Gazetara Komuniko 997. Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA


Kiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de Esperanto aŭ Kontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto. La mesaĝo dissendiĝis la 22-an de novembro 2021 je ĉ. 20h40 UTC, kun la titolo: Ekskluziva koncerto donace al UEA-membroj. Se iu ne ricevis ĝin, tiu kontrolu en spamujo aŭ kontaktu la 1-an Vicprezidanton de UEA, Fernando Maia Jr., per kontaktinformo ĉe Universala Esperanto-Asocio: http://uea.org/asocio/estraro. Se iu havas dubon pri kiu retadreso estas registrita ĉe UEA, tiu kontrolu http://uea.org/via.

La koncerto ankaŭ estas speciala oferto de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), aŭspiciata de UEA, kaj de la 107-a UK. Yves Desrosiers estas prestiĝe premiita muzikisto de Kanado. Li komencis lerni Esperanton en decembro 2020 kaj jam en marto 2021 li lanĉis per virtuala koncerto sian albumon Nokta ŝoforo. Originale kaj la albumo kaj la muzikaĵoj havus titolojn en la angla, sed Yves decidis por sia internacia laboro ekuzi Esperanton. Tiel ne nur la albumtitolo estas en Esperanto, sed same ĉiuj muzikaĵoj en la albumo nomiĝas laŭ titolo en Esperanto, kaj la lasta muzikaĵo estas mem kanto en Esperanto. Post la albuma lanĉkoncerto Yves estis prezentita kaj intervjuita por la revuo Kontakto, sur kies kovrilo li aperis: uea.org/revuoj/kontakto. La titolo de la intervjuo estas "Kuraĝa gesto". Tiu, kiu interesiĝas legi kaj ankoraŭ ne abonas Kontakton, povas tion fari rapide kaj simple per http://uea.org/alighoj/abonilo.

En la 28-a de novembro je 19h00 UTC okazos renkontiĝo kun Yves. La evento estos dulingva (Esperanto kaj franca): http://eventaservo.org/e/yvesdesrosiers21. Yves mem akceptos interesatojn por babili pri sia koncerto, muziko, arto, Kanado kaj Esperanto. Nepre venu partopreni. Registriĝu sur la paĝo de la evento ĉe EventaServo.org por ricevi memorigon.

Se vi ankoraŭ ne faris, konsideru: (1) realiĝi al UEA por 2022: http://uea.org/alighoj/alighilo; (2) aliĝi al la 107-a UK: http://uea.org/kongresoj/alighilo; (3) reaboni la revuojn Esperanto kaj Kontakto: http://uea.org/alighoj/abonilo; (4) donaci al unu el niaj fondaĵoj: http://uea.org/alighoj/donacoj. Tio subtenas la agadon de UEA, kiu finfine estas la komuna agado de ni ĉiuj.

La koncerto spekteblos ĝis la 19-a de junio 2022 kaj ankaŭ estas parto de la reta agado de UEA kaj de la reinaŭguro de la konto de UEA ĉe la filmservo Vimeo.

El la Gazetaraj Komunikoj