Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, 30 septembro 2022. Gazetara Komuniko 1067

En la Internacia Tradukada Tago, ni salutas ĉiujn lingvajn profesiulojn kaj ĉiujn kiuj klopodas faciligi lingvan interkompreniĝon kaj interhoman komunikadon. Tradukado helpas alproksimigi la homojn kaj ebligas la interŝanĝon de humanaj kaj kulturaj valoroj inter lingvoj kaj kulturoj tra la tuta mondo.

Kiel esenca perilo de ideoj, tradukado estas, super ĉio, rimedo por aliri la alion, la malsamon, kaj kultivi diversecon surbaze de kompreno. En multlingva mondo ni bezonas tradukadon por trakti diferencojn kaj malkovri la unikajn mondrigardojn ligitajn al malsamaj lingvoj kaj popoloj.

Per tradukado ni povas antaŭenigi malfermitecon por paco kaj konfido, kontraŭ maljusteco, maltoleremo kaj cenzuro. Per tradukado ni kreas la rimedojn por tutmonda dialogo.

Sed ofte tradukado kaj interpretado okazas en situacioj de granda danĝero: ni urĝe bezonas internaciajn interkonsentojn por ankoraŭ pli forte garantii la sekurecon kaj esprimliberecon de interpretistoj kaj tradukistoj.

Same ni devas labori por la egaleca pritrakto de ĉiuj lingvoj, eĉ la plej malgrandaj – ĉar ĉiu homo rajtas al egala pritrakto, rajtas libere esprimi sin, kaj rajtas esti aŭdata. Plena kaj inkluziva tutmonda kunlaborado necesas, por konstrui mondon de plenaj homaj rajtoj, paco kaj evoluigo por ĉiuj. Dialogo surbaze de justeco kaj egaleco estas la vojo. Tio inkluzivu lingvan egalecon.

Lingvoj ludas gravan rolon por identeco, komunikado, socia unuiĝo, edukado kaj kulturo. Pro tio, multlingveco estas fundamenta valoro. Multlingveco signifas, ke ĉiu povas paroli kaj pensi en sia propra lingvo. Tradukado ebligas agnoski aliajn lingvojn kaj kulturojn, kaj samtempe rekonsideri la proprajn.

Kiel ĉeftemon de sia nunjara kongreso, en Montrealo, Kanado, nia Asocio selektis la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, pro tio ke inter la ĉefaj celoj de la Jardeko estas "centrigi lingvan diversecon kaj multlingvecon en la streboj al daŭripova evoluigo". Ni diskutis tiun temon en unu, unueciga lingvo, la internacia lingvo Esperanto, malgraŭ tio, ke ni venis el ĉiuj anguloj de la mondo. Tiu unueco en lingva diverseco prezentas modelon de translingva komunikado paralelan al la modelo de efika tradukado kaj interpretado: nia komuna celo estas interkompreniĝo en multlingva mondo.

El la Gazetaraj Komunikoj