UEA
![]() Vendredo, Oktobro 1, 2021 - 12:19
La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu forlasita, por ke ni ĉiuj parolu kune kaj aŭskultu ĉiujn. Ili gravas por ke ĉiuj havu voĉon en konstruado de pli bona mondo. Sed sen transpontado inter la diversaj lokaj kaj naciaj lingvoj, lingvoj povas tro facile apartigi kaj izoli la homojn. Tradukado kaj interpretado estas esenca laboro por unuigi naciojn kaj alproksimigi homojn -- kaj por faciligi dialogon, komprenon kaj kunlaboron. Lingvoj havas fundamentan rolon en kultura diverseco, interkultura dialogo kaj edukado. Per lingvoj, ni povas plifortigi kunlaboradon, konstrui pli inkluzivajn sociojn, konservi kulturan heredaĵon kaj kunvoki politikajn volojn. Sed ĉio ĉi povas okazi nur se okazas dialogo ankaŭ trans lingvaj diferencoj. |
![]() Dimanĉo, Septembro 26, 2021 - 18:28
Ekde 2001 la Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 47 ŝtatoj kun 800 milionoj da loĝantoj, ĉiujare je la 26-a de septembro okazigas "Eŭropan tagon de lingvoj". La celo estas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilon por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kiel kernan elementon de la kultura heredaĵo de la kontinento - kialo por subteni la plurlingvecon en la tuta Eŭropo. Ĉi-jare post la pandemia periodo rekomenciĝas kun prudento eventoj okaze de la tago de lingvoj en multaj landoj de la mondo, ne nur en Eŭropo. Informoj en multegaj lingvoj troveblas ĉe http://edl.ecml.at. Se vi estas instruisto tre verŝajne okazos evento ankaŭ en lernejo de via urbo. Se estos ebleco, partoprenu kaj profitu la okazon por prezenti Esperanton kiel lingvon efektive parolatan de vasta komunumo kaj lernata pli kaj pli, kun preskaŭ unu miliono lernantoj nuntempe en Duolingo, kaj tiu estas nur unu el la kursoj retaj kaj ĉeestaj en la mondo. |
![]() Merkredo, Septembro 22, 2021 - 19:44
|
![]() Mardo, Septembro 21, 2021 - 16:07
Konfido kaj solidareco estas la bazo por paco. Pro tio 2021 estis deklarita Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. En tiu ĉi jaro ni celas antaŭenigi la kulturon de paco per, interalie, politika dialogo, reciproka kompreniĝo kaj, plej grave, konkreta kunlaboro. Paco estas kerna valoro, kune kun homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo, por la plua prospero, eĉ por la pluvivo, de nia planedo. La ĉi-jara temo de la Tago de Paco, "Resaniĝi pli bone por egala kaj daŭripova mondo", montras la gravecon de konfido konstruata per agoj kaj ne per nuraj vortoj. Saĝaj decidoj kaj forta solidareco fronte al la krizo de KOVIM-19 konstruos konfidon en la internacia komunumo, kaj antaŭenigos la pacon. |
![]() Lundo, Septembro 13, 2021 - 14:12
|
![]() Dimanĉo, Septembro 12, 2021 - 13:39
|
![]() Vendredo, Septembro 10, 2021 - 13:16
La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por Esperanto en Eŭropa Unio: kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU. La UEA/EEU-kampanjo celas antaŭenigi nian lingvon en EU per grandnombra apogo de por-esperantaj proponoj. Tio ebligos al UEA, EEU kaj landaj asocioj en dua fazo de la kampanjo kontakti deputitojn de la Eŭropa Parlamento kaj de naciaj parlamentoj, reprezentantojn de la EU-Komisiono kaj de naciaj registaroj, samkiel la eŭropunian gazetaron, kaj atentigi ilin pri niaj proponoj, ekspliki al ili niajn argumentojn kaj tiamaniere plividebligi Esperanton en eŭropuniaj politikaj kaj publikaj cirkloj. |
![]() Sabato, Augusto 28, 2021 - 07:38
|
![]() Dimanĉo, Augusto 22, 2021 - 05:53
|
![]() Dimanĉo, Augusto 15, 2021 - 07:45
|