UEA

Lundo, Julio 19, 2021 - 01:19


La Redakcio
Aperis la oka numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Dimanĉo, Julio 18, 2021 - 01:05


La Redakcio
Aperis la sepa numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Ĵaŭdo, Julio 15, 2021 - 22:48


La Redakcio
Aperis la sesa numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Ĵaŭdo, Julio 15, 2021 - 22:38


Kiel parto de la 2-a VK denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.La funela sesio, antaŭvidita por la 16-a de julio ne okazos. Kandidatoj venos sur la virtualan scenejon rekte en la 21-a de julio, merkrede, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC.Sekve la aliĝperiodo estas nun iom pli longa. In-teresitoj skribe anoncu sin ĝis la 19-a de julio, al la Ko -misiono de UEA pri Oratora Konkurso pere de la mem-broj Giridhar Rao rao.giridhar@apu.edu.in kaj Leandro Abrahão leandro.brazilo@gmail.com.Legu la plenan alvokon por ekscii pli: https://uea.org/gk/960a1.Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA. Prepariĝi oni povos i.a. sekvante la kurson de parolarto #forlaflatado senpage ofertata de UEA ĉe https://mallonge.net/fi aŭ rekte en la virtuala kongresejo, la 19-an de julio, lunde, 8h30-10h UTC. Kaj legante la librojn pri retoriko en Esperanto: https://mallonge.net/retoriko. La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj, kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie kaj pa-
sintjare.

Ĵaŭdo, Julio 15, 2021 - 14:25


Ni ĝojas informi, ke jam aperis programo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto kaj de la Virtuala Movada Foiro. Vi povas vidi, ke ĝi estas riĉega kaj eblas trovi programerojn de multaj niveloj kaj preskaŭ por ĉiuj gustoj.

Jen, vidu:
Programo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto kaj de la Virtuala Movada Foiro

Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 2-a VK, ni invitas fari tion ĉe: https://vk.esperanto.net/

Lundo, Julio 12, 2021 - 18:47


Sanskrito estas multmaniere la malo de Esperanto. Ĝi estas nek malambigua, nek facile lernebla, senapologie tia. Tial tamen ĝi havas kelkajn ĉarmojn tute male al tiuj de Esperanto. En tiu interesega prelego de la 2-a Virtuala Kongreso (http://vk.esperanto.net) vi ĝuos la prezenton de la lingvo mem kaj ĝiaj belecoj kaj same la komparon kaj kontraston kun Esperanto. Aliĝu nun al la 2-a VK: http://vk.esperanto.net (17-24 julio).

Sabato, Julio 10, 2021 - 22:41


La Redakcio
Aperis la kvina numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Merkredo, Julio 7, 2021 - 00:10


La Redakcio
Aperis la kvara numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Mardo, Julio 6, 2021 - 00:51

Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj Angla, Ĉina, Portugala, Rusa, Romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la “Internacian Tagon de Esperanto”.

Por sukcesigi la kampanjon ni devas unue konvinki Membrajn Ŝtatojn (kies instancoj kutime estas Unesko-komisionoj/oficejoj en la landoj) iniciati la proponon al Unesko; persvadi kiel eble plej multajn Membrajn Ŝtatojn esprimi sian apogon en la voĉdonado. Dum la enketa kaj prepara tempo, en kiu UEA rekte rilatis kun asocioj kaj aktivuloj, 26 landaj asocioj aŭ aktivuloj (en Angolo, Aŭstralio, Benino, Brazilo, Bulgario, Burundo, Ĉinio, Danio, DR Kongo, Germanio, Irano, Hispanio, Kroatio, Litovio, Nederlando, Nepalo, Pollando, Portugalio, Rusio, Senegalo, Slovakio, Sud-Afiko, Taĝikio, Tansanio, Venezuelo kaj Vjetnamio) anoncis sian partoprenon en la kampanjo. El ili tri asocioj jam sendis proponajn dokumentojn al la instanco kaj aliaj du asocioj jam kontaktis sian nacian Unesko-Komisionon.

Lundo, Julio 5, 2021 - 14:57


Denove en 2021, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto, ni okazigas virtuale la kongresan bankedon. Ni kune festu tiun ĉi universalan homan bezonon (manĝi) kiu mirinde provizas la eblecon plenumi paralele alian nepran bezonon de la homoj: la bezono je interhoma kontakto (kunmanĝi). UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon “Kunmanĝado tra la Mondo”, okazonta merkrede, la 21-an de julio, 2021, 15:00-17:00 UTC.

La partoprenontoj montros al la cetera mondo kiel ili festas per manĝado de tipe lokaj aŭ festenaj pladoj en hejma etoso kaj ankaŭ kiel la manĝaĵoj estis preparitaj. La tutmondeco de la partoprenantaro en la Virtuala Kongreso donos la ŝancon sperti plej diversajn manĝaĵojn kaj manĝokutimojn. Ankaŭ ĉar en diversaj mondopartoj estos malsama horo, kelkaj matenmanĝos dum aliaj vespermanĝos kaj tio estas tute konvene, ĉar la tuta virtuala bankedo estos pli bunta kaj interesa.

Paĝoj