj perfortojn. Ni asertu kaj reasertu, ke ĉiu doktrino de rasa supereco kaj malsupereco estas science falsa, morale kondamnenda, socie maljusta kaj danĝera, kaj devas esti malakceptata. |
|
Mardo, Marto 19, 2024 - 12:11
Ethiopian Airlines fariĝis sponsoro kaj la oficiala flugkompanio de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Kadre de tiu partnereco la flugkompanio proponas 15%-an rabaton ĉu por komerca ĉu por ekonomia klasa tarifo por ĉiuj kongresanoj flugontaj de iu ajn flughaveno (kie funkcias Ethiopian Airlines) al la flughaveno Kilimanĝaro (JRO) en Tanzanio (la rabato ne validas por tarifoj eventuale jam rabatitaj). Por ĝui tiun rabaton oni devas aĉeti siajn biletojn per la jena ligilo (eblas aĉeti kaj unudirektajn kaj irrevenajn flugojn): https://www.ethiopianairlines.com/aa/event?Key=Esperanto-Universal-Kongress UEA kuraĝigas ĉiujn interesatojn pri la 109-a UK veni al Aruŝo pere de tiu partnereco. La rekomendata dato por alveno en Aruŝon dependas, ĉu oni intencas partopreni aŭ ne en unu el la antaŭkongresaj ekskursoj (AK). Por la 109-a UK estos tri eblecoj: AK1 (Naciaj Parkoj: Serengeti kaj Ngorongoro), AK2 (Tri naciaj parkoj – Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire – plus vizito al la triboj hadzoj kaj datogoj) kaj AK3 (Tri naciaj parkoj en tri tagoj: Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire). AK1 kaj AK2 komenciĝos la 30-an de julio; AK3, la 31-an de julio. Ĉiuj AK komenciĝos en Aruŝo, tial nepre necesas alveni en Aruŝon minimume la antaŭan tagon. Ĉiuj AK finiĝas ankaŭ en Aruŝo, la 2-an de aŭgusto, vendredon vespere, necesante almendi tranokton en la urbo en tiu tago (eblos mendi tiun kaj aliajn ekstrajn tranoktojn pere de la baldaŭ aperonta UK-mendilo). |
|
Lundo, Februaro 12, 2024 - 10:15
Edukado.net kun subteno de UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kaj redaktoro de Edukado.net. Por la okazigo de provekzamenoj en 2024 la projekto bezonos plian investon de 2000 EUR. UEA pretas donaci sumon ĝis 1000 EUR, aldonante 1 EUR post ĉiu donacita 1 EUR. Vi povas subteni tiun programon per donaco al la konto Eduko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko. Detaloj pri la projekto La ekzamenpaĝo por retaj ekzamenoj kaj arkivitaj ekzamentestoj jam funkcias kaj estis elprovita dum retaj ekzamenoj en 2023: https://interaga.edukado.net. La planataj novaj paŝoj por 2024 estas: • kreado de sekcio por libere alireblaj unuopaj interagaj ekzercoj kaj taskoj; |
|
Dimanĉo, Februaro 4, 2024 - 15:39
|

La Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) organizas la 2-an Afrikan Kongreson de Virinoj (AKVo), kiu okazos de la 30-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio, tuj antaŭ la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). La 2-a AKVo okazos danke al subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).


Okaze de la 125-a datreveno (la 3-an de februaro) de la naskiĝo de la ĉina verkisto Shu Qingchun (Lao She), dum la tuta monato februaro ni ofertas lian romanegon