Ĉion oni povas esprimi en Esperanto, sed mankas vortoj antaŭ la adiaŭo al virino kiel Claude Nourmont (1945-2022).


Kara Claude, vi sendube estis kaj estos inter la plej elstaraj aktivuloj, kiujn povus havi Universala Esperanto-Asocio. La radikoj de viaj agadoj en TEJO portis al UEA la junecan certecon, ke ĉiam eblas revi kaj esperi kaj ke - dum oni revas kaj esperas - oni tamen povas konstante kaj fruktodone labori. En tiu ĉi dolora tago de adiaŭo ni povas nur esperi honori vian historion je nivelo, kiu respondu al la grandeco de via ekzemplo. Por generacioj via agado estas signifoplena.

Claude Nourmont (1945-2022) estis Prezidanto de TEJO (1975-1977 ), poste ĝia Honora Prezidanto. De 2004 ĝis 2013 ŝi estis Vicprezidanto de UEA kaj multe agadis pri edukado, kongresoj kaj kulturo. Longe ŝi estis komitatano de UEA. Al ŝia edzo, Brian Moon, UEA profunde kondolencas, samkiel al ĉiuj amikoj de Claude. Ili estas multaj.