Gazetara Komuniko 996. Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj, 20 novembro 2021: Konstrui la estontecon NUN


La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas la protektado de rajtoj de infanoj ĉie, kaj gravas la rolo de UN en tiu protektado.

Ĉiu infano rajtas ĝui bazajn servojn kaj profiti okazojn por sia plena disvolviĝo. Protektado kaj zorgo de infanoj estas universala bazo por paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo.

Frue, en 1954, estis deklarita la Monda Infana Tago. Poste, en 1959, la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la Deklaracion pri la Rajtoj de Infanoj, kaj, en 1989, la Konvencion pri la Rajtoj de Infanoj. Tiuj dokumentoj proponas al ĉiuj ŝtatoj gvidliniojn, por ke infanoj estu unua zorgo.

La Raporto de UNICEF de 2021, Statuso de Infanoj Tutmonde -- En mia menso: Antaŭenigi, protekti kaj prizorgi la mensan sanon de infanoj -- fokusiĝas pri la mensa sano de infanoj kaj adoleskantoj. En riĉaj kaj malriĉaj landoj, psika malsano, kaj la manko de zorgo, suferigas infanojn kaj junulojn. Ĉirkaŭ 13% de adoleskantoj 10- ĝis 19-jaraĝaj vivas kun diagnozita psika malsano.

Antaŭ la pandemio KOVIM-19, ĉirkaŭ unu el kvin junuloj diris, ke ili jam sentas deprimon. Kaj la pandemio pligrandigis sentojn de necerteco, soleco kaj malĝojo. Pro tio, registaroj devas pli forte financi iniciatojn pri la mensa sano de junuloj.

Per Esperanto, Universala Esperanto-Asocio kaj la esperantista junulara organizo TEJO instigas al amikeco kaj komprenemo inter junuloj de la tuta mondo. Per Esperanto, junuloj povas partopreni en volontulaj agadoj; kunveni por paroli pri siaj vivoj, studoj kaj defioj; agadi en internaciaj organizoj; kaj multe pli. Praktikante unu internacian lingvon sendependan de unuopa nacieco, ili aliĝas al aŭtentike tutmonda movado kie ili povas lerni kaj praktiki principojn de internacieco, tutmondeco kaj komuna laboro por krei pli bonan mondon.

Laŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Unuiĝintaj Nacioj proklamis, ke infanoj rajtas al aparta protekto kaj asistado. Infanoj kaj junuloj reprezentas la estontecon, sed ni devas konstrui tiun estontecon nun, per protektado kaj observo de la rajtoj de infanoj.

El la Gazetaraj Komunikoj