Ĵaŭdo, Julio 16, 2020 - 13:37

• Ralph Glomp

Saluton karaj, mi sentas min ekscitita, ĉar ILEI akceptis mian koncerton ĉe VEKI - La 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI 2020 (aliĝo eblas je https://veki.ilei.info/). Do, mi koncertos (antaŭe registrite, sed tamen vive kantita) dimanĉe 26-an de julio je la 7-a horo UTC+2. Mia spektaklo nomiĝas "El rememoroj de idealisto" laŭ rakonto de Anton Ĉeĥov, kiu nun havus 160 jarojn, samkiel Ludoviko Zamenhof. La rakonto estas de la libro "Ĉeriza ĝardeno" de Eldonejo Sezonoj, Kaliningrado, kun afabla permeso de Aleksander Korĵenkov (traduko Viktor Kudrjavcev). Bonvolu ĉeesti, karaj samideanoj. Dankon.

Merkredo, Julio 15, 2020 - 13:23

.
Kiel parto de la Virtuala Kongreso okazanta en la kadro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.

La konkurso okazos en du sesioj:

• elimina sesio: malferma al ĉiuj partoprenantoj, ĝi okazos ĵaŭdon, la 30-an de julio, 11:00-16:00 UTC.

• fina sesio: la kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon denove merkredon, la 5-an de aŭgusto, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidi la tri premiotojn.

Mardo, Julio 14, 2020 - 16:41

• La Redakcio

Aperis la dua numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Lundo, Julio 13, 2020 - 18:32

Kadre de #mondafest2020 kunvenu kun E-USA virtuale de la 12-a de julio ĝis la 18-a! Ĝuu la 75-an datrevenon de Unuiĝintan Nacioj kun esperantistoj!

Se vi volas ĉeesti ion ajn de la bunta horaro vi devas registriĝi.
Registrado estas tute senkosta
E-USA sendos la ligilojn de Zoom kaj aliajn informojn al vi post kiam vi registriĝos. Vi rajtas elekti, kion vi ĉeestos.

Dimanĉo, Julio 12, 2020 - 02:43


Dum la reta IJK 2020 okazos ankaŭ la unua reta komitatkunsido de TEJO.

La unua sesio okazos dimanĉon, la 12-an de julio, 15:00 – 17:00 CEST

Spektu vivan elsendon de la sesio:
https://youtu.be/L1cNCkPHtng
La dua sesio okazos sabaton 18-an de julio 15:00 – 17:00 CEST
La tria sesio okazos dimanĉon 19-an de julio 15:00 – 17:00 CEST

Sabato, Julio 11, 2020 - 16:16

• Sara Spanò

Hodiaŭ, la 11-a de julio, estas la naskiĝdatreveno de la ruman-hungara verkistino, redaktorino kaj pupteatra aktorino Júlia Sigmond, forpasinta ĉi-jare, pro la nuntempa pandemio, la 23-an de marto.
Ŝia lasta naskiĝdatreveno, pasintjare, estis la 90-a, kaj "90" estas la titolo de la lasta rakontkolekto kiun ŝi publikigis (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9751): ĝin konsistigas mallongaj rakontoj, leteroj, memoroj, pripensoj, kiuj mozaike skizas multfacetan portreton de la Aŭtorino.
Kiel eta omaĝo en la tago de ŝia naskiĝdatreveno, en la 11-a tago de julio, en la suba ludlisto disponeblas 11 sonregistritaj rakontoj el "90":
https://soundcloud.com/saraspano/sets/julia-sigmond-rakontkolekto-90/s-u8eiSfWfwkv
Voĉlegis por vi, kaj voĉlegos pliajn dum la venontaj semajnoj, Sara Spanò.
Aŭskultu ilin por interkonatiĝi kun Júlia, kun fragmentoj de ŝia vivo, kun ŝiaj pensoj; aŭskultu ilin por vidi la mondon tra la speciala prismo de ŝia verkado

Sabato, Julio 11, 2020 - 14:34


• Luis Obando
Pretas la voĉlegita julia numero de la revuo Esperanto.
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Ĝuu!
https://uea.org/revuoj/sono/2020/7

Sabato, Julio 11, 2020 - 09:57

Antaŭ unu semajno okazis MONAT, Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko, kiun sekvis en la reto ĉ. 1800 personoj. Ĝi aperos en UEAviva ekde hodiaŭ en kvar partoj. La unua: Malfermo, kun muzika antaŭludo de Fransoazo, enkondukaj paroloj nome de MONA kaj UEA kaj pluraj salutantoj, i.a. la Prezidanto kaj estraranoj de UEA: https://youtu.be/efoX6xI2GCc. Morgaŭ aperos la dua parto: landaj raportoj kun koncerto de Jomo.

Vendredo, Julio 10, 2020 - 16:59

En Kontakto! estas oficiala programero proponita de TEJO por la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020). Ĝi estas serio de vivelsendaj babiladoj kun la redaktoro de la revuo Kontakto kaj kunlaborantoj/aŭtoroj de la revuo.

Por tiu ĉi nuna En Kontakto, kiu okazis lige kun NASK, Rogener Pavinski invitis la katalunon Viktoro Solé, kiu respondecas pri "la Blaga Blogo", konstanta ero de la revuo Kontakto kaj unu el la plej karaj eroj. Gvidis la programeron Luis Obando el Kolombio.

Paĝoj