108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino: aliĝilo, temo, reĝisoro kaj LKK. Gazetara Komuniko 1056

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023 en Torino, Italio. Jam eblas rete aliĝi: http://uk.esperanto.net/2023 - aliĝoj dum la unua aliĝperiodo (ĝis la 31-a de decembro 2022) ĝuas la plej bonajn rabatojn, do ĉiuj estas kuraĝigataj frue aliĝi. Individuaj membroj de UEA kalkulas je specialaj kotizoj, do oni ankaŭ konsideru (re)membriĝi: http://uea.org/alighoj/alighilo.

La 108-a UK okazos sub la temo “Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj” kaj la reĝisoro de la kongresa temo estos Thomas Bormann.

La Loka Kongresa Komitato estas:
Michela Lipari - prezidanto, kontaktoj kun amaskomunikiloj;
Luigi Fraccaroli - vicprezidanto, kontaktoj kun landaj aŭtoritatoj;
Tina Raciti - sekretario, kasisto;
Francesco Amerio - kongresejestro;
Paola Nigrelli - artaj aranĝoj;
Alessandro Amerio - ekskursoj;
Daniele Pesce - infana kongreseto;
Debora Rossetti - sociaj retejoj, volontuloj;
Alessandro Perna - loĝiga servo, giĉetoj;
Emanuele Regano - junulara programo;
Giuseppe Di Donfrancesco - kontaktoj kun lokaj aŭtoritatoj.

La retejo de la LKK estas: http://www.esperanto.it/torino2023. La kongresejo estos la Torina Politekniko, universitato kun pli ol 160 jaroj da historio, rigardanta al estonto kaj rekonata kiel unu el la ĉefaj teknikaj universitatoj en Eŭropo, kun ĉirkaŭ 36 000 studentoj. Diversaj italaj instancoj subtenas la kongreson, inter ili amaskomunukiloj kaj aŭtoritatoj kiel Silvia Costantini, kariera diplomato de la itala Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj Internacia Kunlaboro (MAECI), Ĝenerala Konsulo de Italio en Montrealo kaj Konstanta Reprezentanto de Italio ĉe la Internacia Civila Aviada Organizo (ICAO) ekde 2019. En Montrealo s-ino Constantini persone ĉeestis la malfermon kaj fermon de la 107-a UK kaj la programeron Venontaj UK-oj: Torino.

El la Gazetaraj Komunikoj