Propono por Vortaro de Verboj

Herbert Andreas Welker

En la Antaŭparolo de PIV (2005, p....) estas menciitaj la terminoj “verba regado” kaj “verba valento”.
Kio estas la verba regado?
Bedaŭrinde mankas en PIV la gramatika senco de la verbo “regi”, kaj do de la substantivo “regado”. Ankaŭ en la dulingvaj Esperantaj vortaroj kiujn mi posedas (de la angla, franca, germana kaj portugala) tiu senco mankas. La vortoj “regi” kaj “regado” eĉ ne troviĝas en la du plej grandaj E-gramatiklibroj (Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).

Do kio estas la verba regado? Temas pri la fakto, ke la verbo estas la “reganto” de la frazo; ĝi determinas ĉu necesas objekto aŭ ne, kaj la tipon de objekto; do temas pri transitiveco.
En la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko la terminoj “transitiveco” kaj “transitiva” ne ekzistas. En la Plena Analiza Gramatiko ne estas ĉapitro pri transitiveco. La transitiveco estas pritraktata – mallonge – en la ĉapitro “Uzado de la voĉoj” (p. 162s.) kaj poste en la ĉapitro “Substantiva objekto” (p. 240ss.). Tie la aŭtoroj diferencigas inter rektaj – aŭ akuzativaj – objektoj (kiuj estas la objektoj de transitivaj verboj) kaj nerektaj – aŭ prepozitivaj – objektoj (kiuj estas la objektoj de netransitivaj verboj). La aŭtoroj nomas la nerektajn (prepozitivajn) objektojn “pri-objekto”, “al-objekto” kaj “de-objekto”. Sed kio pri aliaj prepozicioj, ekzemple “pro” en la kazo de “danki pro” kaj “en” en la kazo de “partopreni en”?
PIV ne mencias du aliajn faktojn pri la transitiveco: Unuflanke eblas, ke netransitivaj verboj havas neniun objekton, kaj aliflanke ekzistas dutransitivaj verboj. La Plena Analiza Gramatiko (p. 162) konsideras verbojn kiuj “ne celas personon au aferon, kiu estus modifita de ili” (ekz. ŝpruci, ekstari, evolui) kiel netransitivajn. En la ĉapitro “Substantiva objekto” (p. 240ss.), pritraktante detale diversajn tipojn de objekto, ĝi nomas la dutransitivajn verbojn “dudirektaj”. Mi resumas:
1. Transitivaj verboj havas rektan objekton, en Esperanto kun n-finaĵo. Ekzemplo: Mi amas vin.
2. De netransitivaj verboj ekzistas du tipoj:
a) sen iu objekto: Ili dormas.
b) kun nerekta (prepozitiva) objekto: Mi parolas pri gramatiko. (Cetere en kelkaj lingvoj tiu verbtipo nomiĝas “nerekta transitiva verbo”.)
3. Multaj verboj estas dutransitivaj; ili havas unu rektan objekton kaj unu nerektan (prepozitivan) objekton: Li promesis kompufonon al sia filino.
En lingvoj en kiuj ekzistas la problemo de la transitiveco (do en Esperanto) la gelernantoj bezonas lerni kaj parkerigi la verban regadon de ĉiu verbo.
Iu povus argumenti, ke preskaŭ ĉiam la transitiveco estas evidenta. Mi konsentas. Fakte grandas la verŝajneco, ke “ami” estas transitiva, kaj ke ĉe dutransitivaj verboj oni diras ekzemple “Mi donas monon al mia filo”. Tamen eblas, ke en la gepatra lingvo de la gelernantoj la verba regado malsamas. Nur du ekzemploj:
Ĉu vi opinias, ke “bezoni” estas nepre transitiva (Mi bezonas monon.)? Se brazilaj gelernantoj ne lernus la verban regadon de tiu verbo en Esperanto, ili erarus, ĉar en la portugala “bezoni” estas netransitiva, kaj do tiuj gelernantoj emus diri “Mi bezonas de mono”. Similaj problemoj certe ekzistas por gelernantoj el aliaj landoj.
Nun pri la verba valento. Bonŝance PIV (2005) donas difinon:
“nombro de ligoj, kiujn verbo povas havi kun siaj komplementoj (inkl subjekton); [ekz.] pluvas estas nulvalenta, donas estas trivalenta”
En la E-Vikipedio ne troviĝas artikolo pri la verba valento. Sed en paĝo pri “valento” estas donita la difino “la nombro de ligoj, kiujn verbo povas havi kun siaj komplementoj (inkl. subjekton)”. Kaj en la artikolo kies kapvorto estas “Verbo”, la interreta enciklopedio bone – kvankam mallonge – informas pri la valento, aŭ “valenteco”. Mi citas:

La nombro de argumentoj, kiujn verbo bezonas, estas ĝia valenteco. Laŭ valenteco, oni povas klasifiki verbon kiel unu el:
• Netransitiva (valenteco = 1): la verbo havas nur subjekton: Ekzemple: "li kuras", "ĝi falas".
• Transitiva (valenteco = 2): la verbo havas subjekton kaj rektan objekton. Ekzemple: "ŝi manĝas fiŝaĵon", "ni ĉasas kuniklojn".
• Duoble transitiva (valenteco = 3): la verbo havas subjekton, rektan objekton kaj nerektan objekton. Ekzemple: "mi donis al ŝi libron", "ŝi sendis florojn al mi".
Lingvoj eĉ povas havi verbojn kun valenteco = 0. Ekzemple, en Esperanto, oni povas diri ke akveroj falas el la ĉielo per unu verbo, sen subjekto kaj sen objekto: "Pluvas". Oni kelkfoje nomas ĉi tiujn verbojn "senpersonaj verboj".

Percepteblas, ke la valento, aŭ valenteco, estas pli ampleksa ol la koncepto de transitiveco, ampleksante ĝin. Ekzemple la valento inkluzivas la subjekton – kiu ne ludas rolon rilate al la transitiveco. La subjekto estas unu el la argumentoj (aŭ “komplementoj”). La fakto estas, ke la verbo (aŭ ĝia valento) determinas, kiom da argumentoj – kaj kiaj – estas necesaj por ke la frazo estu korekta.
De kie devenas la termino “valento”? – De la kemia scienco. Denove mi citas PIV-on:
“[En kemio valento estas] Nombro de unuoblaj ligoj, kiujn atomo povas havi kun najbaraj atomoj en molekulo”
Do kiel atomo bezonas aliajn atomojn por formi specifan molekulon, la verbo bezonas specifan nombron de argumentoj por ke estiĝu korekta frazo.
Estis la franca lingvisto Lucien Tesnière, kiu uzis la terminon “valento” en sia teorio de la dependeco, aŭ dependogramatiko, eksplikita en lia verko Éléments de syntaxe structurale [Elementoj de struktura sintakso], publikigita postmorte en 1959. Li nomis la argumentojn (aŭ komplementojn) “actants” [agantoj].
Bedaŭrinde ankoraŭ multaj gramatiklibroj kaj precipe vortaroj ignoras la gravecon de la valento, informante nur pri la transitiveco. Sed la transitiveco ne sufiĉas por konstrui korektajn frazojn. Ekzemple:
Laŭ ordinaraj vortaroj “loĝi”, “penetri”, “pensi” kaj “pluvi” simple estas netransitivaj verboj. Tamen ilia valento montras, ke la konstruo de la frazoj malsamas:

“loĝi” bezonas subjekton kaj – kutime - lokan adverbon: Mi loĝas en Braziljo / ĉi tie. (Ankaŭ eblas: Mi loĝas malbone.)
“penetri” bezonas subjekton kaj – kutime – lokan adverbon kiu indiku movon (ĝenerale kun la prepozio “en”): La veneno penetris en la sangon. La akvo penetris tien. (Ankaŭ eblas: Ĝi jam penetris.)
“pensi” bezonas subjekton kaj – kutime – prepozitivan objekton (kun la prepozicio “pri”): Mi pensos pri tio.
“pluvi” ne bezonas subjekton nek iun ajn (alian) komplementon: Kio okazas? – Pluvas.

Ofte la vortaroj montras en ekzemploj (kiuj nepras !), kiel oni konstruu la frazojn, sed ofte tio estas nesufiĉa aŭ konfuza.
Pro ĉio tio dezireblus, ke ekzistu specifaj (kaj ampleksaj) vortaroj de verboj. Sed eĉ en la etnaj lingvoj tiaj bonaj vortaroj de verboj ĝenerale mankas.
La valentteorio estis adoptita specife en Germanio. Tie estis publikigitaj ne nur germana valentvortaro de verboj (Helbig & Schenkel, 1969), sed eĉ de substantivoj (Sommerfeldt & Schreiber, 1977) kaj de adjektivoj (Sommerfeldt & Schreiber, 1977) - ĉar ankaŭ tiuj du vortklasoj havas valenton. Poste estis publikigitaj aliaj valentvortaroj de verboj, unulingvaj kaj dulingvaj, en kiuj ĝenerale unu el la lingvoj estas la germana: Busse & Dubost (1983), Schumacher (1986), Bianco (1998). En 2004, du germanaj lingvistoj (kune kun du angloj) publikigis valentvortaron de anglaj verboj, substantivoj kaj adjektivoj (Herbst, Heath, Roe & Götz).
En la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko ne estas uzata la termino “valento”, sed la aŭtoro agnoskas, ke “La ĉefverbo estas la centro de la frazo. Ĉiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en diversaj manieroj al la ĉefverbo. Ili ludas diversajn frazrolojn.” (p. 36) Lauŝajne tiu “frazroloj” estas la argumentoj – aŭ komplementoj – de la valentteorio.
Ankoraŭ necesas informi, ke la frazpartoj kiuj ne apartenas al la valento, t.e. kiuj ne estas necesaj por konstrui korektan frazon, nomiĝas “liberaj informoj” (“freie Angaben” en la germana, dum Tesnière nomis ilin “circonstants” – ĉar ili iamaniere esprimas la cirkunstancojn). Mi sugestas en Esperanto simple la terminon “aliaj informoj”. Ekzemple en la sekvaj frazoj la vortoj “hieraŭ”, “multe”, “tuj”, “evidente” kaj “ne” ne estas argumentoj (aŭ komplementoj), sed aliaj informoj : Hieraŭ pluvis multe. Mi bezonas vian helpon tuj. Tio evidente ne plaĉas al ĉiuj.
Plia fakto estas, ke ofte la argumentoj, t.e. frazpartoj kiuj ĝenerale estas necesaj por formi ĝustan aŭ normalan frazon, povas esti forlasataj en specifaj cirkunstancoj. Tiaj elementoj estas nomataj “fakultativaj – aŭ nedevigaj – komplementoj/argumentoj”. Ekzemploj:
Normale “pensi” postulas prepozitivan komplementon (Pensu pri tio), sed kiam oni demandas: “Kion vi faras?”, tiu komplemento povas esti forlasata: Mi pensas.
La verbo “penetri” postulas adverbon kiu esprimas movon (vidu supre), sed en specifa kunteksto oni povas forlasi ĝin, dirante: Ĝi jam penetris.

Necesas ankoraŭ almenaŭ mencii, ke ekzistas ankaŭ la tiel nomata “semantika valento”, kiu estas bazita sur “reguloj de selekto” (kvankam estas aŭtoroj por kiuj la semantika valento estas alia afero). Tio signifas, ke nur specifaj vortoj aŭ kategorioj de vortoj povas esti selektataj, aŭ elektataj, kiel argumentoj/komplementoj en specifaj frazoj. Ekzemploj:
1. En unu el la signifoj de “kanti” nur vorto rilata al birdoj povas esti la subjekto. Tiaj informoj estas gravaj en dulingvaj vortaroj. En la unulingvaj ĝenerale la ekspliko de la verbo sufiĉas, sed ĉiam estas bone doni pliajn informojn (kp. la trian signifon de “kanti” en PIV).
2. En Esperanto la verbo “pepi” signifas (laŭ PIV): “1. Aŭdigi malakutajn, ripetatajn, delikatajn krietojn. 2. Diri per birdosimila voĉo.” En la unua difino ne estas klare, ke pepi rilatas al birdoj. Nur en la dua tio estas klarigita. Pri la kutima traduko de tiu verbo en la germana (“zwitschern”), tiulingva vortaro difinas, ke nur birdoj pepas, sed ke oni povas uzi la verbon en figura senco por homoj.
Post tiu longa enkonduko mi faras nun proponon por valentvortaro de Esperantaj verboj, uzante difinojn kaj kelkajn ekzemplojn de frazoj el PIV (2005). Evidente en la antaŭparolo de tia vortaro devus esti bone klarigita ĉio necesa pri la valento, por ke la konsulantoj komprenu la enhavon.
En mia suba propono mi uzas la jenajn mallongigojn kaj signojn:

Mallongigoj:
nv = nulvalenta; uv = unuvalenta; dv = duvalenta; tv = trivalenta
fig = figura
inf = infinitivo
ks = kaj similaj

Signoj:
{ } = eksplikoj [ ] = ekzemploj de vortoj = fakultativa komplemento
/ = separas ekzemplajn frazojn kaj diversajn opciojn
Ekzemplaj frazoj estas kursivaj.

danki
1. (tv) Atesti per vortoj, ke oni ricevis de iu bonon kaj ŝatis tiun favoron. {iu dankas iun
Mi dankas vin por la prunto.
2. (uv) Esprimante sian ŝaton pri io proponata, tamen rifuzi ĝin akcepti. Ĉu iom pli da kafo? – Mi dankas.
3. (tv) Konscii, ke oni havas la moralan devon reciproki al iu ricevitan bonon. {iu dankas por io} Ni neniam povos sufiĉe danki por tia favoro.
{Rimarkoj: a. Zamenhof uzis la preposicion “por”, sed multaj esperantistoj uzas “pro”. b. Anstataŭ “iun” oni uzas ankaŭ “al iu”.}

daŭri (uv) {io daŭras}
1. Ekzisti pli longe ol unu momenton: Lia kolero longe daŭris.
2. Konserviĝadi dum longa tempo: Lia gloro daŭros tra la jarcentoj.
3. Esti plue; ekzisti plu kiel antaŭe: Samaj malbonoj daŭras.

daŭrigi (dv) {iu/besto/io daŭrigas ion}
1. Fari, ke io daŭru: La vento daŭrigis la froston.
2. Senhalte fari, ne ĉesigi: Mi daŭrigos la laboron poste.
3. {evitenda} Plue +inf {iu/besto/io daŭrigas inf} La morto daŭrigis rigardi lin.

dubi
1. (uv) Havi dubojn {iu dubas} Ŝi ĉiam dubas.
2. (dv) Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aŭ vereco de io {iu dubas pri io/Dio; iu dubas ion} Li neniam dubis pri sia sukceso; dubi la utilecon de io.
3. (dv) Ne scii, heziti kredi, ĉu io okazos aŭ ne {iu dubas ke/ĉu} Neniu dubos, ke konstanta regulo estas mil fojojn pli bona. Mi forte dubas, ĉu iu serioze konsilus ....

komenci
1. (dv) Fari la unuan parton de afero aŭ de ago {iu/besto komencas ion/inf} Mi komencos novan libron. Li komencas paroli. La kato komencis ĉasi la raton.
2. Transiri en novan ŝtaton. 2.1 (dv) {iu/besto/io komencas inf} Mi komencis maljuniĝi. 2.2 (uv) {komencas inf} Komencis neĝi.
3. (dv) Konsistigi la unuan parton de io: Tiu vorto komencas la frazon.

komenciĝi (uv) Iĝi komencita, eniri en sian unuan parton {io komenciĝas} Komenciĝis la milito. / La lekciono jam komenciĝis.

loĝi (dv) Pli-malpli daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivas. {iu loĝas ie/iel} Mi loĝas en Parizo. Ili loĝas tre bone. Kie vi loĝas?

pasi
1. (uv) Iri de unu momento al alia, nehaltante: Pasis certe horkvarono.
2. Iri de unu loko al alia, ne restante ie. 2.1 (dv) {iu/besto/io pasas al/tra/ks io} Pasi tra kampo de iu. Nubo pasis sur la suno. 2.2 (uv) {estas subkomprenata la loko tra kiu aŭ al kiu oni pasas} Lasu min pasi!
3. (uv) Malaperi, ĉesi: Mi pensis: eble pasos la apetito.
4. {arkaismo} (dv) Trapasi: La plej malfacilan parton de la laboro vi jam pasis.

pasigi
1. (tv) Irigi iun aŭ ion de unu loko al alia, ne restigante ie {la lokoj povas esti subkomprenataj} Miajn infanojn vi pasigis tra fajro. Mi pasigos vin sub vergo. “Pasigu al mi la korbon” oni povas diri.
2. (tv; dv en kelkaj okazoj) Uzi (pli-malpli longan parton el sia vivdaŭro), farante ion {iu pasigas iun eventon / iun tempon ie aŭ iel; ie/iel povas esti subkomprenata} Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. Pasigi la tempon maldorme. Pasigi feliĉajn tagojn.

penti (dv) Senti bedaŭron pro farita kulpo kun deziro ripari ĝin kaj plu ne rekulpi {iu pentas pri io / ion / ke} Ŝi pentis tutkore pri sia peko. Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn... . La Eternulo pentis, ke li kreis la homon sur la tero.

pluvi
1. (nv) akvero falas el la ĉielo: Kia estas la vetero? - Pluvas. / Ĉu morgaŭ pluvos?
2. fig. (uv) {io okazas abunde} Pluvis aplaŭdoj.

temi
1. (uv) Esti la temo {temas pri} {oni jam menciis ion; tio estas la subkomprenata subjekto} Temas pri [sporto, respondeco, ...]
2. (dv) Havi kiel temo {io temas pri} La libro, artikolo, ... temas pri [....]

veri (uv) Esti vera {io veras; veras ke} Tio veras. / La informo veras. / Ke mi kulpas pri tio tute ne veras.
veriĝi (uv) Iĝi vera {io veriĝas; veriĝas ke} Lia profetaĵo ne veriĝis.