UEA
|
Merkredo, Marto 9, 2022 - 21:23
Jam funkcias paĝo por la sesio de la unulingvaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) okazonta kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK): http://edukado.net/ekzamenoj/ker/uk. Dum la sesio okazos la premiero de la nova nivelo C2. Ĉe la paĝo eblas trovi ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj kaj la aliĝilon por ekzameniĝo dum la 107-a UK (Montrealo, 6-13 aŭgusto 2022). La skriba kaj aŭdkomprena ekzamenoj okazos ĵaŭdon kaj vendredon, la 11-an kaj 12-an de aŭgusto. Por la parolaj ekzamenoj, kiuj daŭras inter 20 kaj 25 minutoj, oni devos rezervi lokon. La horaro por tio disponeblos en julio ĉe la sama paĝo. Por partopreni la sesion oni devas esti aliĝinta al la 107-a UK: http://uea.org/kongresoj/alighilo (kun rabato ĝis la 31-a de marto). |
|
Mardo, Marto 8, 2022 - 23:08
Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco. Sed ĉi-jare nia solidareco troviĝas unuavice kun tiuj virinoj en militaj zonoj kiuj luktas por ŝirmi siajn infanojn, kiuj klopodas defendi maljunulojn, kiuj volontulas por limigi la efikojn de milito eĉ dum milito daŭre furiozas ĉirkaŭ ili. Ili tion faras tuj post KOVIM, kiu alportis aflikton al multaj homoj, disrompis edukadon kaj endanĝerigis infanojn tra la tuta mondo. Milito kaj malsano minacas ĉiujn homojn: estas la tasko de ĉiuj, viroj same kiel virinoj, labori pace por superi tiujn minacojn. |
|
Lundo, Marto 7, 2022 - 20:01
Kadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022. La kurso antaŭos la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE), kiu okazos en Tieso (Thiès), Senegalo, de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022. Tamen la kurso mem havos lokon en Dakaro, la ĉefurbo de la lando, 70 kilometrojn for de Tieso. Ĉiuj detaloj pri la strukturo de la kurso kaj la lanĉo de la projekto troviĝas en dokumento de UEA-ILEI. La kurso komenciĝos la 19-an de septembro: lecionoj daŭros ĝis la 17-a de decembro, sed enplektiĝo en la laboroj de la 8-a AKE ankaŭ estas parto de la agado. Entute temos pri 45 instruhoroj plus aktivecoj. Laŭplane 20 homoj devos partopreni la kurson kiel lernantoj. La elektita instruonto laŭnecese ricevos: 1) biletojn por vojaĝi al Senegalo; 2) loĝejon en Senegalo; 3) stipendion, por sinnutrado kaj aliaj bezonoj, je la valoro de ĝis 2200 EUR. |
|
Vendredo, Marto 4, 2022 - 21:15
La subvencipetoj povas temi pri: Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; trejnseminarioj por instruistoj; ekzamenpreparoj kaj ekzamenoj; aperigado de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj adaptitaj al afrikaj bezonoj (afriklingvaj kaj afrikec-enhavaj); kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; financado por sendo de skrib- kaj lern-materialoj por lernantoj; informa agado en superaj lernomedioj; ktp. |
|
Mardo, Marto 1, 2022 - 19:05
• Ivo Osibov Ni interkonatiĝis kiel studentoj, aktivuloj esperantistaj - li en Beograd mi en Zagreb. Malofte oni mencias lian kontribuon en la loka Beograda, regiona Serbia kaj tutlanda Jugoslavia E-movadoj tiutempaj. Unue kiel volontulo poste kiel oficisto. La restado en Nepalo efektive markis la finon de lia enlanda E-kariero kaj lanĉis lin en la mondon. Ek de tiam mi ne sekvis de proksime lian laboron. Mi nur povis juĝi legante la Revuon kiun li redaktis, ĝuante la Kongresojn kiujn li organizis kiel Konstanta Kongresa Sekretario, sekvante la funkciadon de la Asocio en kiu li estis Ĝenerala Direktoro. Kiam mi siatempe alproksimiĝis al Rotterdam, Simo jam estis retiriĝinta el la oficoj de UEA tamen plue servante al ĝi. |
|
Dimanĉo, Februaro 27, 2022 - 20:00
Claude Nourmont (1945-2022) estis Prezidanto de TEJO (1975-1977 ), poste ĝia Honora Prezidanto. De 2004 ĝis 2013 ŝi estis Vicprezidanto de UEA kaj multe agadis pri edukado, kongresoj kaj kulturo. Longe ŝi estis komitatano de UEA. Al ŝia edzo, Brian Moon, UEA profunde kondolencas, samkiel al ĉiuj amikoj de Claude. Ili estas multaj. |
|
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK. Gazetara Komuniko 1022
Mardo, Februaro 22, 2022 - 00:12
Fine de januaro 2022, eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri edukado d-ro Mark Fettes akceptis reĝisori la kongresan temon de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo. Mem kanadano, Fettes esploras kaj verkas pri lingvopolitikaj kaj edukaj aspektoj de indiĝenaj lingvoj jam de tridek jaroj. Li posedas ankaŭ sperton kiel kongrestema reĝisoro: en Tampereo, Finnlando, en 1995 li gvidis la kongresajn diskutojn pri la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). La temon de Montrealo inspiris la decido de UN plukonstrui sur la spertoj de 2019, la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, per dekjara komuna strebado. Per la temformulo “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” UEA inaŭguras sian propan kontribuon al la Jardeko (2022-2032). Unuflanke, temas pri grava aspekto de la lingvaj rajtoj: simile kiel esperantistoj kontraŭas la altrudon de la lingvoj de pli grandaj aŭ fortaj popoloj al aliaj malpli fortaj, ili ankaŭ emas subteni la strebojn de diversaj popoloj por revalorigi kaj plu disvolvi siajn proprajn lingvojn. Sed ekzistas ankaŭ dua, grava flanko de la temo: la kontribuo de indiĝenaj lingvoj al nia kompreno pri daŭripova evoluigo kaj la repaciĝo de homaj rilatoj kun la Tero. |
|
Mardo, Februaro 15, 2022 - 19:12
Ĝis la 31-a de januaro individaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2022-2025. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume 5 komitatanoj B povus esti elektitaj. Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume 3 diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis 7 proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur 4 proponoj estis plene validaj, ĉar plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj estas sub la maksimumo, voĉdonado ne devas okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2016, 2007 kaj 1 992. |
|
Vendredo, Februaro 11, 2022 - 14:46
Fine de januaro 2022 estis la limdato por proponoj por la 75-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta en la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022). Estis ricevitaj pluraj altkvalitaj proponoj pri plej diversaj temoj, kiel astronomio, esperantologio, geologio, historio, kemio, kinarto kaj medicino. Tiu rikolto ebligas okazigi plenan IKU-sesion. Tamen daŭre estas spaco por akcepti proponojn specife por la populara Scienca Kafejo, kiu okazas seninterrompe ekde 2015. Sekve la Estraro decidis plilongigi la limdaton por proponoj specife por la Scienca Kafejo (SK) ĝis la 28-a de februaro. Por prelegi en la SK oni ne nepre devas esti akademie agnoskita fakulo, sufiĉas faka sperto aŭ okupo pri la proponita temo. Aparte bonvenas proponoj de gejunuloj kaj aktivuloj de TEJO. Proponoj enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon – kaj atingu la estraranon de UEA pri scienca agado kaj IKU-sekretarion, Amri Wandel, per amri@huji.ac.il ĝis la nova limdato. |
|
Dimanĉo, Februaro 6, 2022 - 14:48
|

Dolorige estas rememori pri la amiko, samaĝulo kiun oni konis preskaŭ la tutan vivon.
