Programo “Ni semas” nun kunordigata de la Afrika Komisiono: subvencipetoj ĝis la 31-a de marto


“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. En 2022 ĝia regularo estis reviziita kaj nun la programo funkcias sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA (AK) kun fokuso al Esperanto-projektoj en Afriko. Kadre de la programo la AK de UEA anoncas konkurson pri subvenciotaj projektoj en la kontinento. Interesatoj partopreni devas koni la regularon kaj preferinde uzi la konkursan petilon, elŝuteblan en PDF-formato aŭ rekte plenigeblan komputile (http://mallonge.net/Ni-Semas-Reta-Petilo).

La subvencipetoj povas temi pri: Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; trejnseminarioj por instruistoj; ekzamenpreparoj kaj ekzamenoj; aperigado de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj adaptitaj al afrikaj bezonoj (afriklingvaj kaj afrikec-enhavaj); kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; financado por sendo de skrib- kaj lern-materialoj por lernantoj; informa agado en superaj lernomedioj; ktp.

La proponoj konsistu el priskribo de la projekto (ne pli longa ol unu paĝo) kaj financa plano de la projekto sur alia paĝo. La financa plano klare indiku la bezonatan sumon: la programo subvencias ĝis maksimume 100 EUR; se la bezonata sumo superas tion, la projektoportanto devas klarigi la fontojn de la alia parto. Oni prefere uzu la petilon por sendi la petojn. Ĉiuj koncernaj dokumentoj kaj dosieroj rilataj la petojn devas esti senditaj al la retadreso nisemas@co.uea.org, kies ricevantoj estas membroj de la Afrika Komisiono. La limdato por ricevi la unuan serion de projektoproponoj estas la 31-a de marto 2022.

La kriterioj por aljuĝo de la plena subvencio baziĝos sur la realismo de la projekto kaj de la petata financa subteno. Oni rajtas peti subtenon por pli ol unu projekto dum unu jaro. La kapablo de la petantoj mem financi parton de la kostoj aŭ trovi aliajn fontojn aldone al la petata subvencio ne estas nepra kondiĉo, sed faktoro konsiderota.

Esperantistoj dezirantaj subteni la programon kaj la Esperanto-agadon en Afriko povas fari liberajn donacojn al la Fondaĵo Afriko de UEA: http://uea.org/alighoj/donacoj/afriko.