Ankoraŭ unu rememoro pri Simo Milojević

Ivo Osibov
Dolorige estas rememori pri la amiko, samaĝulo kiun oni konis preskaŭ la tutan vivon.

Ni interkonatiĝis kiel studentoj, aktivuloj esperantistaj - li en Beograd mi en Zagreb. Malofte oni mencias lian kontribuon en la loka Beograda, regiona Serbia kaj tutlanda Jugoslavia E-movadoj tiutempaj. Unue kiel volontulo poste kiel oficisto. La restado en Nepalo efektive markis la finon de lia enlanda E-kariero kaj lanĉis lin en la mondon. Ek de tiam mi ne sekvis de proksime lian laboron. Mi nur povis juĝi legante la Revuon kiun li redaktis, ĝuante la Kongresojn kiujn li organizis kiel Konstanta Kongresa Sekretario, sekvante la funkciadon de la Asocio en kiu li estis Ĝenerala Direktoro. Kiam mi siatempe alproksimiĝis al Rotterdam, Simo jam estis retiriĝinta el la oficoj de UEA tamen plue servante al ĝi.

Mi multfoje renkontiĝis, societis, kunlaboris kaj disputis kun Simo. En la diskutoj li ĉiam klare eksplikis kaj defendis siajn starpunktojn. Komprenema kaj tolerema, neniam altiganta sian sonoran voĉon, li pretis akcepti argumentojn de aliaj. Ĉiam trankvila. Flegmo kvazaŭ radius el lia mieno.

Ne eblas ne mencii lian gastemon. Li gastigis min en sia studenta luita ĉambreto en Zemun kiam mi devis tranokti en Beograd atendante la trajnon por veturi al Bulgario por partopreni la kongresojn en 1963. Poste loĝante en Rotterdam li plurfoje gastigis min en sia loĝejo okaze de la estrarkunsidoj. Pluraj aliaj kolegoj spertis la samon.

Mi kuraĝus diri ke Simo vivis Esperanton kaj estimis ĉiun kiu ĝin parolis.

En la marta numero 2022 de la revuo Esperanto legu memorojn de iamaj stabanoj de la Centra Oficejo pri Simo.