Gvidilo por Roterdamo: simpatia kaj konvena

Ziko van Dijk
Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2008. 56p. 20cm. ISBN 9789290171065.
Prezo: € 7,50

Mendi en la katalogo de UEA

Pri kelkaj libroj oni vere miras ke ili ne aperis jam antaŭ jaroj. Ĉu ne estas tute okulfrape ke malmulto estas tiel senchava kiel esperantlingva gvidlibro tra Roterdamo? Humphrey Tonkin entreprenis tion okaze de la Universala Kongreso de 2008, komune kun Peter Bulthuis kaj Francisco Veuthey.
La libreto estas en gvidila formato kaj elradias decan kvaliton. Kompare kun multaj nacilingvaj modernaj gvidiloj ĝi kompreneble estas maldika, senkolora kaj en iom simpla komposto. Sed la profesieca aspekto garantias ke la esperantlingva turisto certe ne devas honti pro ĝi. La manko de kria bunteco kaj disigo de la teksto al plej eble malgrandaj eroj estas fakte tute simpatia.
Tonkin, kiu tiom ofte vizitis Roterdamon kiel estrarano, bedaŭris ke li kutime estis tro superŝarĝita de taskoj por povi multe esplori la ĉirkaŭon de la Centra Oficejo. Tamen la leganto de Tuj apude ricevas la impreson ke pur-rasa roterdamano prezentas sian kvartalon. La informplena libreto havas plaĉan stilon, eble iom tro postuleman por la subaveraĝa esperantisto, sed ĝi estas ĝenerale bone legebla kaj konvena por la ambicia kaj interesita turisto.
La libreto rekomendas kvar promenojn, kies komencpunkto estas la Centra Oficejo, Nieuwe Binnenweg 176. La unua gvidas al la muzeoj sude de la oficejo, la dua iras norden en direkto de la centra stacidomo, la tria prezentas la okcidenton kun la ĉarma malnova Delfshaven. Kvare oni ekscias pri la haveno kaj la eblo konatiĝi kun tiu ĉi parto de la centro per boato. Ne senkiale Roterdamo estas nomata ankaŭ «Manhattan aan de Maas» (Manhattan ĉe Mozo).
Oni povas imagi sin trairanta Roterdamon kun la tonkina gvidilo en la mano, legante pri la arkitekturo pri certaj domoj, pri iamaj loĝantoj, ĝenerale pri la historio kaj interesaj lokoj. Kaj ankaŭ Esperanto ne mankas, ĉu rilate al nia domo, ĉu al la Zamenhof-stratoj kaj la loka klubo. Danke al Tonkin ne plu necesas ignore preterpasi ĉion ĉi.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2010. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.