UEA
![]() Vendredo, Oktobro 28, 2022 - 22:37
La Oratora Konkurso okazos la 25-an de novembro je la 15:00 (UTC). La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo (malpli ol 36 jarojn), kiuj aliĝis al la 3-a VK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkursa sesio al la Komisiono de UEA pri Oratora Konkurso pere de la membroj Marc Giraud Partoprenantoj devas elekti unu el la jenaj temoj: Kiam indiĝena lingvo mortas... |
![]() Lundo, Oktobro 24, 2022 - 21:58
Kadre de la 108-a UK en Torino okazos la 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario .amri@huji.ac.il plej laste la 31-an de januaro 2023. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto.Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Kiel en Montrealo, ankaŭ en Torino la IKU-prelegoj povas esti virtualaj, nome eblos prelegi per Zoom. La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo - estas facila fareble per la reta liĝilo: http://uk.esperanto.net/2023 |
![]() Sabato, Oktobro 22, 2022 - 19:04
La 3-a VK havos kiel temon la saman temon de la 107-a Universala Kongreso, okazinta en Montrealo: "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". Unu el la celoj nun okazigi la VK-n pli proksime de la fino de la jaro estas elstare doni al la temo de la UK pluan traktadon dum la jaro. Do la 3-a VK devos havi specialan atenton al indiĝenaj lingvoj, kun prelegoj kaj kursetoj. |
![]() Mardo, Oktobro 18, 2022 - 23:48
Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun Kosmo Strategio, invitas ĉiujn interesitojn, kaj aparte reprezentantojn de Landaj kaj Fakaj Asocioj, partopreni en reta informseminario pri la nuntempa eduka sepjara programo Erasmus+, subvenciata de Eŭropa Unio dum la periodo 2021-2027. Atendante la lanĉon de la programgvidlibro 2023 kaj de la koncernaj limdatoj por forsendi novajn projektproponojn, dum tiu ĉi seminario eblos ricevi enkondukajn informojn pri la rolo kaj la funkciado de la eduka programo Erasmus+, pri la bazaj kaj nepraj antaŭkondiĉoj por partopreno, pri la avantaĝoj kiujn organizaĵoj povas ricevi danke al la partopreno en ĝiaj ĉefaj subkadroj. La formo de la aranĝo ne estos nur prelegeca kaj statika: oni antaŭvidas ankaŭ interagajn, dinamikajn momentojn, specife strukturitajn por engaĝi la partoprenantojn, respondi iliajn demandojn kaj aŭskulti iliajn spertojn. |
![]() Mardo, Oktobro 4, 2022 - 23:51
|
![]() Mardo, Septembro 27, 2022 - 20:42
Kiel esenca perilo de ideoj, tradukado estas, super ĉio, rimedo por aliri la alion, la malsamon, kaj kultivi diversecon surbaze de kompreno. En multlingva mondo ni bezonas tradukadon por trakti diferencojn kaj malkovri la unikajn mondrigardojn ligitajn al malsamaj lingvoj kaj popoloj. Per tradukado ni povas antaŭenigi malfermitecon por paco kaj konfido, kontraŭ maljusteco, maltoleremo kaj cenzuro. Per tradukado ni kreas la rimedojn por tutmonda dialogo. Sed ofte tradukado kaj interpretado okazas en situacioj de granda danĝero: ni urĝe bezonas internaciajn interkonsentojn por ankoraŭ pli forte garantii la sekurecon kaj esprimliberecon de interpretistoj kaj tradukistoj. |
![]() Vendredo, Septembro 16, 2022 - 14:25
La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti civilulojn, kaj kunlabori por la ĝenerala bonfarto de la homaro. Inter multaj iniciatoj, ni kune kun Unuiĝintaj Nacioj alvokas al tutmonda batalhalto. Estas tempo por komuna klopodo por repacigo, novaj vojoj al diplomatio, kaj novaj ŝancoj por helpi la plej vundeblajn. Universala Esperanto-Asocio daŭre kaj insiste laboras por paco. La internacia lingvo Esperanto estas parolata tra la tuta mondo, kreante amikecon kaj komprenemon inter homoj el diversaj sociaj sistemoj kaj ofte el konfliktantaj landoj. Ni kunlaboras kun civilsociaj organizoj kiuj celas pacon. Niaj landaj asocioj, niaj lokaj kaj rete bazitaj grupoj, niaj profesiaj organizoj aranĝas specialajn programojn kaj interparolojn kiuj celas pacon – ekzemple la Internacia Esperanto-Koruso, kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo, kiu ĉi-jare kantos en la festado de la Internacia Tago de Paco organizita de la Eŭska Registaro en oficiala partnereco kun Unesko en Tolosa. |
![]() Ĵaŭdo, Septembro 8, 2022 - 00:41
|
![]() Lundo, Septembro 5, 2022 - 21:31
Duolingo havas eblecon, kiun malmulte da homoj konas: la retajn kunvenojn. Se vi lernas Esperanton per Duolingo kaj volas plibonigi vian kapablon paroli en la lingvo, profitu de tiu ĉi nova agado de UEA kaj TEJO: ni okazigos paroligajn renkontiĝojn per la sistemo de Duolingo, en kiuj vi povos partopreni ĉiusemajne kaj babili pri malsamaj temoj kun aliaj Esperantistoj el diversaj landoj. Se vi bone parolas Esperanton, sin proponu por helpi kungvidi la babilkunsidojn en Duolingo. La paroligaj kunsidoj daŭros 30 minutojn kaj okazos per Zoom. Vi povas kontroli la eblecojn ĉe http://classes.duolingo.com. La nomo de niaj kunvenoj estas "Babilu kun amikemaj esperantistoj" kaj dum 10 sinsekvaj semajnoj estas planataj kunvenoj, kiuj komenciĝos la 12-an de septembro. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tia sesio, ricevas 250 poentojn per la sistemo de Duolingo! Aldone estas diversaj aliaj kunvenoj por lernantoj de Esperanto, kiel la lecionoj pri gramatiko gvidataj de Anna Lowenstein nome de la Londona Esperanto-klubo (tiuj okazas en la angla) kaj multaj aliaj. La lecionoj de la klubo ligiĝas al alia grava agado lanĉita ankaŭ ĉi-monate: la retaj Esperanto-kursoj por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1): http://londonaesperantoklubo.com/Online EsperantoCourses.html. |
![]() Dimanĉo, Septembro 4, 2022 - 12:34
En la lasta semajnfino de novembro la KER-Ekzamena Centro de UEA kunlabore kun Edukado.net okazigos la 10-an Tutmondan Ekzamentagon pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ĉiuj aliaj estis sukcesaj aranĝoj, kiuj signife kontribuis al tio, ke ĝis nun jam 2558 atestiloj estas disdonitaj al la sukcesintoj, kiuj devenas el 81 landoj: http://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj. La ekzamenoj povos okazi en via urbo, ekz-e en klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponeblaj ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj. La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj. La ekzamenoj estos je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2. La KER-Ekzamena Centro de UEA proponas kaj skribajn kaj parolajn ekzamenojn, sed lokoj, kie ankoraŭ ne estis KER-ekzameno, eble unue okazigu nur skribajn partojn, por kiuj ne necesas teknikaĵoj, kiel ekz-e retkonekto. Sciu, ke en la sama tempo eblos trapasi ankaŭ rete ekzamenon, sed nur je C2-nivelo. |