Bonvenon al vi en Klubo Kapoko en Ĉinio. Ni Ekparolu!

Harpina


Advokato Zhang, esperantisto en Kantono, speciale aĉetis kvin-stelan apartamenton por provizi aktivejon por nia aktivado. Advokato Zhang nomis la apartamenton Klubo Kapoko.
La 26-an de julio 1887, D-ro Zamenhof eldonis la unuan libron de Esperanto. Ĉi tiu tago fariĝas la Esperanto-Tago.
Venis la rememora tago 26-an de julio 2020. La Klubo Kapoko estis plena de Esperanta etoso. Ni, 11 esperantistoj, ĉeestis feston en la provizita de advokato Zhang apartamento, celebre al 133-a Datreveno de Publikigo de la Unua Libro de Esperanto.
Tio estis la renkontiĝo de samideanoj en urbo Guangzhou kaj Zhongshan, Shantou ankaŭ Foshan.
Sanktabeno el Chengdu ĉeestis nian feston. Li parolis tre flue kaj kun energio.
Unue la majstro de la Klubo Kapoko esprimis sian bonvenigon. Poste Saŭkio parolis. Li salutis al D-ro Zamenhof, al kolegoj kiuj faris kaj kontribuis multon por nia afero.
Ĉiuj babilis libere kaj interŝanĝis salutojn. Dum la festado ni sekvis la projekton de Katalin Kováts Ekparolu!
Ni legis la tradukon de Guozhu laŭte kaj omaĝis la veteranan esperantiston.

Veterana esperantisto Fu Li prezentis tri librojn de Wang Chongfang al la Klubo Kapoko.
Instruisto Ding el Zhongshan alportis memoraĵon. En la memoraĵo de 17-a Komuna Seminario estas dense skribitaj subskriboj de esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Ankaŭ la valora Esperanta albumo estas eldonita en la 1950-aj jaroj. Pejzaĝoj de Varsovio.
Liang Naikeng venis el Foshan, li kantis Esperante.
Juna esperantistino Suno kantis belsone la Valson por amikoj.
Ĉiufoje kiam estimata instruisto Saŭkio partoprenas Esperantajn agadojn, li neniam forgesas surhavi la insignon de Esperanta Verda Stelo. Saŭkio diris al apartamenta posedanto Zhang en la nomo de ĉeestantaro: "Ni atendas Ekparolu en la venonta Esperanto-kunveno. Ne forgesu la komencan ideon kaj daŭre marŝu antaŭen. Esperanto helpas konstrui tutmondan destinan komunumon."
Ni tagmanĝis bongustaĵojn.
Kvin-stela aktivejo bonvenigas esperantistojn el tuta mondo.
Koran dankon, sinjoro Zhang, pro havigado de kvin-stela Esperanto-evento!