La imitinda ekzemplo de Finnlando

• Benedicto SILVA, Delegito de UEA
Ĉion, kion mi skribos ĉi tie, eble ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj partoprenis en la lasta Universala Kongreso en Lahti, sentis, sed ne volis skribi. Ĉar mi estas relative maljuna kaj havas sufiĉe da libera tempo, tion mi faru nun.
Ekde la unua momento, kiam mi eksciis, ke tiu UK havos lokon en finnlanda urbo, mi sentis fortan deziron partopreni ĝin, unue pro tio, ke mi ĉiam rigardis kun profunda admiro kaj intereso tiun belan landon, kiu estas Finnlando. Tiu bela kaj mistera sento akompanas min ekde mia infanaĝo...
Kun tia sento mi aliĝis al la UK en Lahti. Ĉi tiu estas do la unua fojo, ke mi vizitos tiun belan landon ĉe la Balta maro!
Kaj post tiu decido, mi plurfoje pensis: Ho! ĉi-jare mi vizitos Finnlandon! En tiu lando mi povos rememori ĝiajn belajn, poeziajn pejzaĝojn kun lagoj, riveroj kaj arbaroj, la homojn, la heroojn, la prapoeton Väinämöinen, resume, la belan poemon Kalevala!
Tie, veturante tra la arbaroj de tiu Lando, mi povos rememori, kun ĝojo kaj profunda emocio, ankaŭ la travivaĵojn de la amataj Sep fratoj de Aleksis Kivi!...
Resume, respirante la aeron de Finnlando, mi povos revi, emociiĝi kaj ekstaziĝi, ĉar dum la tuta daŭro de tiu UK mi parolos kun finnoj, en kiuj mi povos konkrete vidi la heroojn majstre kreitajn de la popolo mem, en Kalevala, aŭ de la genia Aleksis Kivi, en Sep Fratoj...
Vere, kun tiaj pensoj kaj espero mi flugis de Brazilo ĝis Finnlando!...
Tiaj imagaj pensoj kaj espero, por mi tre gravaj, kvankam nur imagaj, fariĝis tamen tute konkretaj kaj ordinaraj, kiam, ricevante la tradician sakon de la Universalaj Kongresoj, kaj sentante ĝin pli peza ol ordinare, mi ekvidis, ke, krom la kutima materialo oferita al la kongresanoj, ĉi-foje, en mia rave mistera Finnlando, la Organiza Komitato malsobre kaj malavare honoris la kongresanojn per riĉa donaco: verda (jes, verda!) ekzemplero de... Kalevala!
Por mi estis kvazaŭ la Organiza Komitato de la UK, en Finnlando, mistere divenis la penson kaj la sinceran amon de simpla, nekonata kaj humila esperantisto, – jes, la penson kaj sinceran amon de nekonata homarano – al la majstroverkoj de la tutmonda beletro, verkitaj tamen en Finnlando...
Kiam mi emocie prenis la verdan volumon de Kalevala, mi ne povis ne kredi je tio, kion mi vidis... Tio estis reala kaj konkreta!...
Finnlando donacis al ĉiu kongresano pecon de sia propra koro, de sia propra animo: Kalevala!
Kiam mi enmanigis tiun karan kaj nekutiman donacon, mi ne povis ne senti en mia koro kaj en mia animo la esperon kaj la deziron, ke de nun ĉiu popolo, de Oriento kaj Okcidento, nepre imitu la ekzemplon de la finna diligenta kolero, donacante al ĉiu partoprenanto de siaj UK-oj ekzempleron de elstara beletra verko de sia lando; ke mia lando, Brazilo, malavare donacu, al ĉiu aliĝinto, ekzemple, unu el la romanoj de Machado de Assis, en la klasikia traduko de Paulo Viana, aŭ alian verkon de nia nacia literaturo. Japanio faru la samon, disdonante, ekzemple, la romanon Neĝa Lando de Kawabata; Francio, unu el la tradukoj de La Eta Princo de Exupéry; Italio, ne la tutan Dia Komedio, sed almenaŭ Purgatorio en la majstra traduko de Enrico Dondi, en la belega eldono de "Fonto", en Brazilo; Svedio, ekzemple, disdonante unu el la verkoj de Selma Lagerlöf, ekzemple: La Mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, ankaŭ en tre bela eldono de "Fonto", en Chapecó, Brazilo.
Por meti finon al miaj konsideroj pri la forta impreso, kiun faris al mi la disdonado de Kalevala al ĉiuj kongresanoj, mi ne povas ne gratuli la Organizan Komitaton de la UK en Lahti. Mi esperas, ke Organizaj Komitatoj de estontaj UK-oj nepre sekvos tiun belan ekzemplon!
* * *
Mi kredas, ke estas sufiĉe sciate, ke, ekde la komenco de nia movado, anonco pri Universalaj Kongresoj de Esperanto ne povas ne esti tikla, ĉar dum tiaj eventoj la diligenta kolegaro havas la okazon ne nur konstati, sed ankaŭ montri al la mondo, ke unu internacilingvo povas kunfratigi la tutmondan homaron per reciproka komprenado. Tio neniam okazus, se ili uzus ekskluzive siajn naciajn lingvojn...
Ni tamen ne estas tiel naivaj por kredi, ke tiu facila komprenado ĉiam okazas en tre vasta kaj ĝenerala senco. Tute ne! Bedaŭrinde ĝi estas tre limigita, ne pro nekapablo de nia internacilingvo, sed nur pro la maldiligento de la esperantistoj mem!...
Ni ankoraŭ ne vekiĝis por klare vidi, ke, kvankam parolante potencan internacilingvon, ni ankoraŭ nenion, absolute nenion faris por ke ĝi plene funkciu kiel efika komprenilo... Tute ne. Ĝis nun jam okazis 104 Universalaj Kongresoj de nia internacilingvo, sed ni ankoraŭ ne vekiĝis por kuspi la manikojn por solvi problemon relative facilan, kiu tamen ironie turmentas la esperantistojn ĝuste sur la lingva tereno, jes!, ĝuste pri lingva komunikado. Se la kompatinda vojaĝanto, inkluzive la esperantisto, ne posedas, eĉ iomete, la anglan lingvon (kiu almenaŭ nuntempe vole-nevole estas la efektiva internacilingvo sur ĉiuj kampoj de la homaj aktivecoj) li estas neeviteble perdita!... Lia infero komenciĝas jam en la momento, kiam li devas preni taksion, kaj poste, ĉe la akceptejo de hotelo, kie li gastiĝos... Li suferas nur pro tio, ke li ne posedas eĉ relative bone la anglan lingvon!
Kaj la solvo de tiu problemo, karaj gesamideanoj, ne estas malfacila aŭ neebla. Estas neimageble, ke en la rondo de samideanoj de la urbo, kie okazos UK, ne estas gesamideanoj, junaj aŭ maljunaj, kapablaj posteni en la flughaveno de sia urbo por akcepti eksterlandajn esperantistojn nekapablajn paroli la anglan sufiĉe bone por... gastiĝi en hotelo dum la UK.
Se en mia urbo okazus UK, mi plezure plenumus tiun servon...
Post tiu bezona aŭ nebezona enkonduko, mi ŝanĝu la temon de mia grumblaĵo, kaj pritraktu aferon pri agrabla, kvankam ankoraŭ pri UK-oj.
Miaopinie, la Universalaj Kongresoj de Esperanto, same kiel ĉiuj ceteraj universalaj kongresoj, ĉu pri beletro, ĉu pri sciencoj, ĉu pri artoj, ktp., estas tre gravaj.