UEA
|
Merkredo, Decembro 15, 2021 - 19:30
|
|
Lundo, Decembro 13, 2021 - 21:13
La mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la aliaj. |
|
Merkredo, Decembro 8, 2021 - 21:36
Kiam Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion en 1908, homaj rajtoj formis parton de la internaciista tagordo de la Asocio ekde la komenco: Hodler forte kredis je toleremo, egaleco (inkluzive de genra egaleco) kaj pacaj rilatoj inter nacioj. Li konsideris Esperanton ilo por realigi tiujn idealojn. Respekto de homaj rajtoj estis formale inkluzivita en la bazajn principojn de Universala Esperanto-Asocio kiam, en sia unua kongreso post la Dua Mondmilito, en Berno en julio-aŭgusto 1947, ĝi aprobis rezolucion kiu deklaris, ke respekto de homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por la laboro de la Asocio. Sekve, unu jaron poste, ĝi entuziasme bonvenigis la novaĵon, ke akceptiĝis la Universala Deklaracio. |
|
Merkredo, Decembro 8, 2021 - 01:22
Kunordigas la voĉlegadon Luis Obando. Afable fotis Ron Lach. |
|
Ĵaŭdo, Decembro 2, 2021 - 23:43
|
|
Mardo, Novembro 30, 2021 - 23:50
|
|
Vendredo, Novembro 26, 2021 - 20:44
Ĵus finiĝis en Parmo (Italio) la unua projekta kunsido de VERDEN, nova projekto financata de Eŭropa Unio (EU) kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio. Daŭripoveco estas grava temo en la nuntempa socio, kiun UEA jam plurfoje traktis, ekzemple kadre de Universalaj Kongresoj (UK) kaj fakaj eventoj. La Asocio kunordigis la pretigadon de la faka Gvidlibro pri la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA kaj elŝutebla el la retejo de la laborgrupo Esperanto por UN. En 2019 UEA ankaŭ starigis novan fondaĵon, Klimato, por kompensi karbon-emision p! ro la oka zigo de UK-oj (http://uea.org/alighoj/donacoj/co2). La projekto VERDEN okazas kunlabore kun Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), faka asocio aliĝinta al UEA, kaj Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI), faka sekcio de TEJO, kun la subteno de Parma Esperanto-Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi fokusiĝas pri internacia kunlaboro pri daŭripoveco kaj transporto. |
|
Merkredo, Novembro 24, 2021 - 15:09
|
|
Mardo, Novembro 16, 2021 - 22:38
|
|
Lundo, Novembro 15, 2021 - 23:18
Ĉiu infano rajtas ĝui bazajn servojn kaj profiti okazojn por sia plena disvolviĝo. Protektado kaj zorgo de infanoj estas universala bazo por paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo. Frue, en 1954, estis deklarita la Monda Infana Tago. Poste, en 1959, la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la Deklaracion pri la Rajtoj de Infanoj, kaj, en 1989, la Konvencion pri la Rajtoj de Infanoj. Tiuj dokumentoj proponas al ĉiuj ŝtatoj gvidliniojn, por ke infanoj estu unua zorgo. |

Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.
Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.




