Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2021. Gazetara Komuniko 999

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.

Kiam Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion en 1908, homaj rajtoj formis parton de la internaciista tagordo de la Asocio ekde la komenco: Hodler forte kredis je toleremo, egaleco (inkluzive de genra egaleco) kaj pacaj rilatoj inter nacioj. Li konsideris Esperanton ilo por realigi tiujn idealojn.

Respekto de homaj rajtoj estis formale inkluzivita en la bazajn principojn de Universala Esperanto-Asocio kiam, en sia unua kongreso post la Dua Mondmilito, en Berno en julio-aŭgusto 1947, ĝi aprobis rezolucion kiu deklaris, ke respekto de homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por la laboro de la Asocio. Sekve, unu jaron poste, ĝi entuziasme bonvenigis la novaĵon, ke akceptiĝis la Universala Deklaracio.

Respekto de homaj rajtoj daŭras kiel fundamenta kondiĉo de la laboro de UEA. La Asocio favore notas la atenton al homaj rajtoj en la lastatempa plano por la estonteco, Our Common Agenda (Nia Komuna Tagordo), de Ĝenerala Sekretario António Guterres, kiu alvokas al “renovigita socia kontrakto ankrita en homaj rajtoj.” Laŭ la sama spirito la Ĝenerala Sekretario deklaras, ke “homoj deziras esti aŭdataj kaj partopreni en decidoj, kiuj koncernas ilin.” Ili povas utiligi la rajton esti aŭdata nur se Unuiĝintaj Nacioj aŭskultos en iliaj lingvoj, kaj nur se UN esploros ĉiujn lingvajn rimedojn, inkluzive de la Internacia Lingvo, en la serĉado de aŭtentika kaj substanca dudirekta komunikado.

Tro multa tutmonda komunikado venas de supre suben. Ni devas, en la spirito de Hector Hodler kaj de la hodiaŭa movado por Esperanto, respekti tiun parton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu postulas lingvan egalecon. La Esperanto-movado, modelo de internacia civila socio, estas ligita al neniu registaro, subigita al la politika tagordo de neniu lando, kaj kovras la tutan mondon, kun parolantoj en la plejparto de la landoj de la mondo. Nia Asocio daŭrigos sian kunlaboron kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun ĉiuj homoj de bona volo por krei tiun etoson de konfido kaj de respekto por homaj rajtoj, kiun la tuta mondo tiel forte deziras kaj bezonas.

El la Gazetaraj Komunikoj