UEA
![]() Mardo, Julio 6, 2021 - 00:51
Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj Angla, Ĉina, Portugala, Rusa, Romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la “Internacian Tagon de Esperanto”. Por sukcesigi la kampanjon ni devas unue konvinki Membrajn Ŝtatojn (kies instancoj kutime estas Unesko-komisionoj/oficejoj en la landoj) iniciati la proponon al Unesko; persvadi kiel eble plej multajn Membrajn Ŝtatojn esprimi sian apogon en la voĉdonado. Dum la enketa kaj prepara tempo, en kiu UEA rekte rilatis kun asocioj kaj aktivuloj, 26 landaj asocioj aŭ aktivuloj (en Angolo, Aŭstralio, Benino, Brazilo, Bulgario, Burundo, Ĉinio, Danio, DR Kongo, Germanio, Irano, Hispanio, Kroatio, Litovio, Nederlando, Nepalo, Pollando, Portugalio, Rusio, Senegalo, Slovakio, Sud-Afiko, Taĝikio, Tansanio, Venezuelo kaj Vjetnamio) anoncis sian partoprenon en la kampanjo. El ili tri asocioj jam sendis proponajn dokumentojn al la instanco kaj aliaj du asocioj jam kontaktis sian nacian Unesko-Komisionon. |
![]() Lundo, Julio 5, 2021 - 14:57
La partoprenontoj montros al la cetera mondo kiel ili festas per manĝado de tipe lokaj aŭ festenaj pladoj en hejma etoso kaj ankaŭ kiel la manĝaĵoj estis preparitaj. La tutmondeco de la partoprenantaro en la Virtuala Kongreso donos la ŝancon sperti plej diversajn manĝaĵojn kaj manĝokutimojn. Ankaŭ ĉar en diversaj mondopartoj estos malsama horo, kelkaj matenmanĝos dum aliaj vespermanĝos kaj tio estas tute konvene, ĉar la tuta virtuala bankedo estos pli bunta kaj interesa. |
![]() Dimanĉo, Julio 4, 2021 - 14:50
|
![]() Sabato, Julio 3, 2021 - 20:31
La Oratora Konkurso okazos laŭ du sesioj: • funela sesio (malferma al ĉiuj partoprenantoj): ĝi okazos vendredon, la 16-an de julio, 13:00-17:00 UTC. |
![]() Ĵaŭdo, Julio 1, 2021 - 18:58
|
![]() Merkredo, Junio 30, 2021 - 21:33
|
![]() Mardo, Junio 29, 2021 - 23:06
Helpu nin kolekti 3500€ por realigi Esperantan agadon fine de julio 2021, dum la junulara festivalo Polandrock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran jaron UEA subtenas la agadon. Al ĉiu 1 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de 3500€, almenaŭ. Ekde 2017 Universala Esperanto-Asocio subtenas, alvokas mondonacojn kaj helpas financi la projekton de Multkultura Vilaĝo Esperanto. Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado" (http://uea.org/alighoj/donacoj/informado), aldonante kiel komenton: "por Polandrock". Alternative eblas donaci per jena Paypal-ligilo. |
![]() Lundo, Junio 28, 2021 - 22:51
La retkurson "#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj" eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso. Ĝia disponigo al la Esperanto-komunumo estas strategie al UEA cele al kapabligo de esperantistoj, pro kio la Estraro de UEA decidis aŭspicii ĝin. Parolarto estas aparte proksima de la lingva afero kaj estas studkampo speciale ligita al la historio de la Asocio, ĉar pri ĝi okupiĝis ekzemple prezidantoj de UEA kiel Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin kaj Duncan Charters. |
![]() Sabato, Junio 26, 2021 - 21:20
La Simpoziojn organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo kunlabore kun diversaj lokaj partneroj kaj subvenciate de Esperantic Studies Foundation. Ĉi-jare ni ĝojas pro nia partnereco kun la Fako pri Aplikataj Sociaj kaj Politikaj Sciencoj ĉe la Universitato de Ulstero por esplori temon tre gravan en la kuntekstoj nord-irlanda, eŭropa kaj internacia: “Lingvoj, konfliktoj kaj sekureco”. |
![]() Ĵaŭdo, Junio 24, 2021 - 20:29
Sendita al EKOSOK, al la Departamento de UN pri Tutmonda Komunikado (UNDGC) kaj al la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO). Lastatempa komuniko de Unuiĝintaj Nacioj klarigas, ke la nombro de homoj forigitaj el siaj hejmoj pro perforto, milito aŭ homrajtaj atencoj atingis 82,4 milionojn en la jaro 2020 - 4% pli ol en 2019. Inter 2018 kaj 2020, preskaŭ unu miliono da infanoj naskiĝis kiel rifuĝintoj. Laŭ la Alta Komisionestro de UN pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi, pli ol unu procento de la tuta homaro estas perforte dislokita. |