UEA
|
Sabato, Februaro 5, 2022 - 17:40
Tradicia programero de la Universalaj Kongresoj, kiam la redaktoroj de la revuo "Esperanto" renkontiĝas kun la legantoj - kaj la legantoj prezentas demandojn kaj proponojn. |
|
Vendredo, Februaro 4, 2022 - 22:10
Li esperantistiĝis fine de 1956. Sian “Esperanto-karieron” li ekis kiel surloka aganto. Poste li fariĝis sekretario de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton. |
|
Ĵaŭdo, Februaro 3, 2022 - 14:17
|
|
Merkredo, Februaro 2, 2022 - 00:58
|
|
Mardo, Februaro 1, 2022 - 21:06
|
|
Mardo, Januaro 25, 2022 - 17:03
La temo de ĉi tiu tago estas grava por la tuta mondo, ĉar ĝi volas substreki la homajn valorojn de la afrika kulturo, kiuj povas pozitive efiki ankaŭ ekster nia kontinento. Ni kiel afrikaj esperantistoj kaj aparte kiel Afrika Komisiono de UEA alte taksas tiun agadon kaj provas disvastigi nian afrikan kulturon al la tuta mondo pere de la internacia lingvo Esperanto, kiu mem estas ilo por egalaj rilatoj inter la popoloj de la mondo por atingi interkonatiĝon kaj pacon. |
|
Lundo, Januaro 24, 2022 - 19:02
La Novjorka Oficejo de UEA informas, ke en la kunteksto de la kreado de la unua Strategia Politika Kadro pri Multilingvismo de la UN-Sekretariato la Oficejo de la Suba Ĝenerala Sekretario, pere de la Departemento pri la Ĝenerala Asembleo kaj Administrado de Konferencoj en Novjorko, de Unuiĝintaj Nacioj, serĉas lingvo-politikan kaj datum-analizan staĝanton (anonco en la angla): https://careers.un.org/lbw/jobdetail.aspx?id=172108&Lang=en-US La staĝo estos por la daŭro de du monatoj ekde marto 2022 (dato konfirmota post konsulto kun la elektita kandidato). Pliaj detaloj pri la kondiĉoj kaj kriterioj por elektebleco (inkluzive de bezonataj lingvokapabloj) kaj la antaŭvidataj labormanieroj estas priskribitaj en la supra anonco. La limdato por kandidatiĝoj estas vendredo la 11-a de februaro 2022. |
|
Vendredo, Januaro 21, 2022 - 21:38
Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kun Štefo Urban, ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Jam en 1940 Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. |
|
Merkredo, Januaro 19, 2022 - 01:42
“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj. Malgraŭ la salutindaj klopodoj de Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj, la vojo al profunda kaj egaleca edukado restas blokita kontraŭ milionoj da junaj homoj tra la mondo. En la jaro 2018, proksimume 260 milionoj da infanoj de la koncerna aĝo ne frekventis lernejojn – kaj en aprilo 2020 dum furiozis KOVIM-19, tiu nombro saltis provizore al 1,6 miliardoj. Se ĉiuj infanoj en la mondo ricevus klerigon en lingvoj kiujn ili plene komprenus kaj kun aliro al moderna teknologio, nia kapablo alfronti mondajn problemojn vaste pligrandiĝus, niaj rezervoj de homa kapitalo estus multe pli altaj kaj la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo estus multe pli proksimaj al plenumiĝo. |
|
Lundo, Januaro 17, 2022 - 01:23
|
Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan Ĝeneralan Direktoron Simo Milojević, kiu forpasis la 3-an de februaro 2022 en la aĝo de 85 jaroj en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino). Li naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje. Milojevic studis komparan literaturon en Beogrado kaj fariĝis ĵurnalisto.
Okaze de la ĉi-jara Darwin-tago (12a de februaro), ni ofertas dum la tuta februaro la epokfaran La Origino de Specioj kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto:



