Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK. Gazetara Komuniko 1022

Fine de januaro 2022, eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri edukado d-ro Mark Fettes akceptis reĝisori la kongresan temon de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo. Mem kanadano, Fettes esploras kaj verkas pri lingvopolitikaj kaj edukaj aspektoj de indiĝenaj lingvoj jam de tridek jaroj. Li posedas ankaŭ sperton kiel kongrestema reĝisoro: en Tampereo, Finnlando, en 1995 li gvidis la kongresajn diskutojn pri la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La temon de Montrealo inspiris la decido de UN plukonstrui sur la spertoj de 2019, la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, per dekjara komuna strebado. Per la temformulo “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” UEA inaŭguras sian propan kontribuon al la Jardeko (2022-2032). Unuflanke, temas pri grava aspekto de la lingvaj rajtoj: simile kiel esperantistoj kontraŭas la altrudon de la lingvoj de pli grandaj aŭ fortaj popoloj al aliaj malpli fortaj, ili ankaŭ emas subteni la strebojn de diversaj popoloj por revalorigi kaj plu disvolvi siajn proprajn lingvojn. Sed ekzistas ankaŭ dua, grava flanko de la temo: la kontribuo de indiĝenaj lingvoj al nia kompreno pri daŭripova evoluigo kaj la repaciĝo de homaj rilatoj kun la Tero.

“En Montrealo niaj kongresanoj havos okazon kleriĝi pri unuopaj, fascinaj lingvoj kiel la inuka, la aniŝnaba aŭ la kanjenka, kaj ankaŭ lerni iom pri la enkadriĝo de indiĝenaj lingvoj en la kompleksa lingvopolitika pejzaĝo de Kanado,” Fettes klarigas en sia enkonduka prezento de la temo por la revuo Esperanto. “Sed ni ankaŭ rigardos freŝan tradukon de la Deklaracio pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, diskutos pri la signifo de indiĝenaj lingvoj por la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj konsideros, kion diras nuntempaj indiĝenaj verkistoj kaj pensuloj pri la evoluo de homaj socioj.”

UEA nun serĉas homojn, kiuj ŝatus kunlabori kun Fettes en la organizado de la Montreala programo. Bonvenas sinproponoj de tiuj, kiuj ŝatus organizi unuopajn sesiojn aŭ helpi kunordigi la tuton, kaj ankaŭ de tiuj, kiuj ŝatus kontribui per specialaj scioj pri iu parto de la vasta demandaro levita de la temo. Fettes substrekas, ke ne necesas esti specialisto por aktive kontribui. “Mi ŝatus trovi kunlaborantojn kun entuziasmo pri la ‘popolkleriga’ aspekto de la temo, eble homojn kun ĝenerala interesiĝo pri mondaj temoj kiel homaj rajtoj, evoluigo, daŭripovo kaj simile, aldone al la fakuloj kiuj povus prelegi aŭ gvidi diskutojn pri specifaj aspektoj.”

El la Gazetaraj Komunikoj