UEA

Dimanĉo, Februaro 27, 2022 - 20:00


Kara Claude, vi sendube estis kaj estos inter la plej elstaraj aktivuloj, kiujn povus havi Universala Esperanto-Asocio. La radikoj de viaj agadoj en TEJO portis al UEA la junecan certecon, ke ĉiam eblas revi kaj esperi kaj ke - dum oni revas kaj esperas - oni tamen povas konstante kaj fruktodone labori. En tiu ĉi dolora tago de adiaŭo ni povas nur esperi honori vian historion je nivelo, kiu respondu al la grandeco de via ekzemplo. Por generacioj via agado estas signifoplena.

Claude Nourmont (1945-2022) estis Prezidanto de TEJO (1975-1977 ), poste ĝia Honora Prezidanto. De 2004 ĝis 2013 ŝi estis Vicprezidanto de UEA kaj multe agadis pri edukado, kongresoj kaj kulturo. Longe ŝi estis komitatano de UEA. Al ŝia edzo, Brian Moon, UEA profunde kondolencas, samkiel al ĉiuj amikoj de Claude. Ili estas multaj.

Mardo, Februaro 22, 2022 - 00:12

Fine de januaro 2022, eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri edukado d-ro Mark Fettes akceptis reĝisori la kongresan temon de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo. Mem kanadano, Fettes esploras kaj verkas pri lingvopolitikaj kaj edukaj aspektoj de indiĝenaj lingvoj jam de tridek jaroj. Li posedas ankaŭ sperton kiel kongrestema reĝisoro: en Tampereo, Finnlando, en 1995 li gvidis la kongresajn diskutojn pri la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La temon de Montrealo inspiris la decido de UN plukonstrui sur la spertoj de 2019, la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, per dekjara komuna strebado. Per la temformulo “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” UEA inaŭguras sian propan kontribuon al la Jardeko (2022-2032). Unuflanke, temas pri grava aspekto de la lingvaj rajtoj: simile kiel esperantistoj kontraŭas la altrudon de la lingvoj de pli grandaj aŭ fortaj popoloj al aliaj malpli fortaj, ili ankaŭ emas subteni la strebojn de diversaj popoloj por revalorigi kaj plu disvolvi siajn proprajn lingvojn. Sed ekzistas ankaŭ dua, grava flanko de la temo: la kontribuo de indiĝenaj lingvoj al nia kompreno pri daŭripova evoluigo kaj la repaciĝo de homaj rilatoj kun la Tero.

Mardo, Februaro 15, 2022 - 19:12

Ĝis la 31-a de januaro individaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2022-2025. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume 5 komitatanoj B povus esti elektitaj.

Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume 3 diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis 7 proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur 4 proponoj estis plene validaj, ĉar plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj estas sub la maksimumo, voĉdonado ne devas okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2016, 2007 kaj 1 992.

Vendredo, Februaro 11, 2022 - 14:46

Fine de januaro 2022 estis la limdato por proponoj por la 75-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta en la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022). Estis ricevitaj pluraj altkvalitaj proponoj pri plej diversaj temoj, kiel astronomio, esperantologio, geologio, historio, kemio, kinarto kaj medicino. Tiu rikolto ebligas okazigi plenan IKU-sesion. Tamen daŭre estas spaco por akcepti proponojn specife por la populara Scienca Kafejo, kiu okazas seninterrompe ekde 2015.

Sekve la Estraro decidis plilongigi la limdaton por proponoj specife por la Scienca Kafejo (SK) ĝis la 28-a de februaro. Por prelegi en la SK oni ne nepre devas esti akademie agnoskita fakulo, sufiĉas faka sperto aŭ okupo pri la proponita temo. Aparte bonvenas proponoj de gejunuloj kaj aktivuloj de TEJO. Proponoj enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon – kaj atingu la estraranon de UEA pri scienca agado kaj IKU-sekretarion, Amri Wandel, per amri@huji.ac.il ĝis la nova limdato.

Dimanĉo, Februaro 6, 2022 - 14:48


UEA kore invitas ĉiujn esperantistojn libere elŝuti kaj legi la unuan numeron de la revuo Esperanto el la jarkolekto 2022:
https://uea.org/revuoj/esperanto/2022?enhavo=Januara22Reta.pdf

Sabato, Februaro 5, 2022 - 17:40

Tradicia programero de la Universalaj Kongresoj, kiam la redaktoroj de la revuo "Esperanto" renkontiĝas kun la legantoj - kaj la legantoj prezentas demandojn kaj proponojn.
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en julio 2021.

Vendredo, Februaro 4, 2022 - 22:10

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan Ĝeneralan Direktoron Simo Milojević, kiu forpasis la 3-an de februaro 2022 en la aĝo de 85 jaroj en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino). Li naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje. Milojevic studis komparan literaturon en Beogrado kaj fariĝis ĵurnalisto.

Li esperantistiĝis fine de 1956. Sian “Esperanto-karieron” li ekis kiel surloka aganto. Poste li fariĝis sekretario de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.

Ĵaŭdo, Februaro 3, 2022 - 14:17

Okaze de la ĉi-jara Darwin-tago (12a de februaro), ni ofertas dum la tuta februaro la epokfaran La Origino de Specioj kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=8215

Merkredo, Februaro 2, 2022 - 00:58


Jam 400 partoprenontoj aliĝis al la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, Kanado! Eksciu pli pri la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj!

Mardo, Februaro 1, 2022 - 21:06


Okaze de la nova luna jaro UEA bondeziras al ĉiuj homoj en la mondo - esperantistoj, familianoj kaj amikoj - sanon, bonŝancon kaj prosperon aldone al amo, paco kaj espero. En tiu Jaro de la Tigro kiel tigroj ni iru la vojon, fidoplenaj kaj obstinaj pri tio, kion ni komprenas valora por la homaro kaj la planedo. Al ĉiuj feliĉon!

Paĝoj