Gazetara Komuniko 978. Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio

La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por Esperanto en Eŭropa Unio: kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU.

La UEA/EEU-kampanjo celas antaŭenigi nian lingvon en EU per grandnombra apogo de por-esperantaj proponoj. Tio ebligos al UEA, EEU kaj landaj asocioj en dua fazo de la kampanjo kontakti deputitojn de la Eŭropa Parlamento kaj de naciaj parlamentoj, reprezentantojn de la EU-Komisiono kaj de naciaj registaroj, samkiel la eŭropunian gazetaron, kaj atentigi ilin pri niaj proponoj, ekspliki al ili niajn argumentojn kaj tiamaniere plividebligi Esperanton en eŭropuniaj politikaj kaj publikaj cirkloj.

Laŭplane en la EU-Konferenco nun eklaboras la "civitanaj panelgrupoj", kiujn konsistigas 800 EU-civitanoj aleatore selektitaj el la tuta civitanaro fare de la organizantoj de la Konferenco. La tasko de la panelgrupoj estas analizi kaj pridiskuti civitanajn proponojn kaj rekomendi realigindajn proponojn al la plensesioj de la Konferenco.

Kelkaj por-esperantaj proponoj jam estas inter la plej popularaj en la civitana konsulto (listigas ilin UEA-vikipaĝo, vidu sube). Ni celas atingi partoprenon de granda parto de la membraro de niaj asocioj en EU. Por ke ni sukcesu per nia kampanjo, unue necesas impresi la civitanajn panelgrupojn per granda nombro de apogantoj kaj poste uzi tiun apogon por instigi la EU-konferencantojn serioze pritrakti Esperanton kaj ties eblan rolon en EU.

Ni petas vin apogi por-esperantajn proponojn kadre de la civitana dialogo en la Konferenco. Por fari tion, vi devas unue registriĝi je via unua aliro al la retejo de la civitana platformo. Detalaj informoj pri kial kaj kiel partopreni la civitanan konsulton troviĝas en la UEA-vikipaĝo https://uea.org/vikio/ (mallongigita adreso: https://mallonge.net/uea-eeu).

El la Gazetaraj Komunikoj