Juniaj KER-ekzamenoj

Katalin Kováts, ĉeforganizinto de la ekzamentago

Post eventoplena monato majo, en junio okazis eĉ pli multaj KER-ekzamenoj tra la tuta mondo.
La ekzamena komisiono de UEA kun dek kvin lokaj organizantoj okazigis la 8-an Tutmondan Ekzamentagon. Ekzameniĝis en 15 urboj de 11 landoj entute 134 personoj. El inter tiuj lokoj en 7 urboj okazis ankaŭ parolaj sesioj, kiujn ni efektivigis tra skajpo. Entute 28 personoj ekzameniĝis en tiu formo.
Ni havis kelkajn novajn ekzamenlokojn, kiel estis mem Bostono, sed eĉ pli specialan atenton meritas la ekvadora ekzamenevento, kien samideano Rafael Antonio Mejia el Kolombio vojaĝis pli ol 2000 kilometrojn, speciale por transporti la testojn kaj helpi okazigi la unuan KER-sesion en Ekvadoro.
La liston de la ekzamenoj, fotojn kaj ceterajn informojn vi povas vidi en la paĝo de la 8-a Tutmodna Ekzameno: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/oka
La tutmonda ekzamentago estis sukceso kaj ni planas okazigi ĝin ankaŭ en 2020.
En junio estis ankoraŭ unu ekzamensesio, en la brazila urbo Goiânia kadre de la komunaj brazila landa kaj junulara kongresoj. Tie trapasis la ekzamenojn 9 kandidatoj, el inter kiuj ekzameniĝo de 4 junuloj estis finance subtenata de la brazila Esperanto-junulara organizaĵo kaj edukado.net.
La restantaj tri ekzamensesioj estas aranĝataj en Raleigh dum la Nord-Amerika-Somera-Kursaro, en Lahti dum UK kaj en Liptovský Hrádok dum IJK. Al ĉiuj tri sesioj eblas ankoraŭ aliĝi ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Korajn dankojn al ĉiuj helpintoj, surlokaj organizintoj, multobligintoj, deĵorintoj, ekzamenintaj kolegoj kaj al geonklojn, kiuj multe helpis al deko da kandidatoj prepariĝi al la ekzameniĝo.