Kongresa temo en Lisbono: Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?

Kiam la portugala maristo Vasco da Gama atingis la bordojn de Barato (por eŭropanoj, Hindio) antaŭ 520 ja­roj, li malfermis novan epokon en la monda historio. Dum longa tempo tiu aspektis kiel epoko de la Eŭropa Kon­kero, ĉar la grandaj maraj imperioj de Britio, Francio, Nederlando, Hispanio kaj Portugalio sukcesis ekregi sur granda parto de la terglobo. Kun iliaj soldatoj, pastroj, komercistoj kaj burokratoj disvastiĝis ankaŭ la impe­riaj lingvoj kaj kulturoj, influante la vivon de miliardoj da homoj, ne nur dum la zenito de la eŭropa potenco, sed ankoraŭ nun.

Neforgesebla UK preparata por Lisbono

LKK de la 103-a UK en Lisbono

Antaŭ multaj jaroj, kiam la portugalajn esperantistojn unue kontaktis la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, instigante nin inviti la Universalan Kongreson, ni estis iom skeptikaj pri la afero. Nia ĉefa hezito temis pri tio, ĉu ni havas sufiĉan homforton por organizi tiel grandan eventon kaj ĉu la financoj de nia asocio eltenus tion.
Post detalaj klarigoj kiel la UK-oj funkcias nuntempe, kiu prenas la financan riskon, pri la labormetodo kaj utiligo de teknologio por simpligi kaj rapidigi la aferojn, kaj inspiritaj de la sukcesa organizado en la landoj, kie la movado estas malpli granda ol tiu en Portugalio, ni decidis, ke ni ne nur pretas inviti la ĉefan eventon de la Esperanta Movado, sed ke en Lisbono la kongreso estos unu el la plej bonaj iam ajn. Almenaŭ tio estas nia celo!

Propono por Vortaro de Verboj

Herbert Andreas Welker

En la Antaŭparolo de PIV (2005, p....) estas menciitaj la terminoj “verba regado” kaj “verba valento”.
Kio estas la verba regado?
Bedaŭrinde mankas en PIV la gramatika senco de la verbo “regi”, kaj do de la substantivo “regado”. Ankaŭ en la dulingvaj Esperantaj vortaroj kiujn mi posedas (de la angla, franca, germana kaj portugala) tiu senco mankas. La vortoj “regi” kaj “regado” eĉ ne troviĝas en la du plej grandaj E-gramatiklibroj (Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).

UN-Reprezentanto de UEA alparolis la tradukan servon de Unuiĝintaj Nacioj

17 oktobro 2017. Je invito de la direktoro de la Dokumentada Fako de UN, s-ino Cecilia Elizalde, la reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, d-ro Humphrey Tonkin, hodiaŭ prelegis ĉe la Tradukaj Servoj de UN pri “La Graveco de Lingvoj en la Tagordo de UN”. Lia prelego emfazis, ke la oficistoj de UN, ekster la lingvaj servoj, emas subtaksi la gravecon de lingvoj ne nur ene de la strukturoj de UN sed ankaŭ en la programo de internacia evoluigo. “Bedaŭrinde la lingvaj servoj de UN foje kompareblas kun la UN-sidejaj akvotuboj,” li asertis: “dum ili funkcias, neniu laŭdas la tubistojn; sed se ili misfunkcias, ĉiu plendas.” Li atentigis pri la fakto, ke lingvoj entute ne menciiĝas inter la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, nek inter la 169 “celtabuloj” kiuj akompanas ilin.

Intervjuo kun Luis Jorge Santos Morales

La eminenta profesoro Luis Jorge Santos Morales, tre konata en Kolombio kaj eksterlande,  datrevenas  duoble ĉar li estas dediĉinta sian longan vivon al la instruado de lingvoj (angla, franca, hispana kaj Esperanto).  
La venontan unuan de novembro, 2017, li sepdektrijariĝos aĝe kaj  samtempe sesdekjariĝos  kiel diskoniganto de la internacia lingvo Esperanto en Kolombio, tial, la komitato komisiita okazigi la ĉi-jaran kongreson, intervjuis lin ĉe lia Lingvolernejo, la dektrian de Septembro, 2017, en la kvartalo La Castellana, Bogoto.  Jen la teksto de tiu intervjuo:

Multkultura Vilaĝo Esperanto 2017

Halina Komar

Aŭguste de 2017, estis realigita la duan fojon Multkultura Vilaĝo Esperanto dum la granda, fama festivalo Woodstock ĉe la pola/germana landlimo. Ĝia iniciatinto kaj kunordiganto estas CEM – Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz. La projekton monsubtenis UEA kaj bonkoruloj, kiuj komprenis la unikecon de ĉi tiu projekto, kiu estas direktita al neimagebla amaso da junuloj: ideemaj, entuziasmaj, kiuj jam 23 foje ĉeestis la festivalon, alvokitaj de ĝia organizanto per la vortoj: amo – amikeco – muziko. Rimarku la ordon de la vortoj – la festivalo, kvankam muzika kaj sukcese bonveniganta la plej famajn muzikensemblojn de la mondo, tamen prioritatigas humanajn ecojn, kiel necesan aldonon al la festivala etoso kaj ĝia programo.

Interstele...

Valentin Melnikov

Venelin Mitev: Vaganto inter la steloj.
DEC, Đurđevac, 2016, 80 p.
Prezo ĉe UEA: € 8,70

Mendi en la katalogo de UEA

Antaŭ pli ol 30 jaroj, kiam mi estis komencanto, iu atentigis nin: jen en la revuo eldonata en lando 1 aperis recenzo de kritikisto el lando 2, pri libro eldonita en lando 3 de la aŭtoro el lando 4. Situacio ne imagebla en aliaj lingvoj, sed en Esperanto tute kutima. Do, plian fojon...
Venelin Mitev estas jam konata figuro en la Esperanto-poezio. En 1991 aperis lia tre utila libro Tradukarto (li mem tradukas ne nur al Esperanto el la bulgara, rusa kaj franca, sed ankaŭ el Esperanto al la bulgara); en 1993 la poemaro Somero cigana (kiun mi bedaŭrinde ne vidis), kaj jen – nova poemaro Vaganto inter la steloj .
La 80-paĝa libro enhavas ses poemciklojn, kun diversa amplekso – de 3 ĝis 15 poemoj. Ni rigardu laŭvice.

FESTPAROLADO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Mark Fettes

Estimataj honoraj gastoj, karaj kongresanoj,

En ĉi tiu horo kaj loko ni spertas denove tiun miraklon, kiu nomiĝas Universala Kongreso de Esperanto. Kiel fenikso renaskiĝante el cindroj, ĉiujare dum unu semajno reaperas, ie en la mondo, la kultura ĉefurbo de la esperantistoj. Kial nomi ĝin miraklo? Pro tio ke ĝi estas ĉiam rekoneble la sama urbo, sendepende de tio, ĉu ĝi troviĝas en Havano aŭ Helsinko, en Vieno aŭ Vankuvero, en Tokio aŭ Telavivo. Alvenas la unuaj dekoj da homoj, tiam la unuaj centoj, kaj kun ili ekŝvelas la granda ondo de renkontiĝoj kaj babiladoj, de kunmanĝado kaj kunkantado, de prelegoj kaj kunsidoj kaj konversaciaj rondoj, de teatraĵoj kaj koncertoj kaj konkursoj, de ĉiuj manieroj uzi lingvon por kunligi homojn. Tia estas nia urbo. Bonvenon en ĝin!

Paĝoj