UEA
|
Sabato, Novembro 13, 2021 - 18:25
Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj. Kiel diras la Deklaracio de UNESKO de Principoj pri Toleremo, de 1995, toleremo estas respekto, akcepto kaj aprezo por la riĉa diverseco de kulturoj de nia mondo, de niaj formoj de esprimo kaj niaj manieroj esti homoj. Tio signifas, ke, por esti vere toleremaj, ni devas harmonie interagi kaj kunlabori por konstrui malfermajn kaj sekurajn komunumojn por ĉiuj. Toleremo estas pli kaj pli necesa antaŭ la nuntempaj defioj. Antaŭ klimata krizo, sankrizo, perforta migrado, rasismo, ekstremismo kaj aliaj defioj, ni ĉiuj devas lerni pri diverseco kaj malfermiteco, kaj malkovri la kulturojn kaj kredojn de aliaj. Ni bezonas pli bonajn leĝojn, edukadon, aliron al informoj kaj konsciigon. |
|
Ĵaŭdo, Novembro 4, 2021 - 22:14
|
|
Mardo, Novembro 2, 2021 - 17:52
Marco Lucchesi estas plurjara prezidanto de Brazila Beletristika Akademio En 2021 li elektiĝis kiel nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (uea.org/gk/972). La libron “Alivorte” li decidis aperigi absolute senpage kaj elektronike - kaj donacis ĝin al UEA por distribuo al la komunumo. Ĝin eldonis la brazila eldonejo Dragão. “Alivorte” estas dulingva: Esperanta kaj portugala. Ĝi enhavas tradukitajn poemojn kaj originalan paroladon. La unua parto, “Dek poemoj”, enhavas poeziaĵojn originale apartenantajn al la libro “Domínios da insônia”, elektitajn kaj tradukitajn de la brazila esperantista verkisto kaj tradukisto Paulo Sérgio Viana, multfoja premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA. La poeziaĵoj aperas laŭ la originalo en la portugala kaj siaj tradukoj en Esperanton. La dua parto estas originala parolado de Lucchesi al la 31-a Esperanto-Renkontiĝo de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu okazis virtuale en la 21-a de majo 2021, okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo . La trian parton, “Fragmentoj de Taglibro” (verkita originale en la portugala, en la fruaj 1990-aj jaroj, apartenanta al la libro “Arena maris”, publikigita en 2021), kaj la kvaran parton, “Filozofio en dek lecionoj” (verkita fine de la 1990-aj jaroj) kaj tradukis kaj verkis Lucchesi. |
|
Lundo, Novembro 1, 2021 - 22:29
Guilherme Fians, estrarano en la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) de UEA, respondeca pri la okazigo de la Esperantologiaj Konferencoj, kunordigis la 43-an Esperantologian Konferencon, kiu okazis kadre de la 2-a Virtuala Kongreso en julio 2021. Mark Fettes, eks-prezidanto de UEA kaj direktoro de CED, enkondukas la 1-an parton. Poste prezentas SESHIMO Masaja, TIDA Syuntaro kaj Manuela Burghelea. Sekvas demandoj kaj respondoj kaj debato. Bonvenon re-spekti ĝin ĉe UEAviva kaj subteni la laboron de UEA per (re)aliĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo |
|
Sabato, Oktobro 30, 2021 - 01:52
|
|
Vendredo, Oktobro 29, 2021 - 18:27
UEA kunlaboras kun Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento de la Universitato de Bristol, en ŝia magistriĝa tezo pri la uzo de Esperanto kiel studokazo por la disvolviĝo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per respondado de esplorkvizo, kiu proponas frazojn kun mankantaj afiksoj, kiujn la respondantoj devas indiki el donitaj opcioj laŭ siaj juĝoj pri la plej taŭgaj. |
|
Dimanĉo, Oktobro 24, 2021 - 19:08
|
|
Sabato, Oktobro 23, 2021 - 10:14
En 2022 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2022-2025. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art.24, https://uea.org/teko/regularoj/statuto#aF) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B. La Ĝenerala Regularo (art. 8, https://uea.org/teko/regularoj/ghenerala_regularo#a8) difinas: “Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.” Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 31-a de januaro 2022. Proponoj devas esti subskribitaj, do eblas uzi poŝton, fakson: +49 30 364 280 169 aŭ sendo de elektronike subskribita dokumento al la retpoŝtadreso: bkomitatanoj2022@co.uea.org Por faciligi la kolekton de subtensubskriboj vi trovas formularon ĉe https://uea.org/l/teko/komitataj/Kandidatigilo_Komitatanoj_B_2022_2025.pdf La uzo de formularo ne estas deviga. Eblas subteni per iu ajn subskribita dokumento. Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum la du antaŭaj jaroj (t.e. 2020 kaj 2021) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2016-2021, ne estas reelektebla. Se ne estos pli ol kvin kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado. Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos kvin komitatanojn B per reta / poŝta balotado. |
|
Vendredo, Oktobro 22, 2021 - 20:50
• Miguel Fernández, Prezidanto de la Belartaj Konkursoj |
|
Ĵaŭdo, Oktobro 21, 2021 - 16:24
La nuntempaj defioj, ekde klimatŝanĝiĝo ĝis genra malegaleco, ekde malpaco ĝis malsato, ekde deviga migrado ĝis maljusta diskriminacio, ekde KOVIM-19 ĝis malsanaj vivkondiĉoj, ekde misinformado ĝis malriĉeco, montras, ke la mondo bezonas multe pli da multflankismo kaj kunlaborado. Kaj por tio ni devas konstrui la UN-on kiun la popoloj de la mondo bezonas. |

“Alivorte” estas la nova libro de Marco Lucchesi, publikigita elektronike kaj disponigita senpage al la tuta komunumo ĉe UEA.org: uea.org/teko/libroj.




