Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2019-2022


La 29-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de kvin Komitatanoj B por la periodo 2019-2022. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj la individuaj membroj Tobiasz Kaźmierski kaj Marc Konijnenberg. Aliaj helpantoj asistis ĉe la nombrado.

Por la unua fojo en la historio de UEA, membroj povis voĉdoni perrete. Papera balotilo estis tamen sendita al ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne havis retpoŝtadreson aŭ havis iun kiu en la pasinteco iel ne funkciis. Partopreno eblis por ĉiu membro, kiu jam kotizis por la jaro 2019. La voĉdono estis plene anonima. El ĉiuj voĉdonrajtaj membroj (3849) voĉdonis 1497, t.e. 38,89%. Ĉiuj voĉdoniloj estis validaj, tamen 17 kovertoj ne respondis al la reguloj pri valideco. Plej multe da voĉoj, 1055, ricevis Emilio Cid. La aliaj kvar sukcesaj kandidatoj estis Osmo Buller (966), Lee Jungkee (868), Michael Boris Mandirola (856) kaj Aleks Kadar (773). Ne elektitaj estis Duncan Charters (764), So Jinsu (706) kaj Didier Janot (357).

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2018. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.

Emilio Cid
Osmo Buller
Lee Jungkee
Michael Boris Mandirola
Aleks Kadar

El la Gazetaraj Komunikoj de UEA