Kongresa Komuniko 1

103-a Universala Kongreso de Esperanto
Lisbono, Portugalio, 28 julio – 4 aŭgusto 2018

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe
Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: kongresoj@co.uea.org. TTT: http://www.uea.org/kongresoj.

Kongresa Temo

La temo de la 103-a UK estas: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”

Informoj

Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA (vd. supre). En Facebook estas evento-paĝo kun diskutejo kaj informoj pri la kongreso, aldonataj laŭ la evoluo de la preparlaboroj: https://www.facebook.com/events/629033787272431.

Kongresejo

La kongresejo estos en la ĉambroj de la Fakultato pri Juro kaj de la Rektorejo de la Universitato de Lisbono, Alameda da Universidade, Lisbono.

Vojaĝado

Lisbono estas konektita kun la cetera Eŭropo kaj la mondo pere de la plej renomaj flugkompanioj. La ĉefa en la lisbona flughaveno estas TAP Air Portugal. Krome, du el la plej konataj eŭropaj flugkompanioj kun aparte malmultekostaj tarifoj, easyJet kaj Ryanair, flugas inter Lisbono kaj kvardeko da urboj tra la kontinento. El la flughaveno (LIS) eblas iri al la kongresejo taksie, buse, metroe... kaj piede, ĉar la distanco inter ambaŭ lokoj estas nur 3 kilometroj.
Lisbono estas facile atingebla ankaŭ buse kaj trajne.

Loĝado

Detalaj informoj aperos en la Dua Bulteno. La oferto varios de modestaj dormlokoj ĝis luksaj hotelĉambroj, kelkaj je piedira distanco de la kongresejo; aliaj estos facile atingeblaj per la pub­likaj busoj kaj metroo.

Ekskursoj

La ekskursoj vizitos la ĉefajn vizitindajn lokojn en Lisbono kaj proksimaj urboj, ekzemple la lokajn palacojn, Kastelon de Sankta Georgo, la tradician kvartalon Alfama, Turon de Belém, Monaĥejon de la Ĵeromoj, muzeojn, Bairro Alto (Alta Kvartalo), la kvartalon Chiado, Pilgrimejon de Fátima k.a. La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj estas planataj por la Insularo Madejro kaj Acoroj, por la suda parto de la lando, ĉe Algarvo, por la centra kaj norda partoj de la lando al i.a. la urboj Koimbro, Porto, Guimarães. Detalaj priskriboj aperos en la Dua Bulteno.

Internacia Kongresa Universitato

La 71-a sesio de IKU akceptas prelegproponojn ĝis la 31-a de januaro 2018. La prelegoj prefere rilatu al la Kongresa Temo. Pliajn informojn vidu en la paĝo 233.

Reklamiloj

La Unua Bulteno estas senpage havebla ĉe UEA, ankaŭ grandkvante.

Aliĝilo

Papera aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe UEA, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. La retan aliĝilon eblas ankaŭ elŝuti ĉe la kongresa TTT-ejo aŭ uzi ĝin tie.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de decembro 2017 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individua Membro de UEA (sed ne MG) € 180,00 (135,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA € 225,00 (170,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo IM de UEA € 90,00 (65,00); Kunulo/junulo/handikapulo ne-IM de UEA € 135,00 (100,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1997 aliĝas senpage (bv. kunsendi kopion de lia/ŝia identigilo). Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2017 (p.45-46) kaj en la TTT-ejo.

Statistiko

Ĝis la 9-a de oktobro estis registritaj 200 aliĝintoj el 39 landoj. La landoj kun plej multe da kongresanoj estis Brazilo (21), Germanio (19), Japanio (17), Portugalio (16), Usono (12), Francio (11), Pollando (10), Hungario kaj Nederlando (po 8) kaj Britio kaj Bulgario (po 7).

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.