UEA
![]() Merkredo, Augusto 24, 2022 - 16:42
Post la disponigo de diversaj ciferecigitaj historiaj numeroj de la revuo Esperanto en UEA.org, ĉiuj historiaj numeroj de Kontakto, do ekde la jaro 1963, kaj aldone de TEJO Tutmonde (1983-2010) estas nun senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA. Ĉi tiu donaco al la Esperanta komunumo ŝuldiĝas al la kunlaboro por ciferecigo de la historiaj numeroj fare de TEJO-volontuloj en la Centra Oficejo kaj de la laborgrupo, kiu nuntempe dediĉas sin al verkado de libro pri la historio de la esperantista junulara movado. Pri tiu projekto oni povos legi en Kontakto mem, aŭ spekti videon pri ĝi en la jutubkanalo de TEJO. |
![]() Lundo, Augusto 15, 2022 - 20:15
La 746 partoprenantoj - el 57 landoj - de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, traktis la kadran temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.” Per teritoria agnosko en la malferma ceremonio de la Kongreso, ni esprimis nian profundan dankon al la diversaj indiĝenaj nacioj, unuavice la ganjenka popolo (Kanien’kehá:ka, Mohawk), kiuj neniam cedis siajn rajtojn je tiu teritorio, kie ni kunvenis. Per prelegoj, filmoj, diskutrondoj, kaj ankaŭ lingvokurso pri la aniŝinabeka, ni lernis pri la granda diverseco de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj en Nord-Ameriko kaj tutmonde. Ni konstatis, ke indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj kaj biologia diverseco, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Ni krome aŭdis kiel, malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj. |
![]() Dimanĉo, Augusto 14, 2022 - 21:24
La 108-a UK okazos sub la temo “Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj” kaj la reĝisoro de la kongresa temo estos Thomas Bormann. |
![]() Merkredo, Augusto 10, 2022 - 19:11
Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj. La lingvo estas unu el la ŝlosilaj rimedoj, per kiuj indiĝenaj popoloj strukturas siajn kulturojn, sciojn, valorojn kaj vivmanierojn. Lingvoj estas esencaj por konservado, evoluigo kaj diskonigo de indiĝenaj tradiciaj scioj. Pro tio, ni forte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032). La Jardeko estas temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, nun okazanta en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022), kie oni diskutas pri la rilatoj inter lingvo, vivmaniero, ekologia scio, indiĝenaj rajtoj kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo. |
![]() Mardo, Augusto 9, 2022 - 13:31
Mardon la 9-an de aŭgusto 2022 je 17:00 okazos vive elsendata koncerto kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La koncerto estos plia hibrida programero de la UK, aldone al jam menciitaj programeroj (IKU, Scienca Kafejo, Faka Forumo, Scienca Forumo, komitataj kunsidoj kaj forumoj, Esperantologia Konferenco https://uea.org/gk/1052) La kebekia pianisto Stefano (Étienne Laflamme) kaj la rusa soprana kantistino Kristina Miroshkina renkontiĝis kiam ili samtempe studis ĉe la Muzika Akademio Gnessin’, en Moskvo. Ĉi-kongrese, ili ludos barokan muzikon de Händel, post-romantikan rusan muzikon kaj ĵazecan muzikon de la 20-a jarcento. La programo inkluzivas pecojn tradukitajn en Esperanto, kaj ankaŭ originalan Esperantan musikon komponitan en la 2021-a jaro de la usona komponisto David Gaines. Informojn pri la koncerto legu en https://www.facebook.com/events/1198948910896564?ref=newsfeed |
![]() Mardo, Augusto 9, 2022 - 02:34
En Montrealo okazis la disdono de premioj. |
![]() Lundo, Augusto 8, 2022 - 22:16
La tuta scienca programo estas hibrida, do oni povas ankaŭ defore sekvi la sciencajn parton de la kongreso per Zoom. La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca Kafejo estos vive elsendataj, same kiel la komitataj kunsidoj de UEA. Laŭplane la prelegoj ankaŭ estos registrataj. Detala programo de IKU troviĝas en la kongresa libro http://uea.org/kongresoj/UK/2022. |
![]() Lundo, Augusto 1, 2022 - 15:29
|
![]() Sabato, Julio 30, 2022 - 16:30
La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas malhelpi konfliktojn per alfronto de iliaj kaŭzaj radikoj.” La Internacia Tago de Amikeco memorigas nin, kiel grave estas, ke ni forte laboru por kultivi amikecon je tutmonda skalo – por engaĝi la problemojn kiujn la mondo frontas kaj kapti okazojn kiuj povas plibonigi la staton de la terglobo kaj ĉiuj ĝiaj enloĝantoj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas ol konflikto, ke rekoni la bonon en aliaj plibonas ol batalado pri la malbono, kaj ke veraj internaciaj harmonio kaj kunlaboro postulas fidon. Estas feliĉa koincido, ke la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago okazas ene de kelkaj tagoj unu de la alia. |
![]() Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas. Gazetara Komuniko 1048
Merkredo, Julio 20, 2022 - 20:12
En 2022 la Kongresa Fako de UEA, nuntempe ĉefreprezentata de la triopo Dorota Rodzianko, Sonja Zaretskaia kaj Petro Baláž, proponas du novaĵojn. Post pretigo de la presata Kongresa Libro (al kiu enorme kontribuis la Loka Kongresa Komitato/LKK, la Estraro de UEA kaj aliaj kolegoj – ne nur en UEA, sed ankaŭ en E@I), la Kongresa Fako preparis por ni ankaŭ la ciferecan Kongresan Libron, ekskluzivan version publike konsulteblan en 2 formatoj (kiel PDF, por elŝuto, kaj rete, por foliumo) ĉe http://uea.org/kongresoj/UK. |