Multkultura Vilaĝo Esperanto 2017

Halina Komar

Aŭguste de 2017, estis realigita la duan fojon Multkultura Vilaĝo Esperanto dum la granda, fama festivalo Woodstock ĉe la pola/germana landlimo. Ĝia iniciatinto kaj kunordiganto estas CEM – Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz. La projekton monsubtenis UEA kaj bonkoruloj, kiuj komprenis la unikecon de ĉi tiu projekto, kiu estas direktita al neimagebla amaso da junuloj: ideemaj, entuziasmaj, kiuj jam 23 foje ĉeestis la festivalon, alvokitaj de ĝia organizanto per la vortoj: amo – amikeco – muziko. Rimarku la ordon de la vortoj – la festivalo, kvankam muzika kaj sukcese bonveniganta la plej famajn muzikensemblojn de la mondo, tamen prioritatigas humanajn ecojn, kiel necesan aldonon al la festivala etoso kaj ĝia programo.

Similan aranĝon vi nenie trovos: centoj da miloj el la junularo festas tie dum kelkaj someraj tagoj la kontakton kun rokmuziko, sed – tre grave – ankaŭ ricevas proponon de interesa viva vojo, montrata/prezentata al ili de centoj da NRO-organizoj (agantaj por publika bono, senprofitaj) kaj alvenantaj tien moralaj aŭtoritatoj.
La festivalon iniciatis kaj plu organizas Jurek Owsiak, kiu estas amata de la junulara amaso, kiu aŭskultas liajn vortojn kaj obeas konsilojn kaj direktivojn. Kial? Jurek Owsiak parolas al junuloj per ilia vortumo, estas fidinda homo amanta la junularan amason, kaj ĉiuj tion vidas, sentas, kredas! Kaj liaj celoj estas honestaj, idearo facile esprimebla kaj por ili komprenebla kiel humanaj idealoj…

Ne ekzistas simila loko ie ajn, kaj oni ne povus trovi pli ideeman publikon/socion por la estonta esperantistaro. Nia movado ŝrumpas de la tempo, kiam ĝi komencis iĝi pli komerca ol ideeca. Fakte la mono estas necesa por vivigi la movadon, sed ofte tio okazas koste je perdoj de idearo.
La unika evento Woodstock tamen montras, kiom ankoraŭ multas junaj homoj, kiuj serĉas la bonajn ekzemplojn por sia vojo al matureco.
Sur mirinda festivala spaco – oni povus trovi la lokon por ĉiuj interesoj de plej diversaj homoj, de ĉiuj aĝo, stato, fako, vivnivelo, religio, socia engaĝiĝo. Speciale la loko taŭgas al junularo, kiu ne nur ŝatas muzikon, sed emas esti kune, libere amuziĝi, sed ankaŭ serĉas aŭtoritatojn. Tial kelkmila amaso de junuloj, pretas sidi surtere dum multaj horoj por aŭskulti intervjuojn – unu post la alia, duhorajn! Ekzemploj: la monaĥo patro Paulo Giżynski, poste la generalo M. Różanski (demisiis prohonora kaŭzo), poste la diskutinda verkistino Grochola. Tie parolis ankaŭ la urbestro de la urbo Słupsk, d-ro Robert Biedroń, kiun ni gastigis.
Samtempe oni okazigis kelkdekon da metiejoj same allogantaj la junularon: pri kreemo, pri persona disvolviĝo, pri cerblaborado, pri 3D-presado, pri homaj rajtoj, pri hipnozo, unua helpo, instruado de gestolingvo, Amnesty International kaj multaj aliaj temoj…

Dume: nia 20-persona teamo de mateno ĝis vespero laboris por informi kaj reklami pri Esperanto. Hontinda fakto – eĉ ne unu juna polo sciis, kio estas Esperanto! Sed pri Esperanto aŭdis eksterlandaj gastoj, vizitantaj nian „Vilaĝon” kun riĉe ekipita informa stando.
Per nia laboro ni eksciis kaj montris al la aliaj – ekzistas tie kampo por semi Esperanton! Rikolto povas esti abunda, ĉar kursoj de Esperanto, gvidataj de Stano Marĉek 3 foje ĉiutage, allogis plenajn grupojn de entuziasmuloj, kiuj dum duhoraj lecionoj prilaboris po 67 lecionojn! Stano estis konsternita pro la efikeco de tiaj lecionoj. Tie ni serĉu la ontan esperantistaron. Ĝisnunaj praktikoj fiaskis, oni provu spertojn de aliaj homoj en aliaj lokoj kaj agantaj alimaniere… Allogaj estis la prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado tra la mondo. La temo estis antaŭe planita de mi, kiel kampanjo por Pasporta Servo. Nia aganto Kamil, fervora vojaĝanto, kiu malgraŭ juna aĝo, jam vizitis pli ol 70 landojn, allogis eĉ dufoje ĉiutage interesatojn pri vojaĝado „preskaŭ sen mono”.
Aldone ni kolektis deklarojn por junaj amikoj de Esperanto kaj samtempe la subskribojn por Paca Nobel-Premio al la Organizantoj de la Festivalo. La rezultoj estis – cent deklaroj de Amikoj de Esperanto kaj pli ol 2 mil subskriboj por Nobel-Premio. La gastojn en nian tendon kaj al la programo invitis kantante JoMo kaj la knabinetoj E-Familio. Valoran helpon speciale por eksterlandaj vizitantoj, donis reprezentanto de TEJO, Alessandro Bonfanti. Tiu kun JoMo montris la internaciecon de la lingvo, parolante kun la gastoj, ekinteresante ilin pri lernado de Esperanto.

Senlace laboris ĉe la stando kaj antaŭ la tendeja pordo nia plej maljuna teamano – Kazimierz Krzyżak, la iniciatinto de nia ĉeesto tie. „Ĉapojn de kapoj” oni forprenu antaŭ tiu ĉi 89jaraĝa viro, kiu estas la aŭtoro de la plej signifaj atingoj de la pola esperantistaro dum la lastaj jaroj.
Oni devas substreki la rolojn de la plej laboremaj viroj en nia tendumejo: Andreo Sochacki kaj Michał Sidorowicz. Ili estis neanstataŭeblaj.
Ne kalkulebla estas la valoro de la kontribuo de Stano Marĉek, kiu kunportis imponan informan kaj edukan materialon kaj instruis po 6 horoj tage! Pri mastrumado okupiĝis Ata Kaczanowska kun helpo de junuloj zorgantaj pri aĉetado de manĝproduktoj kaj tagmanĝoj.
Tie, en la nekutima festivalo Woodstock, plena de idealoj kaj juneca espero, troviĝas ĝuste loko por ĉies ideoj, kion mi priskribis pli frue. Ĉu tio helpos nin trovi iujn junajn homojn, decajn, kapablajn, laboremajn kaj respondecajn, kiuj povus anstataŭi nin – vere jam maljunajn – en tiu ĉi „stafetkurado”?
Verdire – mi hodiaŭ ne vidas sufiĉan kvanton da junuloj, kiuj pretus preni memstare la penigan organizadon, zorgadon dum multaj monatoj pri garantio de la programoj, materialoj, laboro de volontuloj en la malfacilaj kondiĉoj de tendara vivo. Volontule, senpage.

Mi supozas, ke la gvidan rolon estontece prenos el niaj manoj la generacio de mezaĝuloj pli sperta kaj pli laborema ol la juna generacio, sed la laborteamo plejparte devas esti juna. Nia organizaĵo CEM povus iĝi faka por tia esperiga, nobla celo. Mia anstataŭanto ĉe Woodstock, la larĝe konata Andreo Sochacki, estas vere taŭga homo por preni la respondecon pri daŭrigado de la projekto Granda Ideumado.
Tion ni lasas kiel proponon al UEA/TEJO kaj atendas la diskuton kun proponoj.
Se resumi la eventon – ĝi estis eĉ pli efika ol la pasintjara, vizitis nin multe da gastoj kaj lernantoj, sukcesis la ekspozicio „Zamenhof kaj lia kreaĵo” fone de la Zamenhof-Jaro.
La aranĝo: kvankam tre laboriga – sed valorega. Nenio tiel indas sub tenon de UEA kaj TEJO. Kaj mi ripetas la demandon starigitan antaŭ jaro: ĉu do ne indas krei fakan sekcion de TEJO por subteni la Multkulturan Vilaĝon Esperanto? La Projekto postulas tutjaran laboron kaj zorgadon pri ĉio, kio okazas somere.

Oni oferas al la festivalaj gastoj:

• Senpagan aranĝon 3-4-tage ĉiujare,
• Koncertojn de mondfamaj muzikensembloj
• Realigeblecon de diversaj interesoj kaj hobioj en zono de Akademio de Belegaj Artoj
• Ekkonon/interparolon kun famaj homoj, diverskampaj aŭtoritatoj,
• Veran festadon de ĝojo, tie regantajn amikecon, toleremon, amuziĝon (eĉ abstraktan), liberan volon fari ion ajn
• nur obeante la festivalan regularon. Regas tie juneco, gaja etoso, libereco inter amasego de gejunuloj!

Redakcia noto: UEA subtenis la
aranĝon per € 2000 kaj helpis varbi
mondonacojn.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.